Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo:Charlotte Irwin KOHRS
Vivtempo:1910 - 2002
Devenlando:Usono
Agadlando(j): Usono
Prezento:Charlotte Irwin Kohrs, fondinto de "Infanoj Ĉirkaŭ la Mondo" kaj ĝia Direktoro dum multaj jaroj, mortis la 31-an de julio 2002 ĉe sia hejmo en San-Diego, Kalifornio. Ŝi naskiĝis en 1910 en New Haven, Konekticuto sed pasis plejparton de sia juna vivo en Berkeley, Kalifornio, kie ŝia patro, kiu scipovis dek unu lingvojn, estis Profesoro pri Matematiko en la Universitato de Kalifornio. Charlotte tre interesiĝis pri la instruado de Esperanto al infanoj post la morto de sia edzo Lewis en 1982. Ŝi verkis "malgrandajn librojn" por infanoj, inkluzive de ABC EN ESPERANTO, LA BELA PLANEDO, DEK DEMANDOJ, DEK FABELOJ, FLUGU KUN PETRO, NI ESPLORU LA MONDON, kaj NI PAROLU ESPERANTE KUNE. 
Ŝi komponis dek du konversaciajn kantojn por lernantoj. Ili estis eldonataj en libreto KANTU ESPERANTE kaj estis eldonataj ankaŭ kiel son-kasedo KANTU ESPERANTE KUN JANICO KAJ JOHANO.
Ŝi redaktis, eldonis, kaj distribuis tra la mondo dum kelkaj jaroj novaĵ-leterojn por "Infanoj Ĉirkaŭ la Mondo". Pro ŝia granda laboro por Esperanto Charlotte estis nomata "Honora Membro" de la Esperanto-Ligo de Nord-Ameriko en 1999. Dum siaj lastaj jaroj Charlotte ricevis multe da helpo pri Esperanto-aferoj de Jim Faughnan.
Dum du jaroj Charlotte studis ĉe Mills College, sed poste ŝi diplomiĝis ĉe la Universitato de Viskonsino. Iam ŝi revis pri kariero kiel konĉerta pianisto, sed anstataŭe dum la Granda Depresio ŝi laboris kiel profesia socio-helpisto en Novjork-Urbo. Poste ŝi havis postenojn kiel instruisto de antaŭ-lernejaj infanoj kaj iliaj gepatroj, mez-lerneja instruisto (tiam ŝi kelkfoje instruis tiujn kiuj havas mensajn problemojn), kaj lerneja parol-terapeŭto. Ŝi ofte uzis pupojn por instrui infanojn. Ŝi kreis specialan bild-vort-lingvon por helpi infanojn, kiuj havas leg-problemojn. Ŝi ankaŭ verkis libretojn kaj pup-teatraĵojn por infanoj.
Charlotte amis infanojn, naturon, muzikon, kartludojn, kaj vortludojn. Ŝi estis tre optimisma persono kiu opiniis, ke unu persono povas plibonigi la socion kaj la mondon. Ŝi helpis multajn aliulojn, aparte infanojn, dum sia vivo. Ŝiaj specialaj daŭraj donacoj al ni estas ŝiaj libretoj kaj kantoj por instrui Esperanton al infanoj tra la tuta mondo. Tiuj materialoj, kiujn ŝi produktis, haveblos ĉe la nova ret-paĝo por "Infanoj Ĉirkaŭ la Mondo"
kaj post kelkaj semajnoj ĉe la nova adreso .
Kontribuojn por honori ŝin oni povas doni al la "Fonduso por Infanoj Ĉirkaŭ la Mondo" ĉe ELNA (P.O. Box 1129, El Cerrito CA 94530) aŭ al "Freedom from Hunger" (1644 DaVinci Ct., Davis CA 95617). 
Ronald Glossop, Direktoro de Infanoj Ĉirkaŭ la Mondo

Jen libroj de s-ino KOHRS en nia Katalogo.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 0; | Aldoni propran komenton

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.