Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo:Duncan Charters
Edukado-ensalutnomo:Lingvo
Vivtempo:1948 -
Devenlando:Britujo
Agadlando(j): Britujo, Usono
Prezento:PROFESIA BIOGRAFIO

Duncan Charters eklernis Esperanton kiam li estis mezlernejano en Croydon, Anglujo, kie li sekvis vesperan kurson de Edward Ockey kaj krome aliĝis al la Croydon Young Esperantists Club kiun fondis Leslie Hartridge. Li komencis instrui Esperanton neformale kiam li estis studento de la franca kaj hispana lingvoj kaj literaturoj en la Universitato de Cambridge, kie li aktivis en la Junularo Esperantista Brita, interalie kiel redaktoro de ĝia organo, Kial Ne?. Diplomon pri rektmetoda instruado de Esperanto li ricevis en seminario gvidita de Andreo Cseh mem.
Li elmigris al Usono por postdiplomaj studoj en la Universitato de Indiana, kie li doktoriĝis pri hispanlingvaj studoj (lingvo, lingvistiko, literaturo, instrumetodoj). Li studis kun konataj metodologoj kaj aldone al instruado havis la respondecon prepari kaj gvidi kursarojn pri la hispana lingvo por miloj da studentoj. Li gvidis neformalan kurson de Esperanto al 90 lernantoj. En 1968 li instruis someran universitatan kurson en Brock University, Kanado, organizitan de Kajmo Brent, kaj instruis la unuan kurson pri metodoj por instruistoj de Esperanto en la Universitato de Indiana. En 1969, li instruis la unuan usonan someran kursaron je tri niveloj al 29 studentoj dum tri semajnoj ĉe la universitato North Adams State College en Massachusetts.
En 1970, Cathy Schulze sukcesis organizi la unuan somerkursaron en San Francisco State (la San-Franciska Ŝtata Universitato), kaj Duncan Charters akceptis la inviton esti helpinstruisto sub ĉefinstruisto William Auld. Li sekve instruis dum multaj jaroj en tiu programo kaj en aliaj en Usono kaj en Eŭropo, inkluzive la propran universitaton Principia College kie li daŭrigas la instruadon de la hispana lingvo kaj preparis novajn lingvoinstruistojn dum pli ol 40 jaroj post aliaj universitataj postenoj. Li donis seminariojn por ILEI, kaj servis ĝin kiel prezidanto, vic-prezidanto, kaj prezidanto de ĝia Internacia Ekzamena Komisiono. Li faris profesiajn prezentadojn pri Esperanto, lingvaj instrumetodoj, la uzado de teknologio, kaj la instruado de kulturo, kaj lastatempe studis la fenomenon de poliglotismo kaj kion ni povas lerni de poliglotoj pri la akirado de lingvoj. Aldone al artikoloj publikigitaj en la Bulteno de AAIE kaj en IPR, li verkis la artikolon pri la lernado kaj instruado de Esperanto en la speciala numero de INDECS (2015), kaj la artikolon “Kial valoras legi literaturon en Esperanto?” en La arto labori kune, Festlibro por Humphrey Tonkin eldonita de UEA.


Fonto: Duncan Charters por la Panteono, la 15an de decembro 2015

Anglalingvan profesian biografion oni trovu ĉi tie:
http://www.principiaschool.org/sites/default/files/Charters-D.pdf

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 4; | Aldoni propran komenton

4.
emilia je 2016-12-17 19:21:37

Mia kara Duncan: Gratulon!

3.
Monik je 2015-12-16 20:36:59

Kara Duncan,
Gratulojn al vi ! kiam oni aùskultas vin oni tuj rimarkas, ke vi ŝatas tion kion vi faras ! Spertulo, fakulo , via agado bone helpas disvastigon de Esperanto, Vivu longe kaj feliĉe !
Elkore,
Monika 05

2.
Telemo je 2015-12-16 19:46:46

Estimata Duncan, mi tre atente aŭskultis vian prelegon pasintan UK-on marde kaj via parolado kaj tre bela akcento ege impresis min. Gratulojn!

1.
jozefonemeth je 2015-12-15 18:56:33

Kara Duncan,
nome de ILEI-HU kaj nome de la redakcio de IPR, akceptu miajn korajn gratulojn.
Jozefo Nemeth

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.