Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo:Carlos Gagini
Vivtempo:1865 - 1925
Devenlando:Kostariko
Agadlando(j): Kostariko
Prezento:Carlos Gagini estis eminenta intelektulo kiel filologo, lingvisto, verkisto, edukisto kaj esperantisto. Li naskiĝis sine de familio el patro svisdevena kaj patrino kostarikana.
Lia graveco en la kostarikaj lingvoscienco kaj beletro estas netrotaksebla. Li estis la fondinto de naciaj lingvostudoj per multfaca verko, kies amplekso profilas grandan parton de la kostarika akademia esplorado dum la pasinta kaj nuna jarcentoj. Lia lingva filozofio evoluis el koncepto laŭ kiu geografiaj apartaĵoj de la hispana estas devojiĝoj (nome, barbarismoj kaj provincismoj) el iu pura lingvo el Hispanio al pli moderna scienca koncepto, laŭ kiu tiaj karakterizaĵoj (kostarikismoj) apartenas al fenomenaro de la lingvo; sekve, ili estas esplorindaj kaj studindaj.
Elstaraj prilingvaj verkoj estas "Diccionário de Barbarismos y Provincialismos de Costa Rica" (1892) (esperante: Vortaro pri Barbarismoj kaj Provincismoj de Kostariko), bazo de la nova "Diccionário de Costarriqueñismos" (1919); kaj kunaŭtore kun sciencisto Henri Pittier (svisa li mem) "Ensayo Lexicográfico de la Lengua de Térraba" (1892) (esperante: Leksikografia Eseo pri la Teraba Lingvo), la unua scienca verko publikigita en Kostariko pri iu loka indiĝena lingvo.
En literaturo li defendis la nacian karakteron de la kostarika beletro, kontraste kun aliaj aŭtoroj, kiuj serĉis inspiron en eŭropaj temoj. Konsekvence, liaj temoj estis kostarikaj. Firma defendanto de naciaj identeco kaj sendependeco, li ankaŭ verkis romanojn en kiuj li kontraŭas la usonan imperiismon. Ekzemple, en lia literatura sciencfikcia verko "La caída del águila" (1920) (esperante, La falo de l’ aglo), plurnaciaj armeoj batalas kune por liberiĝi de usona imperiismo. Kompreneble, interkomunikado estus neebla pro la babelproblemo. Tamen la problemo estis jam antaŭe solvita ĉar la konspirantoj decidis uzi Esperanton kiel interkomunikilon!
Pri lia aktiveco en nia movado: Gagini ŝajne esperantiĝis antaŭ 1910, ĉar jam de tiu jaro ĝis 1920 li instruis la verdan lingvon en grava mezlernejo de la ĉefurbo San-Joseo. En 1993 du junaj esperantistoj el la Universitato de Kostariko, Jorge Antonio Leoni kaj Shirley Barquero, malkovris neeldonitan, manskribitan de Gagini dokumenton titolitan "Cartilla Esperantista" (esperante, Libreto pri Esperanto).
En majo 1925 la revuo Esperanto publikigis jenan noton en rubro "niaj mortintoj":
“Carlos Gagini, profesoro kaj delegito de UEA en San José de Costa Rica, foriris por ĉiam la 31an de marto. Dum 15 jaroj li estis multe laborinta por nia afero per lecionoj, paroladoj, artikoloj. Tuta Kostariko funebras por lia morto.”
En la jaro 2001, okaze de la 75-a datreveno de lia forpaso, en la ĉefhalo de la Fakultato pri Beletroj de la Universitato de Kostariko, oni oficiale inaŭguris la unuan ZEO-n en Kostariko, memortabulon omaĝe al tiu ĉi elstara esperantisto, sur kiu esperantlingve oni legas:
“Carlos Gagini (1865-1925), eminenta kostarika pioniro kiel filologo kaj kulturisto de Lingvo Internacia Esperanto. Memorigante la 75-an datrevenon de lia forpaso: la 31-an de marto 2000. Kostarika Esperanto-Asocio.”

Fare de Hugo Mora Poltronieri surbaze de priaj tekstoj verkitaj, unu de li mem sur kostarika ĵurnalo kaj alia de J. Antonio Leoni sur la Vikipedio esperanta.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 0; | Aldoni propran komenton

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.