Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo:Roger IMBERT
Vivtempo:1938 - 2009
Devenlando:Francujo
Agadlando(j): Kroatujo
Prezento:ROGER IMBERT – elementoj por biografio
Naskiĝis la 19-an de oktobro 1938 en Migenes en Francio, kie frekventis bazan lernejon kaj gimnazion. Esperantistiĝis kiel junulo lernante E-on per koresponda metodo de Pierre Delaire. Poste soldatservis kaj iris al Nedelando kie li laboris unu jaron en CO de UEA. Ekkonis en Parizo Zagrebaninon Nevenka Brajčić (Imbert) kaj edziĝis. Venis al Zagrebo en 1960. Ekde tiam lia tuta vivo estas signita de Esperanto. Mortis en Zagrebo en septembro 2009.

Zagrebaj aktivadoj:
1. Membriĝis en Studenta E-klubo kiu tiam jam vigle aktivis kaj tuj multflanke aktiviĝis:
- Gvidis E-kursojn laŭ la popra metodo,
- Tradukadis tekstojn por Drama sekcio,
- Kunaktivis en redaktado de la kluba bulteno,
- Organizis la kluban vivon.
En 1962 li komencis krei lernolibron por supera B kaj C-kurso kun ampleksa krestomatio de E-litaraturo kaj priskribo de E-historio.
Li fondis tradukan sekcion kiu tradukadis mallongajn verkojn de kroataj verkistoj al E kaj li mem tradukis grandan romanon de Mirko Božić »Neisplakani« (Sekaj larmoj).
Li zorgis pri organiza funkciado de SEK kaj aparte pri tio ke la membroj parolu Esperanton en la Klubo. Li kuniris al multaj ekskursoj kaj E-renkontiĝoj tra Jugoslavio kaj ekde 1963 ankaŭ en eksterlando.
- En 1965 li konatiĝis kun la ideoj de Tibor Sekelj pri nova maniero agi por Esperanto (ideoj de Internacia Instituto por Oficialigo de Esperanto IOE): Pli bona praktiko ol 100-hora prediko. Li entuziasmiĝis pri tio kaj transdonis tiun entuziasmon al aro da junaj kunlaborantoj en SEK.
- En 1967 li startis la agadon: Internaciaj Turismaj Ferioj en Jugoslavio kaj SEK organizis en 1968 tiujn feriojn en 4 urboj de Kroatio. Realiĝis la Pupteatra Festivalo en Zagrebo, Teatra Festivalo en Pula, Filmfestivalo en Dubrovnik kaj Rovinj. Li mem gvidis kaj realigis la festivaleton en Dubrovnik.
- Bedaŭrinde post 1969 li aktivis nur plu en traduka laboro, kunlaboris kun la bulteno »Jes Sed« kaj en la gazeto de IOE en Beograd.
Dum iom da tempo li laboris kiel oficisto de Internacia Kultura Servo kaj tradukadis kroatan literaturon. Dum unu jao li laboris en Paderborn por Paderborna Esperanto-centro.

Tradukitaj libroj:
- Antologio de Kroata Prozo
- parto de Antologio de kroata poezio
- »Dervišo kaj la morto« de Meša Selimović
- »Vizaĝoj« de Ivo Andrić
- »Sonĝe kaj maldorme sub la karpeneto« (kune kun Tišljar) de Ivo Andrić
- »Antigono« de Jean Anouilh
- »La Verda Tritiko« de Sidonie Gabrielle Colette
- »Sekaj larmoj« de Mirko Božić (perdita manuskripto)
- Aro da skeĉoj por Drama sekcio de SEK.
Lernolibro por B kaj C-ekzamenoj kaj parto de la Zagrebmetoda lernolibro A.
Originala verkado: Ne verkis multon, tamen postrestis
Du noveloj kiuj aperis em SEK-bulteno, deko da satiraĵoj sub la nomo Sam Ideano (aperintaj en »Jes, sed« kaj poste libroforme –»Mondo« ĉe KLEKS Pollando), kaj kelkaj paĝoj de epigramoj kaj vortludaj diraĵoj.

Personaj kvalitoj:
1. Konanto de deko da lingvoj inter kiuj minimume 6 perfekte (franca, kroata, slovena, esperanto, germana, angla; konis bone la hispanan, norvegan, nederlandan, turkan, rumanan, polan. Krome ankaŭ tre bone la zagreban dialekton. Aparte gravas la perfekta kono de Esperanto, kiun praktike neniu poste en Zagrebo superis.
2. Konanto de klasika historio kaj de la baza latina
3. Escepta kono de botaniko kaj zoologio kun scio de terminoj en la kvar lingvoj (fr, hr, slo, esp)
4. Amegis la naturon kaj organizis aŭ simple ekskursis dum centoj da fojoj sur la montoj de Slovenio kaj Kroatio. Vizitis ĉirkaŭ 150 montaranajn domojn en Slovenio. Havis bonegan memoron kaj orientiĝkapablon
5. Multege korespondis kaj ekzistas centoj da liaj ampleksaj leteroj ĉe geamikoj tra la mondo.
6. Lia enorma scio devenis de lia grandega talento kaj memorkapablo sed ĉefe de lia grandega scivolemo pri ĉio kio lin ĉirkaŭis kaj pasio koni tion detale.

Konsekvencoj de la aktivado de Roger Imbert al la kroata E-movado:
1. Pro lia iniciato de Internaciaj Turismaj Ferioj kaj agado kadre de IOE fondiĝis Pupteatra Internacia Festivalo, (PIF) kiu poste estis kaŭzo ke fondiĝis profesia entrepreno Internacia Kultura Servo en Zagrebo, unue okupiĝanta pri PIF kaj poste vastiganta sian agadon al multaj kampoj de edukado kaj kulturo.
2. Baze de liaj A-kursoj la grupo en IKS sub la gvido de Z.Tišljar aldonante al liaj pedagogiaj ideoj la frekvencmorfeman esploron de Tišljar, evoluigis la Zagrebmetodan lernolibron, poste famiĝintan en la tuta mondo
3. Pro lia enkonduko de superaj kursoj al SEK, tie kreskis generacio de lingve ege kvalitaj junaj esperantistoj kiuj poste grave efikis al E-movado en Kroatio kaj la mondo: Spomenka Štimec, Zlatko Tišljar, Krešo Barković (kelkdekjara sekreatario de SAT), Vesna Staničić, Nikola Rašić...
4. Dank al li al Esperanto estis tradukita granda kvanto de kroata literaturo.

Fonto: Zlatko Tišljar

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 0; | Aldoni propran komenton

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.