Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo:Carola Antskog
Vivtempo:1941 - 2015
Devenlando:Finnlando
Prezento:La lasta tago de la jaro 2015 iĝis la lasta tago de la vivo de Carola Antskog pro grava malsano.
Carola eklernis Esperanton kune kun sia filino Anna Ritamäki-Sjöstrand en la 80aj jaroj. La nepino, filino de Anna, konatiĝis kun la internacia lingvo kune kun la avino kaj patrino kaj jam partoprenis Universalan Kongreson en Rejkjaviko kaj Lillo.

Carola Antskog profesie estis instruistino, kaj ŝi estis membro de ELFI, Esperanto-Ligo de Finnlandaj Instruistoj. Ŝi estis elektita ĝia prezidanto en 2001-2008. Dum tiu tempo ŝi aranĝis trifoje en 2004-2006 vojaĝojn de gimnazianoj al Strasburgo dum t.n. Euroscola-tago en la ejo de la Eŭropa Parlamento. Tie la finna grupo havis komunajn programojn kun alilandaj esperantistaj gimnazianoj, kiujn gvidis Carola kaj kiuj nomiĝis Eŭropaj amikeco-Seminarioj. Antaŭ tiuj okazoj Carola ekzercis la lernantojn prepariĝi en la lingvouzo.

La hejmo de Carola estis malnova lernejo. Tie ŝi aranĝis plurajn renkontiĝojn kaj por infanoj kaj lernejanoj kursojn/kursetojn. Ĉar en la konstruaĵo eblis tranokti eĉ por pluraj homoj, Carola gastigis turistajn eksterlandajn buskaravanojn, ofte esperantistajn. Ankaŭ esperantistoj, kiuj faris preleg- aŭ aliajn vojaĝojn en Finnlando haltis en la suda Finnlando ĉe Carola.
Tra Skolta Esperanto-Ligo Carola disvastigis la scion pri Esperanto eĉ kiel ĝia prezidanto. En la loka gazeto oni povis legi rakontojn pri ekz. Universalaj Kongresoj kaj multaj eksterlandaj gastoj.
Carola Antskog trapasis la mezan UEA/ILEI-ekzamenon en 1999 kaj la KER-ekzamenon je C1 nivelo (skribe en Finnlando kaj parole en Rejkjaviko) en 2013. Ŝi estis membro de kelkaj lokaj Esperanto-societoj.
Esperanto-Ligo de Finnlandaj Instruistoj kondolencas al Anna kaj ŝia frato kune kun la familioj.

Sylvia Hämäläinen

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 11; | Aldoni propran komenton

11.
Lingvulino je 2016-01-12 18:22:31

Mi, Anna Ritamäki-Sjöstrand, dankas pro viaj subtenaj vortoj. Mi bone rekonas mian karan patrinon en viaj belaj priskriboj.
Jen mia Facebook:a anonco pri la morto kun sugestoj pri honoresprimoj je ŝia memoro (interalie ĉi tie en ŝia Panteona paĝo, ja bela honoresprimo flanke de Edukado.net kaj vi ĉiuj): https://www.facebook.com/anna.ritamakisjostrand/posts/10153884068658748?notif_t=like

10.
bobowo je 2016-01-10 20:45:06

Kara Carola
Malgraŭ ke ni estas samlandanoj ni ne tre ofte renkontiĝis, tamen tiel ofte ke mi povas diri ke via foresto mankos multe dum eblaj venontaj renkontiĝoj. Dum la lastaj tagoj kiam mi pensis pri vi, precipe multaj privataj diskutoj inter ni venis al mia memoro. Ne ĉiam ni samopiniis, tiel ja devas esti, sed mi ĉiam miris pri via entuziasmo ankaŭ pri aferoj kiujn mi pensis ke estis nefareblaj, sed vi agis ofte kun bona rezulto. Pri ĉio ni ne havis tempon pridiskuti dum via tera vivo, antaŭ ol vi, amiko, forpasis en la spiritan mondon tamen pensoj kaj memoroj vivas trans la limo de morto.
Mi ne scias ĉu vi iam konatiĝis kun Martinus, sed al mi la Kosmologio de tiu dana verkisto multe donis. Liaj logikaj analizoj pri la vivo kaj morto, pri la tuta universo, estas vera trezoro kiu laŭ mi estas bedaŭrinde malmulte komprenata en Esperantujo. Laŭ mi, ili estas tio kion la mondo nun bezonas kiam tradiciaj religiaj kredoformoj ne plu taŭgas. Sed ĉio havas sian tempon. Laŭ Martinus: "Ĉio estas tre bona", ankaŭ se ne ĉio estas agrable bona.
Amike vin salutas
Börje

9.
rohdin je 2016-01-10 18:29:12

Kara Carola, Mi memoras pri niaj renkontiĝoj kelkloke en Esperantio ekz kiam vi kaj via grupo de finnaj esperantistoj vizitis la svedan Esperantogården, kaj gajigis la kunestadon per ludoj kaj muziko. Vi restos en mia memoro. Kerstin Rohdin

8.
Monik je 2016-01-10 16:15:52

Ni konatîĝis okaze de la ILEI Konferenco en Orestrand en Svedio, Carola ĉiam estis afabla kaj helpema. Mi kondolencas al ŝiaj familianoj kaj al la Suoma Esperantistaro..
Monika 05.

7.
Raita je 2016-01-10 15:03:47

Saliko kondolencas al la familianoj de Carola. Certe ŝi multon faris por disvastigi Esperanton. Ŝi ankaŭ gastigis vizitantojn en la malnova lernejo, kie ŝi loĝis kaj kiu antaŭ kelkaj jaroj forbrulis. Nun mankas unu grava, ne anstaŭebla membro en la Esperanto-Ligo de Finnlandaj Instruistoj.

6.
gravuristo je 2016-01-10 10:03:40

Korajn kondolencojn de la frenezaj geavoj el Francio...

5.
reza je 2016-01-10 00:17:32

Korajn kondolencojn el Tajvano.

4.
Luigia je 2016-01-09 19:01:36

Mi havas nur bonajn memoron pri ŝi, kiu estis mia persona korespondintino dum pluraj jaroj. Ĉiam kun amikema rideto sur sia vizaĝo, ŝi estis nia fidela amikino en la Nordo. Mi tre bedaŭras, ke ŝi jam ne plu estas inter ni. Sed ŝia ekzemplo pluvivos, mi certas. Bonvolu ripozi en paco, cara Carola!
Luigia Oberrauch Madella, Parma, Italio

3.
Forigita uzanto je 2016-01-09 18:09:46

Mi tre, tre bedaŭras pro ŝia forpaso. Lastfoje mi babilis kun ŝi en Lillo kaj iom pli frue en Lesjefors. Sed ŝi restos en mia memoro kiel nekredeble energia organizanto pro kies kapablo kaj preteco solvi eĉ preskaŭ nesolveblajn problemojn mi povis dum 4 jaroj sinsekve konduki grupetojn da gejunuloj al Amikaj renkontoj en Strasbourgo kaj partopreni kun ili en Euroscola. La problemo estas ke mi gvidis E-kursojn por gimnaziaĝaj gejunuloj - sed ne gimnazianoj - en Maribor (Slovenio). Temis pri gejunuloj kiuj perdis la rajton frekventi mezajn lernejojn kaj pro manko de atestiloj ne povis ricevi laboron. Do, ili ne havis eblecon iri al Strasbourgo, sed Carola faris neeblon. Ŝi anoncis miajn tri-kvar gejunulojn kiel membrojn de ŝia finna grupo. Ni bonege kunlaboris dum tiu periodo kaj atingis gravajn sukcesojn dum Eŭroscoloj, organizis apartajn programojn por la esperantaj gejunuloj, instruis al ili, organizis turismon kune kun francaj geamikoj.
Sen Carola la afero simple ne estus ebla, sen Carola mi estus multe pli malriĉa je miaj spertoj kaj komprenoj.
Dankon.
Zlatko Tišljar

2.
Renatocorsetti je 2016-01-09 17:56:57

Mi bone konis ŝin dum vizito al Finlando antaŭ deko da jaroj. Kondolencoj al la familianoj kaj al la suomaj esperantistoj. Amike, Renato

1.
Forigita uzanto je 2016-01-09 17:12:28

Al la familianoj sinceran kondolencon, Al Carola, ripozu en paco.

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.