Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo:György Flender
Edukado-ensalutnomo:georgo75
Vivtempo:1936 - 2019
Devenlando:Hungarujo
Agadlando(j): Hungarujo
Prezento:Georgo estas konata hungara esperantisto, kaj ni enpanteonigas lin okaze de lia hodiaŭa 80-jara datreveno.
Momente lia biografio estas mankohava, sed ni esperas ricevi de li mem pli kompletan vivpriskribon.


Laŭprofesie li estis instruisto kaj juristo.
Pri Esperanto li okupiĝas ekde la jaro 1966.
Krom la sukcesa trapaso de ŝtataj kaj movadaj lingvoekzamenoj pri Esperanto li finis la Esperanto-fakon de la universitato Eotvos Lorand (ELTE) en 1992.
Li estas membro de HEA ekde 1966 kaj membro de ILEI ekde 1989, gvidas Esperanto-klubon en Békéscsaba.
Georgo instruis Esperanton en bazlernejo kaj metilernejo ekde 1970, en mezlernejo inter 1989 kaj 1996. Poste li instruis private.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 7; | Aldoni propran komenton

7.
Monika je 2016-07-11 22:45:06

Kara Georgo,
Ankaŭ mi deziras al vi tre feliĉan naskiĝtagon! (Bonŝanco por mi, ke en Hungario ĝi validas dum 7 tagoj! ;) )

6.
eszpi je 2016-07-10 05:35:30

Kara Georgo!
Okaze de via naskiĝtago elkore mi gratulas vin, dezirante multe da feliĉo, ĝojo, kaj antaŭ ĉio bonan sanon!

5.
blazio je 2016-07-10 03:45:10

Kara kaj estimata Georgo, mi gratulas vin!

4.
esperanna je 2016-07-09 21:38:30

Gratulojn Georgo!

3.
Forigita uzanto je 2016-07-09 12:49:25

Kara Georgo, mi deziras ĝojplenegan naskiĝdatrevenon, boan sanon.
Vivu longe! Vivu longe! Vivu longe!

2.
tiderat je 2016-07-09 11:25:30

Kara Georgo! Ni deziras ĉion belan kaj bonan okaze de via naskiĝtago! Havu ankoraŭ multe da forto kaj entuziasmo por esti aktiva en Esperantujo! Elkore: Familio Slezák

1.
Katalin je 2016-07-09 10:28:17

Kara Georgo, okaze de via jubilea datreveno mi kore salutas vin kaj deziras al vi multe da forto, ĝojo kaj bonan sanon por realigi viajn planojn. Bv. sendi al mi pli detalan biografion por ke ni povu kompletigi vian prezenton. Amike, Katalin

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.