Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo:Roman Dobrzyński
Vivtempo:1937 -
Devenlando:Pollando
Prezento:Mi naskiĝis en Varsovio dum la jubilea UK okaze de la 50-jariĝo de Esperanto en 1937. Mi diplomiĝis duoble en Varsovia Universitato pri juro kaj poste pri ĵurnalismo. Pri ĵurnalismo mi magistriĝis per disertacio s.t. "Funkcioj de Esperanta Gazetaro". (Longa resumo pri tiu ĉi verko estis publikigita anglalingve s.t. Esperanto Press en "International Review of Journalism" - Polish Journalists', Association, nr.1, 1966, p.85).
En 1967 edzigis min germana esperantistino Erika, nia hejma lingvo estis Esperanto. Nia progenituro estas filo, filino kaj du nepinoj. Baldaŭ ni estos prageavoj.
Fininte studadon mi profitis komplezon de hispanaj esperantistoj, kiuj sukcesis aranĝi por mi vizon al Hispanio regata de la diktatoro Franco. Mi venis 1964 Hispanion rompinte du ferajn kurtenojn kaj evidentiĝis esti la unua pola ĵurnalisto post la milito, kiu portis el tiu lando proprajn materialojn. Multaj artikoloj kaj sekve libro pri Hispanio faris min konata ĵurnalisto. En la Pola TV mi laboris ekde 1973 ĝis 2007, do ankoraŭ 5 jarojn post mia emeritiĝo. Mi praktikis mian ĵurnalisman laboron en la Ibero-Amerika kampo. Tie mi 11-foje vizitis Bona Espero, faris kelkajn filmojn por TVP kaj verkis la libron "Bona Espero - idealo kaj realo". En la lastaj laborjaroj mi turnis min al Azio pere de Esperanto kaj verkis la libron "Rakontoj el Oomoto". Tamen la plej grava mi konsideras mian libron "La Zamenhof-strato" tradukita en 18 lingvojn kaj eldonita jam en 14.


En 1955 mi finis trimonatan Esperanto-kurson, restinte sur la batalkampo kiel sola heroo. Ĉiuj aliaj kursanoj pli frue malaperis pro la enuega instruisto, parenteze - meritplena esperantisto. Sed unu jaron poste mi ĝuis esti instruata de eksterordinara persono, saĝa, sprita, ĉarma. Li estis la hungaro Julio Baghy. Tiu ĉi granda Esperanto-poeto vizitis Pollandon septembre 1956, sed ne povis laŭplane reveni Budapeŝton, ĉar tie eksplodis ribelo kontraŭ la komunista reĝimo. Tiama morna situacio kvazaŭ spronis lin brile instrui la internacian lingvon al varsovianoj. Tute ne gravis, ke li ne parolis pole, la lernantoj lin facile komprenis. Apud mi sidis entuziasma blondulino, baldaŭ konata en Esperantuj kiel Ada Fighiera-Sikorska.
Samtempe ribelis poloj, sed nia leviĝo finiĝis (mirinde!) sen sangofluo. Sekvaj politikaj transformiĝoj montriĝis favoraj por Esperanto. UNESCO rekomendis celebri en 1959 la centan datrevenon de la naskiĝo de Ludviko Zamenhof kaj UEA decidis okazigi en Varsovio jubilean Universalan Kongreson de Esperanto. En Pollando leviĝis „la ondo de Esperanto”. La lingvo internacia montriĝis al poloj bonvena lernobjekto kiel „fenestro al la mondo”. Instruistoj estis serĉataj kaj mi ne pretergapis la okazon. La fakto, ke mi estis studento de Varsovia Universitato sufiĉis kiel rekomendo, por ricevi instruistan okupon. Mi laboris en mezlernejo por flegistinoj, en ĝeneralkleriga liceo kaj gvidis kursojn en diversaj institucioj. Plej longe mi instruis Esperanton en Junulara Kultur-Domo. Tie entuziasme lernis 15-jara Agnieszka Przybysz, nun konata kiel Barbara Pietrzak. Dum mia studado de juro kaj poste - ĵurnalismo mi enspezis monon pro instruado de Esperanto, dum miaj kolegoj ankaŭ gajnis, sed purigante hektarojn da fenestroj.
Mi frontis instruadon de la lingvo internacia sen teoria prepariĝo al didaktikaj taskoj. Sed mi estis ŝatanto de lingvoj. Ekde la bazlernejo ĝis la studfino mi lernis la rusan kaj la francan. Laŭ inspiro de mia Esperanto-korespondantino el Barcelono mi eklernis la hispanan pere de rusaj lernolibroj, ĉar polaj ne ekzistis. Mia mezlerneja instruisto pri la pola lingvo malkovris al mi gramatikon kiel fascinan elementon de la homa parolo. Eble pro tio mi facile trovis Esperanton genia invento, kiun oni ne lernu parkere, kiel aliajn lingvojn, sed unue provu kompreni ĝian mekanismon. En la praktiko tiu ĉi koncepto trafis obstaklojn, ĉar miaj lernantoj sciis pri gramatiko ne pli multe ol mi pri matematiko. Do unue mi klopodis (en gaja etoso) prezenti gramatikon ne kiel la pollingvan ĝangalon, sed kiel travideblan arbaron laŭ la Esperanta modelo. Tio montriĝis efika truko dum la plua lernado. Ĝuste lernado! Instruado havas sencon, se ĝi kondukas lernanton al memlernado. Tion mi komprenis, komparante miajn du unuajn instruistojn. Laŭ la ekzemplo de Julio Baghy, mi kuraĝas aserti, ke inter multaj instrumetodoj, sciencnivele pruvitaj, la plej grava estas… la instruisto mem.
En la postmilitaj kaj poststalinismaj cirkonstancoj ne ekzistis literaturo nek kursoj pri Esperanto-didaktiko. Oni devis direkti sin per la propra intuicio. Kiel flavbekulo sur la kampo de instruado, kaj pro tio revoluciema, mi konstatis miscela parkerigadon de unuopaj vortoj laŭ la skemo: Tio estas tabulo, tio estas tablo ktp. Ŝajnis al mi, ke lernanto pli efike rememorus vortojn kaj ĝiajn gramatikajn formojn en frazoj, kiuj konsistigus simplan rakonteton. Jen la genezo de mia unua „literatura” verko s.t. La nigra kokino. En ĝi rolas la ruĝa koko, la nigra kokino, ses flavaj kokidoj. La familio loĝas en malgranda kokejo, kiu estas ilia domo. En ĝi estas unu pordo, tri fenestroj, kvar seĝoj, ses seĝetoj ktp. La hundo bonulo estas granda amiko de la koka familio, kiu ankaŭ havas malamikon - la vulpon ruzulon. En tiu ĉi loko la idilia rakonto transformiĝas en kriminalan romanon, en kiu ĉefrolas la vulpo kaj la hundo. Fine, memkompreneble, triumfas la hunda bono super la vulpa malbono.
La nigra kokino ekplaĉis al miaj lernantoj sendepende de ilia aĝo. Do mi decidis ekde la unuaj lecionoj fari komunan legadon de la „dramo”. Rezulte la kursanoj „glutis” la gramatikajn elementojn ne kiel abstraktan teorion, sed kiel rimedon kompreni la intrigon de la rakonteto. Ne mankis aŭdaculoj, kiuj jam dum la unua leciono provis memstare rakonti la aventurojn de la gekoka familio kaj tio kuraĝigis aliajn lernantojn ekparoli. Kelkaj personoj malkaŝis, ke ili apenaŭ komencis lerni Esperanton, jam sentis la sukceson tralegi „libron” en tiu ĉi lingvo.
La nigra kokino estis kelkfoje eldonata kaj atingis dekmilojn da ekzempleroj. Ĝi disvastiĝis ekster Pollandon, kion konfirmas jena anekdoto. Dum la tradicia Internacia Esperanto-Seminario fine de la jaro 1964 en Munkeno renkontiĝis kun gejunuloj Ivo Lapenna, tiama prezidanto de UEA. Tiu ĉi korifeo de la Esperanto-movado surprizis la publikon per demando: Kiun libron vi lastatempe legis? Momente neniu respondis, sed finfine levis sian manon knabino, kiu respondis la demandon: Mi legis la libron „La nigra kokino”. Aŭdiĝis ridsalvo, kiu konfirmis, ke ĝi estis konata „literaturaĵo”. Tiu ĉi reago konfuzis la knabinon, kiu ĵus finis sian unuan kurson de Esperanto kaj eble ne ankoraŭ sciis, ke eĉ „Biblion” ŝi estus povinta legi en la lingvo internacia. Ŝi estis 20-jara germanino el Hamburgo, Erika Rauschert. Post tri jaroj ŝi estiĝis Erika Dobrzynski.
Julio Baghy skribis: Edzino – fino! Tiu ĉi verdikto praviĝis rilate al mia instruado de Esperanto. Post 25-jara paŭzo la temo „instruado” denove min ĉasis. En 1991 dum la UK en Bergeno alparolis min Mila van der Horst-Kolinska nome de la Internacia Esperanto-Instituto en Hago. Ŝi proponis al mi kiel ĵurnalisto kaj reĝisoro de la Pola Televido realigi grandan projekton, nome kunprodukti filmkurson de Esperanto, kun la celo vendi ĝin al pluraj televidstacioj kaj tiamaniere revolucie progresigi la Esperanto-movadon. Ne necesis longe skani la aferon, por kompreni, ke temas pri nerealigebla fantazio, sed baldaŭ malkovriĝis alia ŝanco. La Pola Televido prezentis strekbildan filmkurson de la angla lingvo produktita de la brita BBC. Kopirajtojn posedis pola firmao, kiu konsentis esperantigi la kurson. Ĝi pretiĝis en 1995 kiel Mazi en Gondolando.
La naskiĝadon de Mazi respegulas historio plena de aventuroj kaj emocioj. Eĉ kortuŝaj en tiu senco, ke ĝi finiĝis per mia korinfarkto. Ĝi estis unu el la plej malfacilaj taskoj de mia vivo kaj meritas apartan rakonton. En la afero ĉeestis pluraj personoj, sed necese emfazindaj estas meritoj de Mila van der Horst-Kolinska, kiu certigis al la projekto financan bazon. Internacia Esperanto-Instituo en Hago rapide disvendis la tutan stokon de VHS-kasedoj. Tuj poste okazis konfliktoj interne de IEI. Rezulte ne estis preparitaj kondiĉoj, por daŭrigi eldonadon de la filmkurso laŭ pli modernaj teknikaj portiloj. Oni ne prizorgis ĉe BBC plilongigon de la licencvalideco kaj la afero sinkis kiel multaj aliaj viktimoj de la „pacaj batalantoj”...
Tamen sen zorgi pri kopirajtoj Mazi aperis en intereto fare de nekonata subjekto kaj estis eldonita en Ĉinio kiel DVD-diskoj akompanataj de lernolibroj en la ĉina lingvo. Ĉinio neglektis kopirajtojn. En 2006 invitis min Turisma Fako de Pekina Universitato instrui Esperanton al cento da studentoj, dividitaj je ses grupoj. Mirigis min la fakto, ke ĉiuj studentoj posedis diskojn kaj lernolibrojn kun Mazi. Dum la tuta semestro alterne asistis min ĉinaj esperantistoj Gajo kaj Bouguo. Ilia tasko estis klarigi gramatikajn sekretojn al studentoj kaj mia paroligi ilin. Tiam mi konvinkiĝis pri Mazi kiel bonega paroligilo, des pli rilate al ĉinoj, kiuj pene adaptiĝas al prononcado de eŭropaj lingvoj, inkluzive de Esperanto. Kelkaj studentoj eĉ post tri monatoj de lernado prononcis la vorton Esperanto proksimume kiel esbelando.
Ĉinajn nomojn mi ne povis rememori, tial mi petis miajn studentojn traduki siajn nomojn en Esperanton. Baldaŭ ili ĉesis esti ĉinoj kaj ĉininoj, sed iĝis miaj proksimuloj: Progreso, Maro, Jado, Floro ktp. Foje mi petis, ke ĉiu skribu mallongan frazon pri si. Pli inteligentaj kaj kuraĝaj estis knabinoj. La unua diris: Mi nomo estas Akvo. Akvo estas fonto de vivo. La dua diris pli longe: Mi estas Jado. Jado estas nobla ŝtono. Mi lernas anglan lingvon ok jarojn kaj mi ne povas paroli angle. Mi lernas du monatojn Esperanton kaj mi jam povas paroli.

Intervjuoj kun Roman ĉe Varsovia Vento.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 2; | Aldoni propran komenton

2.
ClaudeNourmont je 2016-12-19 16:29:52

Gratulojn! Tre interesa rakonto pri vi mem kaj Esperanto, kiun mi nur parte konis.
Claude

1.
DanutaKowalska je 2016-12-18 13:29:51

Sincerajn gratulojn kaj dankojn pro Via laboro.
Danutino

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.