Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo:Marin BACEV
Vivtempo:1927 - 1996
Devenlando:Bulgarujo
Agadlando(j): Bulgarujo, Kubo, Litovujo, Svislando
Prezento:Marin BACEV (1927-1996) mortis la 28-an de septembro en Sofio. Li pasigis sian movadan vivon en la servo de la E-instruado, i.a. kiel vic-sekretario (1985-88) kaj ĉiam aktiva membro de Internacia Ligo de E-istaj Instruistoj, respondeculo de Bulgara EAsocio pri instrumetodiko, ekzamenanto en UEA/ILEI-ekzamenoj kaj delegito pri instruado. Li kunverkis oficialan metodikan gvidilon bulgarlingvan (1983), kuntradukis libron pri la komponisto Dimitar Terziev, Per flugiloj de la kanto (1995), kaj redaktis la antologion Kubaj popolaj fabeloj (1996).
Li instruadis diverslande: i.a. en Francio, Britio, Svislando kaj ekz. 7 monatojn ankaŭ en Kubo. Danke al Esperanto li vizitis ĉ. 30 landojn en Eŭropo, partoprenis eksterewropajn Universalajn Kongresojn en Pekino, Seulo, Vankuvero kaj Havano. De aprilo ĝis junio 1996 li gvidis plurajn kursojn en Litovio. En 1990 dum ses monatoj li instru-preparis kubajn e-istojn antaŭ la Havana UK.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 0; | Aldoni propran komenton

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.