Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo:Jolanta Aldona KIERES
Kromnomo:Jola
Edukado-ensalutnomo:Jola
Vivtempo:1952 -
Devenlando:Pollando
Agadlando(j): Pollando
Prezento:Mi komencis lerni Esperanton dum studoj en Vroclavo.
Tie estis tre vigla grupo de junaj homoj, sed pro malfacilaj studoj mi ne tro povis engaĝi min en tio.
Tamen tiam mi komencis dum libertempo partopreni diversajn Esperantajn aranĝojn, landajn kaj eksternlandajn.
Ankaŭ tiam mi havis multe da gekorespondantoj el socialismaj landoj.
La unua mia tre impresiga travivaĴo estis partopreno en Universala Kongreso en Sofio – Bulgario en jaro 1963. Tiam mi estis ŝoke ravita, ke mi povas interparoli kun homoj de foraj landoj kaj, ke mi ilin komprenas.
Post la kongreso mi vizitis Bulgarion, mia gvidanto estis mia korespondanto.
Kiam mi finis miajn studojn kaj komencis labori kiel dentistino mi havis tempon por okupiĝ pri Esperanto.
Reveninte al mia hejmo en Nowy Sącz mi tuj aniĝis al Esperanto-Klubo, kiu vigle laboris en mia urbo.
Tiam mi povis kunlabori kun vere eminentaj Esperantistoj kaj kun ili organizi renkontojn kaj prelegojn.
Nia plano en la jaro 1987 estis 100 novaj Esperantistoj por centjariĝo de Esperanto, kaj ni sukcesis tion fari.
Poste dum diversaj aranĝoj mi estis tradukistino el kaj al Esperanto.
Kiam mi finis mian profesian laboron mi komencis pli labori por Esperanto, mi gvidis kaj daŭre gvidas kursojn kun sukceso por gestudentoj de Universitato de Tria Aĝo.
Kelkaj el miaj studentoj sukcese trapasis KER-ekzamenojn.
Tio kio donas al mi apartan ĝojon estas instruado de Esperanto al infanoj en bazaj lernejoj.
Aldone mi preparas kun ili malgrandajn teatraĵetojn, kiujn ili prezentas ne nur en lernejo, sed ankaŭ en interlernejaj konkursoj „ Pli proksime al la mondo”. Tie ili gajnas diversajn premiojn.
Tio donas al ili apartan ĝojon, ĉar ili sentas sin kiel "aktoroj”.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 4; | Aldoni propran komenton

4.
Monik je 2017-02-14 16:35:26

Kara Jolanta,
Mi forgesis gratuli vin... kvankam vi iĝis unu el miaj unuaj korespondantoj ! Ni konatiĝis okaze de la U.K. en Varsovio en 1987 kaj de tiam plurfoje vidis unu la alian... kaj estis korespondado inter viaj junaj lernantoj kaj miaj. Tiu balo estas mirinda evento ! Gratulojn pro ĉio, sanon kaj sukceson ! Tutkore. Monika 05

3.
DanutaKowalska je 2016-12-18 13:45:13

Mi ĝojas, ke Via laboro estas aprezita, pluan sukcesan agadon!
Danutino

2.
Burdo je 2016-12-15 14:54:23

Korajn gratulojn!

1.
Katalin je 2016-12-15 13:04:20

Kara Jola, mi kore gratulas vin okaze de via jubilea enpanteoniĝo.
Estas honoro havi vin inter la meritplenaj misiistoj de nia kara lingvo.
Pluan energion, bonan sanon kaj multe da feliĉo deziras al vi, Katalin

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.