Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo:Zbigniew Galor
Kromnomo:Zbyszek
Edukado-ensalutnomo:zbig
Vivtempo:1952 - 2017
Devenlando:Pollando
Agadlando(j): Pollando
Prezento:Kun granda tristeco kaj konsterniĝo ni eksciis pri la subita forpaso de Zbyszek Galor, pola esperantisto.
Zbigniew estis sociologo, d-ro hab. profesoro, estro de la katedro pri ĝenerala sociologio en la Sociologia Instituto de la Universitato de Szczecin.
Li esperantistiĝis en 1968, lernis la lingvon de Stefania Palica en Szczecin kaj ricevis diplomon pri la kono de la lingvo. Li poste aktivis en tre diversaj Esperanto-medioj. Interalie en la sepdekaj jaroj li instruis la internacian lingvon en la Universitato Adam Mickiewicz (UAM) en Poznań kaj flanke de la universitato estis scienca prizorganto pri laboroj de la Studenta Scienca Interlingvistika Rondo aganta tie.En la malfruaj okdekaj jaroj li kune kun s-ro Zbigniew Rosiak aktivigis kaj gvidis Polan Kooperativan Sekcion ĉe Ĉefa Konsilantaro de Pola Esperanto-Asocio. Estis li, kiu akiris engaĝiĝon de la Rektoro de la Agrikultura Akademio en la organizadon de Pola Kongreso en Poznań.Kiel profesia sociologo kaj docento, poste profesoro de Akademio Internacia de Sciencoj (AIS), li multe prelegis kaj verkis pri diversaj aspektoj de la Esperanto-komunumo. Li prezidis la refonditan polan sekcion de AIS, kiu helpis la agadon de AIS-studejo en Bydgoszcz.
Kadre de la Interlingvistikaj Studoj ĉe UAM li prelegis pri Esperanto-kulturo kaj regule aktive kunorganizis la ĉiujaran kulturan aranĝon ARKONES.
Zbigniew gvidis la esplorprojekton UEA en konscio de esperantistoj. Samtitolan libron, aperintan en 2015 ĉe Kava-Pech, li kunaŭtoris kun Jukka Pietiläinen. Li estis la ĉefa aŭtoro kaj kunlanĉinto de la Proklamo de Poznano (2003), kiu celis mildigi la konflikton finvenkismo-raŭmismo.
Pliajn informojn kaj liston de liaj publikaĵoj kaj agadoj vi trovas en lia profesia hejmpaĝo.

Zbyszek estis la edzo de la konata esperantistino prof. Ilona Koutny, al kiu ni esprimas niajn profundajn kondolencojn kaj deziras forton kaj kuraĝon.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 69; | Aldoni propran komenton

9.
Patrick75 je 2017-01-27 20:32:42

Mi esprimas miajn plej sincerajn kondolencojn al Ilona kaj al la familianoj. Mi konis lin dum la inaŭgura poznana sesio en septembro. Mi vere tristas.

8.
Ĵader je 2017-01-27 20:28:16

Per viaj prelegoj, mia Esperanta horizonto plivastiĝis...
Tamen, per via sinteno amika, frata, solidara k pacama, mia Homa vivo multe pli riĉiĝis...
Profesoro Galor, kie ajn vi estas nun, ricevu mian sinceran dankon!
Al nia kara Ilona, kondolencajn vortojn!!!

7.
calderon_b je 2017-01-27 20:27:32

Zbyszek estis ĉiam ege simpatia, helpema, malfermita - kore kaj mense - kaj bonstila homo. Tre valoraj estis liaj komentoj, rimarkoj, observoj kiel instruisto sed ankaŭ pri la vivo mem. Lia inteligenta humuro kaj agrabla agmaniero difinis lin. Niajn plej sincerajn kondolencjon - Ida kaj Piotr.

6.
Forigita uzanto je 2017-01-27 20:16:48

Zbyszek, "mia" profesoro, ne plu vivas. Mi ne scias kiel esprimi mian doloron kaj bedaŭron, ĉefe al Ilona Koutny, kaj al liaj familianoj, kiujn mi ne konas. Plukita el la vivo tiom ne-atendite. Ni preĝu. Li ĉiam montris tioman paciencon, modeston kaj afablecon. La kandelo, kiun li lumigis, volonte montri al ni, studentoj, dum la unua Poznana sesio, ke nenio estas, chio progresas, regresas aŭ ne estas. La memoro de tiu, kiu ne plu estas restu en niaj koroj kaj konduto.

5.
tiderat je 2017-01-27 20:13:22

Mi ekkonis lin dum miaj studoj en Poznan (Instruista Trejnado). Kun rideto, helpemo kaj granda koro li turnis sin al la homoj. Vortoj malmulte helpas, sed ĉi tie restis nun nur vortoj por esprimi tristecon. Brakumojn al Vi, kara Ilona, havu forton por elteni la doloron. Akceptu niajn sincerajn kondolencojn: Familio Slezák el Hungario

4.
mjb_edukado je 2017-01-27 19:34:21

Mankas al mi la vortoj. Mi volas nur omaĝi al Zbysek kaj esprimi kondolencojn kaj dezirojn pri forto kaj kuraĝo al Ilona. Mi enmense partoprenos en tio, kio okazos dum la venonta sesio de Interlingvistikaj studoj.

3.
Forigita uzanto je 2017-01-27 19:33:10

Ankaŭ miaj okuloj larmiĝis pro tiu ĉi tre malĝojiga novaĵo. Mi renkontis Zbisek, en Budapeŝto, antaŭ multaj jaroj. Li kun Ilona estis tiuj, kiuj ne nur unu fojon invitis min al ARKONES komence de la jaroj 2000. Fin-fine, en 2007, mi povis akcepti ilian inviton kaj partopreni tiun prestiĝan aranĝon. Danke al ili mi donis unuhoran koncerton. Alia rememoro mia estas la urbovizito kun la gvido de Zbisek. Ankaŭ tiam li transdonis multe da konoj al ni pri la urbo Poznano. Unu pli frua komuna kontribuo al la paneldiskuto pri seksismo en Esperanto.
Zbisek, vi ege mankas al ni. Vi estas en niaj koroj.
Al Ilona, al la kolegoj de Zbisek, mi sendas miajn kondolencojn.
Zbisek ripozu en paco.

2.
nazarelaroca je 2017-01-27 19:29:03

Estimata Ilona kaj familianoj, bonvolu akcepti miajn plej sincerajn kondolencojn.

1.
suso_moinhos je 2017-01-27 19:15:38

Ankoraŭ kun larmoj en la okuloj, mi volas diri nur ke li estis eksterordinara profesoro. Malmultajn aliajn mi trovis en mia vivo, kiuj havas tiun talenton defii la lernantojn kaj samtempe gvidi ilin, por ke ili donu ankoraŭ pli. Tio estas "educare": ex ducere, elporti la lernantojn el nescio en scion. Li tion sciis majstre fari. Mi ĉiam memoros lin, ĉar li lasis parton de li en ĉiujn siajn lernantojn. Miaj pensoj estas nun kun Ilona, kaj kun miaj kolegoj kaj la ceteraj profesoroj.

1 2 3

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.