Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo:Reinhard Haupenthal
Vivtempo:1945 - 2016
Devenlando:Germanujo
Prezento:Anonco el La Balta Ondo

Reinhard Haupenthal forpasis
La 29an de septembro 2016 post longa suferiga malsano forpasis

Reinhard Haupenthal naskiĝis la 17an de februaro 1945 en Kronach, studis lingvojn, teologion, filozofion kaj pedagogion en la Sarlanda Universitato, poste estis instruisto pri la germana lingvo kaj katolika religio en Saarbrücken. Esperantisto ekde 1961, li estis multjara afergvidanto de la Sarlanda Esperanto-Ligo (SEL) kaj instrukomisiito pri esperantologio kaj interlingvistiko ĉe la Sarlanda Universitato. Dum 15 jaroj organizis Kulturajn Semajnfinojn kun elstaraj prelegantoj (Auld, Boulton, de Diego, Duc Goninaz, Neergaard, Ragnarsson, Régulo Pérez, Szerdahelyi, Wells k. a.). Redaktis la revuojn Dialogo (1973-88), Internacia Pedagogia Revuo (1973-74), Volapükabled (1985-90), Iltis-Forumo (1989-95) k. a. Multe okupiĝis pri la vivo kaj verkoj de Zamenhof kaj Schleyer.

La ĉefa agadsfero de Haupenthal estis eldonado. De 1968 ĝis 2010 li eldonis 260 librojn kaj broŝurojn (poste aperis pli ol 30 pliaj libroj), plejparte en Esperanto, sed ankaŭ en la germana kaj aliaj lingvoj pri Esperanto, Volapuko kaj interlingvistiko; inter ĉi tiuj libroj estis ankaŭ liaj propraj verkoj originalaj kaj tradukitaj (plej laste La suferoj de la juna Werther de Goeto, 2015). Lia propra bibliografio, eldonita en 2006, enhavas 854 erojn, kaj la nombro de liaj publikaĵoj dum la posta jardeko certe superis milon.

Ni funebras okaze de la morto de Reinhard Haupenthal, kiu dum pluraj jaroj kontribuis prihistoriajn artikolojn, recenzojn kaj tradukojn al La Ondo de Esperanto kaj donis multajn valorajn konsilojn pri niaj esplora kaj eldona agadoj; kaj ni sincere kondolencas al lia edzino Irmi.

Pacon al lia animo! Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov



Kroniko de Reinhard Haupenthal

1945-02-17
Naskiĝo en Kronach/ Oberfranken
1945-1999 Ekde julio loĝas en Sarlando
1961 Eklerno de Esperanto kaj komenco de kreo de unu el la plej grandaj planlingvaj kolektoj; aŭtodidakta studo de esperantologio kaj inter¬lingvistiko
1964 Abiturienta ekzameno, laŭreato de Scheffel-Premio
1964-1969 Studo en la Universitato de Sarlando, Saarbrücken: ĝermanistiko, katolika teologio, filozofio, pedagogio kaj kelktempe historio
1964-1971 Ĉefdelegito de Universala Esperanto-Asocio (Rotterdam) por Germanujo
1968-1994 Instrukomisiito por esperantologio kaj interlingvistiko ĉe la Universitato de Sarlando, Saarbrücken
1968-1988 Fondo kaj gvido de la eldonejo Artur E. Iltis
1969 Dipl. S. I. E. (Diplomo de supera instrukapablo de Esperanto) de UEA
1969 Unua Ŝtata Ekzameno
1969 Geedziĝo kun Irmtraud (Irmi) Lukesch
1971 Dua Ŝtata Ekzameno. Temo de la ekzamena laboro: Der Esperanto-Unterricht unter besonderer Berücksichtigung seiner Funktion am Gymnasium. Eine Bilanz. (La Esperanto-instruado ĉefe konsiderante ĝian funkcion en la gimnazio. Bilanco.) [Tajposkripta manuskripto ne publikigita. 158 p.]
1971-1996 Deĵoro kiel instruisto de germana lingvo kaj katolika religio en diversaj gimnazioj en Sarlando, fine kiel supera studkonsilisto
1973-1988 Afergvidanto de Sarlanda Esperanto-Ligo; organizanto de 31 Kulturaj semajnfinoj; redaktoro de la revuo Dialogo
1973-1978 Kunlaboranto de Centre de Documentation et d’Etudes sur la Langue Internationale (CDELI), La Chaux-de-Fonds (CH)
1973-1974 Redaktoro de Internacia Pedagogia Revuo 1973: nov. – 1974: 1, 2.
1973-2005 Kunlaboro kun Itô kanzi por iam kompletigota plena verkaro de l. l. zamenhof (PVZ)
1976-1998 Membro de Akademio de Esperanto
1989-1995 Kunlaboranto de Iltis-Eldonejo de Ortwin Deubert, Saarbrücken; redaktoro de la revuo Iltis-Forumo
1991 Membro-fondinto de Societo Kálmán Kalocsay, Budapest (membro ĝis 2008)
1997 Fondo de Edition Iltis far Irmi Haupenthal (nuna sidejo: Bad Bellingen), kies ĉefa kunlaboranto li estis
1999 Translokiĝo al Provenco: vivis tie kiel kamparano, aŭtoro de fakaj libroj pri interlingvistikaj temoj, vivo kaj verko de Johann Martin Schleyer kaj Volapük kaj tradukisto de germana beletro en Esperanton
2001 Membro-fondinto de Prelato-Schleyer-Komitato (2001-2008)
2000-2012 Pluraj prelegoj diversloke pri Johann Martin Schleyer kaj Volapük kaj pri interlingvistiko (ĉefe: okaze de inaŭguro de granda ekspozicio de Bavara Ŝtata Biblioteko pri Esperanto kaj Schleyer/Volapük en 2012); laŭdacioj por la transdono de festlibroj al André Albault, Adolf Burkhardt kaj Claude Gacond
2007 Kontrakto kun Bavara Ŝtata Biblioteko, Munkeno, pri iama transpreno de la Planlingva Kolekto Haupenthal kiel aparta korpuso de la biblioteko


Plena Bibliografio de lia verkoj de 1962 ĝis fino de 2014 (sume 1015 titoloj):

VALLON, Hervé (red.): Reinhard Haupenthal. Bibliographie seiner Veröffentlichungen zur Esperantologie und Interlinguistik. Zum 70. Geburtstag von Reinhard Haupenthal. 17. Februar 2015. (Bad Bellingen): Edition Iltis 2015. 155 S. (Schriften zur Esperantologie und Interlinguistik. 50.)

De 2015 ĝis lia morto aperis ankoraŭ proks. 25 titoloj. Pluraj titoloj ankoraŭ ne aperis.)

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 0; | Aldoni propran komenton

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.