Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo:Hermann M. Ölberg
Vivtempo:1922 - 2017
Devenlando:Aŭstrujo
Agadlando(j): Aŭstrujo
Prezento:Forpasis Prof. Dr. Hermann M. Ölberg
en sia 95a vivo-jaro en Innsbruck post mallonga grava malsano.
La indogermanisto kaj albanologo Ölberg dum jardekoj esploris kaj instruis en la universitato de Innsbruck/Aŭstrio: ekde 1953 kiel instruisto de Esperanto, de 1972 unue kiel docento, poste kiel katedra profesoro de Ĝenerala kaj Aplikata Lingvistiko ĝis sia emeritiĝo (1975-1987). Liajn meritojn honorigis la festlibro „Sprache, Sprachen, Sprechen“ [Lingvo, lingvoj, parolado] en 1987. Pro liaj meritplenaj esploroj pri la albana lingvo la Albana Respubliko atribuis al li la titolon de honora doktoro en 2005. En 2015 Edition Iltis publikigis liajn kolektitajn artikolojn pri interlingvisto kaj esperantologio*.
Por Ölberg – kiel por ĉiuj profesiaj lingvistoj – la okupiĝo pri planlingvoj estas marĝena kampo de liaj sciencaj studoj. Tamen li havis la avantaĝon ne nur teorie scii pri Esperanto, sed ankaŭ praktiki kaj flue paroli ĝin.

* ÖLBERG, Hermann M.: Aufsätze zur Interlinguistik und Esperantologie. Mit einem Vorwort von Manfred Kienpointner. Hrsg. von Reinhard Haupenthal. (Bad Bellingen): Edition Iltis 2015. 140 S./p. (Schriften zur Esperantologie und Interlinguistik. 46.) ISBN 978 3-932807-32-4.

Infomis: Irmi Haupenthal
La mortanonco elŝuteblas ĉi tie.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 0; | Aldoni propran komenton

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.