Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo:André ALBAULT
Vivtempo:1923 - 2017
Devenlando:Francujo
Agadlando(j): Francujo
Prezento:André ALBAULT (naskiĝis la 14-an de majo 1923 en Reims, mortis la 17-an de majo 2017 en Tuluzo, Francio), estis franca esperantisto, okul-kuracisto, esperantisto ekde 1939 kaj honora membro de Universala Esperanto Asocio (UEA) de 1998 kaj prezidanto de la Akademio de Esperanto inter la jaroj 1983 kaj 1995.
Albault dummilite unue studis matematikon en Parizo, sed poste ŝanĝis al medicino. La studojn li finis en Tuluzo. En 1951 li edziĝis al franca Esperantistino Hélène Hachin. Iliajn tri infanojn Bertrand, Raphaëlle kaj Régine la geedzoj edukis kiel denaskulojn. Albault poste fariĝis pioniro de denaskismo kaj plurfoje verkis pri tio. En 1956 li specialiĝis pri oftalmologio (okul-kuracado) kaj ekpraktikis en Tuluzo. Post la morto de la edzino en 1973 li ekstudis kaj poste instruis sofrologion (psikosomata metodo, kiu kombinas orientajn kaj okcidentajn praktikojn cele al memkuracado de la korpo) kaj poste aliajn "mildajn medicinojn". Fine de la 1970-aj jaroj li duan fojon edziĝis.

Albault redaktis la revuojn Internacia Pedagogia Revuo (1958-1959) kaj Monda Kulturo (1964-1966). Li enkondukis kaj prinotis la 9-an eldonon de Fundamento de Esperanto (1963). En la 10a eldono de la Fundamento (Pizo 1991) li faris - preskaŭ ne rimarkite de la ĝenerala publiko - "entute ok korektojn, specife al la etno-nomoj ... nome la majuskligo[n] de la etno-nomoj". "Tiel 'angl'(o)' fariĝas 'Angl'(o)', 'franc'(o)' fariĝas 'Franc'(o)', ktp." (ĉiuj citaĵoj el lia "Antaŭvorto al la 10-a eldono").

Li verkis i.a. "Naŭ prelegoj pri la Fundamento" (1990), krome multnombrajn artikolojn en Franca Esperantisto, Heroldo de Esperanto, Scienca Revuo, Monato, Esperanto (UEA), La Letero de la Akademio kaj multaj aliaj periodaĵoj.

Aparte grava lia agado estis ankaŭ sur la leksikologia kampo. Post sepjara preparo en 1961 aperis lia Dictionnaire Français-Espéranto (Vortaro franca-esperanta) verkita kune kun Roger Léger, kiu lin nomis "rimarkinda leksikologo". La tiamaj recenzantoj favore kaj laŭde bonvenigis ĝin. Ĝi restis la ĉefa postmilita konsult-verko por franclingvanoj ĝis apero de la "Granda Vortaro Franca-Esperanto" de Jacques Le Puil kaj Jean-Pierre Danvy.

En 1989 estis publikigita en Pekino lia traduko de Anatomia Nomenklaturo latina, angla, franca, esperanta, ĉina sur preskaŭ 700 grandformataj paĝoj (kun Li Kexi kaj Huang Ying). Li ankaŭ kunlaboris pri i.a. la medicinaj terminoj dum la reviziado de Plena Ilustrita Vortaro (PIV 1970) en la 1990-aj jaroj. Pri la landnoma demando li verkis i.a. "Vojaĝo tra la landoj" kaj "Multlingva glosaro pri landnomoj" (1991).

Pri multaj demandoj de la Esperanta leksikografio kaj terminologio li verkis studojn.
Fonto: Vikipedio

La aŭtobiografion de André ALBAULT, tradukitan el la franca al Esperanto fare de Probal Dasgupta, vi povas elŝuti ĉi tie.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 2; | Aldoni propran komenton

2.
ClaudeNourmont je 2017-06-08 17:17:31

Kun ĉagreno mi eksciis pri la forpaso de D-ro Albault. Lin mi konis ekde la tempo kiam li estis prezidanto de UFE, tio estas do antaŭ longe.

Mi havis la bonŝancon renkonti lin relative lastatempe, antaŭ malmultaj jaroj. Estis dum la kongreso de UFE en Chambéry, ni partoprenis la saman ekskurson kaj dum paŭzo ni havis la okazon babili kune. Pri lia familio, pri lia ĵus aperinta libro, frukto de multaj jaroj da preparo, pri la esperantista vivo…Kvankam maljuniĝanta li estis ankoraŭ tute vigla.

Mi gardos tre bonan memoron pri li.

Al lia familio mi sendas en tiuj tristaj cirkonstancoj miajn plej sincerajn kondolencojn.

1.
chlavarenne je 2017-06-01 17:00:27

Stange ke, kvankam en la paĝaro edukado.net ĉefe temas pri E-instruado, ne aperas en tiu ĉi prezento (kvankam li mem mencias tion en sia membiografieto tradukita de Probal) mencio pri liaj E-kursoj en Tuluzo. Mi mallonge (nur kelkajn monatojn) ĉeestis liajn lecionojn, verŝajne ĉ. 1986 aŭ 1987 se mi bone memoras, kun ankaŭ, ekzemple, Yan Salaün (? mi ne tute certas pri lia nomo).
Kun mia kondolenco al liaj samfamilianoj
Amike, Christian Lavarenne

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.