Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo:Kristin TYTGAT
Kromnomo:Kiki
Edukado-ensalutnomo:kiki
Vivtempo:1955 -
Devenlando:Belgujo
Prezento:Mi studis filologion de ĝermanaj lingvoj en la Universitato de Antverpeno kaj filologion de slavaj lingvoj en la Katolika Universitato de Loveno. Mi estas “Master of Arts” de la Interuniversitata Centro por Orienteŭropaj Studoj en Flandrio (Belgio).
Mi loĝas en Antverpeno, havas rusan edzon kaj venas el Esperanto-familio. Mi apartenas al la tria generacio de esperantistoj. Jam ekzistas kvara generacio.

1. Profesie
Mi instruas la germanan lingvon kaj kursojn pri tradukado kaj interpretado en la Libera Universitato de Bruselo en la sekcio de aplikata lingvistiko. Mi ankaŭ respondecas pri internaciaj rilatoj en la fakultato de literaturo kaj filozofio.

Mi esploras pri multlingveco en la Eŭropa Unio kaj en la mondo.

Lastjara scienca laboro pri multlingveco:

1) En la projekto EUNoM (Reto de eŭropaj universitatoj pri multlingveco):
- Prelego “Multlingveco en EU, septembro 2008, Universitat Oberta de Catalunya, Barcelona, Hispanio
- Prelego “Lingva politiko en flandra supera edukado en Belgio: angla lingvo en akademia konteksto, 20.-21. junio 2011,
Universitato de Primorska, Koper, Slovenio, publikigita en http://eunom.uoc.edu.
2) En la Nitobe-simpozio pri lingvoj kaj internaciigo en supera edukado: ideologioj, praktiko, alternativoj, 18.-20. julio 2013,
Nacia muzeo de Islando, Reykjavik, Islando:
- Prelego “Pli da angla en supera edukado? Novaj lingvaj postuloj por instruistoj en flandraj universitatoj,
publikigita sur la retpaĝo de la Fondaĵo de Esperantaj Studoj ESF, Nitobe simpozioj.
3) Publikaĵoj por GIL (Societo por Interlinguistiko):
- Brüssel – eine offiziell zweisprachige Stadt, die in der Realität aber vielsprachig ist (Bruselo – oficiala dulingva,
reale multlingva urbo), Beiheft 21, Berlin November 2014, p. 61-64;
- Mehr Englisch im belgischen Hochschulraum? Neue Sprachanforderungen an die an die Hochschulen beschäftigten Lehrer in Flandern
(Pli da angla en belgaj universitatoj? Novaj lingvaj postuloj al universitataj instruistoj en Flandrio), Beiheft 21,
Berlin November 2014, p. 65-67;
- Eine Sprache, viele Kulturen. Interkulturelle Kommunikation auf Esperanto (Unu lingvo, multaj kulturoj.
Interkultura komunikado en Esperanto), Beiheft 22, Berlin November 2015, p. 109-115.

2. Aktivado en Esperantujo
1. Mi regule instruas Esperanton dum kongresoj, renkontiĝoj. Interalie:
- Lesjöfors (Svedio) Esperanto-domo, somera kurso por komencantoj, julio 2011
- Torino (Italio), 78a Itala Kongreso de Esperanto, 20.-27.08.2011, dumkongresa kurso por komencintoj
- estonte: paroliga kurso por progresintoj de 24.02. ĝis 3.03.2018 dum la Mediteranea Esperanto-Semajno en Les Issambres
(Suda Francio).
2. Mi regule ekzamenas dum KER-ekzamenoj kaj preparas homojn por tiuj ekzamenoj. Interalie mi estis KER-ekzameninto :
- en Castellaro (80a Itala Kongreso de Esperanto) 3.-10.08.2013
- dum Universalaj Kongresoj en Hanojo, Rejkjaviko, Lillo kaj Seulo
- en Antverpeno januaro 2014
Krome mi regule preparis la homojn por KER-ekzamenoj, interalie dum staĝoj en Stella-Plage (Francio) dum la novembraj renkontiĝoj
(interalie en 2010) kaj dum PEKO (belga kongreso de esperantistoj) en Namur en majo 2013.
3. Mi esploras pri interkulturaj rilatoj en Esperanto-medio kaj prelegas pri tiu temo dum Esperanto-renkontiĝoj, interalie:
- Pluraj seminarioj dum renkontiĝoj de 2008 ĝis 2017, ĉefe en Francio: Morbecque (ĉiam novembre), Landersen, Alsaco (marte),
Kvinpetalo (17.-20. majo 2012), Festo (aŭguste 2014), kaj ankaŭ en Svedio: Lesjöfors: 14.-16.05.2010 kaj en Belgio: Amougies
(marto 2014).
- Seminarioj dum klerigaj lundoj en Universalaj Kongresoj: 2009 Bjalistoko (Pollando), 2011 Kopenhago (Danlando), 2012 Hanojo
(Vjetnamio), 2013 Rejkjaviko (Islando), 2015 Lillo (Francio), 2017 Seulo (Korea Respubliko).
4. Mi faras prelegojn kaj gvidas seminariojn pri diversaj temoj en Esperanto-kluboj, dum Esperanto-staĝoj kaj dum Esperanto-kongresoj, interalie:

- en Mazara del Vallo (Sicilio) okaze de la 78a Itala Kongreso de Esperanto (18.-25.08.2012) Grundtvig-seminario financita de EU kaj gvidata de mi kune kun Elisabeth Schwarzer. Temo “Sed homoj kun homoj” pri lingvaj kaj sociaj problemoj de integriĝo de homoj en la socio.
- Dum la UK en Rejkjaviko (23.07.2013) prelego “Lingva situacio en bruselaj lernejoj” okaze de la Tago de la Lernejo.
- Dumsemajna seminario pri la kongresa temo “Instruado de lingvoj en eùropaj lernejoj” en Frascati okaze de la 83a Itala Kongreso de Esperanto (20.-27.08.2016)

Krome:
Mi estas kunlaboranto de la Interlingvistikaj Studoj en Poznan kaj jam instruis kaj prelegis tie.
Mi organizis la simpozion pri Lingva Justeco kaj Paco dum la 48a ILEI-konferenco en Ostendo la 23.-24. julio 2015.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 8; | Aldoni propran komenton

8.
muraena je 2018-10-03 11:51:47

Gratulon kaj grandan dankon por via sindona laboro. La lingvo kaj ĝia kulturo certe estas pli ol hobio por vi. Longe daŭru via dediĉo!

7.
muraena je 2018-10-03 11:49:47

Gratulon kaj grandan dankon por via sindona laboro. La lingvo kaj ĝia kulturo certe estas pli ol hobio por vi. Longe daŭru via dediĉo!

6.
Boulet je 2017-12-31 16:48:04

Mi tutkore gratulas al vi kaj deziras al vi ĉion bonan por la estonteco.

5.
ilonaesp je 2017-12-22 11:35:58

Gratulojn por via enpanteoniĝo, pluan sukcesan agadon en la tereno de multkultureco kaj instruado.

4.
Monik je 2017-12-21 10:03:02

Gratulojn, Kristin ! Mi tre ĝojas, ke vi eniris la Panteonon. En Kvinpetalo ni laboris por Grundtvig projekto "Edukado al Interkulturo" kaj viaj prelegoj multe helpis al ni ! Daùran grandan sukceson mi deziras al vi.
Amike

3.
edmond je 2017-12-20 15:51:51

Ni tre ĝojas kaj gratulas vin pro via plene meritita enpanteoniĝo. Kiom da Esperanto eventoj vi brile animis kaj en nia regiono (Morbecque, Stella, 100-a UK...) kaj tutmonde.
Kore,
Edmond kaj Arlette Plutniak

2.
ClaudeNourmont je 2017-12-18 20:39:10

Gratulojn!

1.
neghero je 2017-12-15 21:17:50

Gratulon pro via plurflanka agado, Kristin!
Estis plezuro renkonti vin en Morbecques, Udino, Ostende kaj aliloke.
Grava estas via laboro kaj ĉiam afabla vi estas.
Anne

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.