Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo:Aristóphio Andrade Alves Filho
Edukado-ensalutnomo:esperantomaceio
Vivtempo:1959 -
Devenlando:Brazilo
Agadlando(j): Brazilo, Danujo, Hispanujo, Hungarujo, Litovujo, Pollando
Prezento:Agadlando(j): Brazilo, Hungario, Pollando, Litovio, Danio, Katalunio kaj Eŭskio

Prezento:
Mi naskiĝis la 30-an de marto 1959 en la urbo Rio Largo, ŝtato Alagoas, Brazilo.
Instruisto pri Biologio kaj Kemio ĉe elementaj kaj mezlernejoj ekde 1982. Mi instruis Matematikon, Sciencon de la Naturo, Fizikon kaj Kemion. Nuntempe kunordiganto de la Laboratorio pri Sciencoj de la Naturo de la Eduka Sekretariejo en la ŝtato Alagoas.
1981 – Baza Kurso de Esperanto – ĉe UFC (Universidade Federal de Ceará) – Fortaleza, Ceará.
1982-1983 – daŭriga kaj Supera Kursoj de Esperanto per korespondado de la Universitado UFC.
Mi gvidis bazajn kaj konversaciajn kursojn en brazilaj urboj: Maceió/AL, Manaus/AM, Fortaleza/CE, Natal/RN, Rio de Janeiro/RJ, São Carlos/SP ekde la jaro 1984.
1988 – Diplomita Esperanto-Instruisto kadre de la 24-a Brazila Kongreso de Esperanto – Maceió, Alagoas.
1988 – Partopreno en la 61-a SAT-kongreso en Campos do Jordão, São Paulo (Kadre de la kongreso mi ĉeestis la Cseh-metodan A-seminarion de IEI).
1988-1990 – Perkoresponda Seminario B – Internacia Esperanto-Instituto (Instruistinoj: Audrey Childs-Mee kaj Mila van der H. Kolinska).
1990 – Diplomita Cseh-Instruisto dum la 24-a ILEI-Konferenco – Hannabanilla, Kubo.
Septembro 1994 - junio 1996 – Instruvojaĝo tra Eŭropo (Hungario, Pollando, Litovio, Danio, Norvegio, Katalunio kaj Eŭskio), kie mi gvidis plurajn bazajn Cseh-kursojn kaj konversaciajn kursojn laŭ rekta metodo.
Septembro/oktobro 1994 – Mi instruis Esperanton al 6-jaraj geknaboj en Talento-Lernejo – Budapest, Hungario.
Novembro 1994 – Mi lernigis kelkajn turismajn frazojn al la gelernantoj de Monda Turismo / Esperantotur – Bydgoszcz, Pollando.
1996 – Mi gvidis Bazajn rapidajn kursojn – Universitato de Cerdanhola, Sant Cugat del Valles, Rubi, Reus, Mataró – Katalunio kaj Vitória/Gasteiz – Eŭskio.

Metodoj uzitaj kaj lernolibroj:
Gramatikaj, miksaj kaj rektaj, inkluzive Cseh-kurso, Zagreba metodo kaj Mazi en Gondolando, “Esperanto Língua Viva” de Paulo Amorim Cardoso, “Aŭdu kaj Lernu” de Sylla Chaves, “Junulkurso”, “Ilustrita Metodo de Esperanto”, “Esperanto laŭ aŭdvida kaj struktura Metodo” de A. kaj Tibor Sekelj kaj “Esperanto para Principiantes” de Aloísio Sartorato.

Movado:
Mi estis vic-prezidanto, prezidanto kaj nun mi estas sekretario de AAE. Redaktanto de la bulteno “Klariono” de AAE kaj kunlaboranto de la bulteno “La Foko” de la Spiritisma Centro Bezerra de Menezes, Maceió/AL ĝis la jaro 2002.
Ano de Alagoana Asocio de Esperanto (AAE), Brazila E-Ligo (BEL), Brazila Junulara Esperantista Organizo (BEJO), Universala E-Asocio (UEA) kaj Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI). UEA-FD pri Kemio kaj Cseh-metodo. En 2017 – ILEI-sekciestro / Brazilo.

Partopreno en eventoj:
brazilaj junularaj kongresoj (BEJK), naciaj kongresoj (BKE), regionaj, tutamerika (TAKE), Baltiaj Tagoj (BET), Dana E-kongreso, Laborkunsido de Nordorientaj E-Asocioj, Simpozioj, SAT-kongreso (1988), Seminarioj, ILEI-konferenco (1990), UK (1990 – Havano/Kubo, 1995 – Tampereo/Finnlando, 2002 – Fortalezo/Brazilo, 2014 – Boanero/Argentino kaj 2015 – Lillo/Francio).

Organizado de eventoj:
Ekspozicioj, Prelegoj, Nordorientaj Laborkunsidoj (1992 kaj 2006), Brazilaj Kongresoj (24-a BKE - 1988 kaj 39-a BKE – 2004).
Kunorganizanto de Bazaj kursoj gviditaj de la kuba instruisto Gonzalo Collantes Garcia en Maceió en la jaroj 2004-2006-2008-2010-2012-2014 – Lernolibro: “Sabe Usted Esperanto” de Jorge Hess. (Mi reviziis la tradukon de la portugala parto fare de Gonzalo).

En la jaroj 2013-2015-2016-2016 - Okazigo de la KER-sesioj de la Tutmnondaj Ekzamentagoj – Maceió.

Aristóphio Andrade Alves Filho por la Panteono, en decembro 2017

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 0; | Aldoni propran komenton

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.