Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo:Helmar Gunter FRANK
Vivtempo:1933 - 2013
Devenlando:Germanujo
Agadlando(j): Germanujo, San-Marino
Prezento:Helmar Gunter FRANK (19. 2. 1933 – 15. 12. 2013)

Frank studis matematikon, fizikon kaj filozofion en Stuttgart, Tübingen kaj Parizo, doktoriĝis pri filozofio kaj habilitiĝis pri kibernetika pedagogio. 1963, tridekjaraĝa, li iĝis profesoro de la Pedagogia Altlernejo en Berlino kaj fondis tie Kibernetikan Instituton, kie, kun subteno de Konrad Zuse (inventinto de komputilo), konstruiĝis instruaŭtomatoj. En 1970, pro kunlaboro kun Heinz Nixdorf, siatempe unu el mondgrandaj produktantoj de komputiloj, Frank transiris al Paderborn por gvidi esplorcentron pri objektigita instruado. Tiu poste enkorpiĝis en la Universitaton Paderborn, kiun Frank kunfondis. Li estris tiean Klerigkibernetikan Instituton kiel orda profesoro ekde 1972 ĝis sia malsaniĝo en 2006. Ekde tiam ĝis la forpaso li vivis en flegejo.
Frank apartenas al pioniraj komunikadkibernetikaj sciencistoj, li lanĉis kibernetikan informaci-psikologion kaj klerigkibernetikon, kunfondis informaci-estetikon kaj lingvokibernetikon. Li estas honora profesoro de universitatoj en Berlino, Klagenfurt, Linz, Prago, Nitra, Sibiu, Moskvo, São Paŭlo, San Salvador, Buenos Aires, Rosario kaj Guangzhou, honorprezidanto de pluraj germanaj kaj internaciaj fakaj organizaĵoj, aŭtoro de kelkcent sciencaj artikoloj kaj libroj.
Li ricevis plurajn internaciajn honorigojn kaj la unuaklasan meritkrucon de la Federacia Respubliko Germanio. Krome li politike aktivis: kiel membro de germana liberalisma partio (FDP) li dufoje kantidatiĝis por Eŭropa Parlamento.

Esperanton li ellernis en Paderborn, kie estis “Esperanto-Centro” kun granda librejo de Hermann Behrmann. Frank aprezis lernfacilecon kaj “algoritmecon” de la lingvo, kiun li opiniis taŭga propedeŭtiko por instruado de fremdlingvoj anstataŭ plifruigo de la instruado de la Angla. Konatiĝinte kun István Szerdahelyi, li informiĝis pri Esperantaj propedeŭtikaj eksperimentoj kaj mem organizis 1975-1984 por sescent infanoj “Lingvoorientigan instruadon”, kies pozitivajn rezultojn li mezuris per propraj klerigkibernetikaj metodoj. Propagado de Esperanto kiel unua fremdlingvo en Eŭropo iĝis parto de lingvopolitika laboro de Frank, precipe en “Eŭropa Klubo” (1974-2009), kiun li kunfondis kun la celo kontribui al lingva samrajteco de Eŭropo, kaj en politika liberalisma klubo “ALEUS”, aprezanta la neŭtralecon de la internacia lingvo. Pro iniciato de Frank iĝis Esperanto ankaŭ unu de la laborlingvoj de "Association Internationale de Cybernétique" (AIC) kaj unu el la publikaĵlingvoj de la revuo « grkg/Humankybernetik ».

La ideon de neŭtrala kaj facila internacia lingvo por sciencistoj sekvis Frank kiel iniciatinto kaj prezidinto (1983-2007) de la Akademio Internacia de la Sciencoj San Marino (AIS). Ĝi promocias esploradon kaj kleriĝon en ĉiuj sciencaj kampoj kaj ebligas vastan internacian kunlaboron ĉu de unuopaj sciencistoj, ĉu de universitatoj, uzante, laŭstatute, kiel laborlingvon la Internacian Lingvon (ILo). Kiel tia rolas Esperanto, sendube la plej granda neŭtrala internacia lingvo. En Esperanto okazas instruado dum AIS-studadsesioj kaj en AIS-klerigejoj, en paralelaj naciligva kaj Esperanta versioj estas skribataj diplomlaboraĵoj kaj sciencaj verkoj de akademianoj, en Esperanto publikiĝas “Acta Sanmarinensia”.
Frank partoprenis, krom en 2004, en ĉiuj UK de UEA inter 1974 – 2006, multfoje kiel preleganto. 1990 li prezidis la Internacian Kongresan Universitaton en Kubo. En 2004 li estis elektita "Esperantisto de la Jaro". Ankaŭ liaj familianoj estas aktivaj esperantistoj, lia filino Michaela estas E-denaskulino.

kp.: http://eo.wikipedia.org/wiki/Helmar_Frank
Tiu ĉi teksto disponeblas laŭ la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite-Samkondiĉe 3.0 Neadaptita (https://creativecommons.org/licenses/by-sa/3.0/deed.eo)

Vera Barandowska por la panteono de www.eduakdo.net, novembro 2010.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 25; | Aldoni propran komenton

25.
nazdar je 2015-05-29 12:07:44

Koran dankon al vi ĉiuj por tiom da afablaj vortoj. Restu iom da espero, ke la atingaĵoj de Helmar Frank, precipe la Akademio Internacia de la Sciencoj San Marino, iom postvivos lin.
Vera Barandovská-Frank

24.
Eida je 2015-02-27 16:14:04

Mi sendas al nia profesorino Vera kaj aliaj gefamilianoj plej sincerajn kondolencojn. Eida Messias Lima

23.
luisesperanto je 2013-12-22 14:51:27

Mi konis al Prof. Herlmar Frank en Meksiko, dum la jaro 2000, kiam estis sesio de AIS en Celaya, Guanajuato; tiam komencis agadon de AIS en Meksiko.
Ekde tiam mi miris lian kapablon kaj energion por instrui Esperanton.
Mi sendas kondolecojn por lia familio.
Esperantujo estas pli malgranda kun lia forpaso, sed pli granda kun la heredaĵo kiun li lasas al ĝi.
Luis Kordova
Urbo de Meksiko
Dimanĉo, 22.12.2013

22.
Ina je 2013-12-20 17:52:13

Mi tutkore kondolencas al liaj familianoj . Mi bone ekkonis lin jam dum lia frua aperotempo en esperantujo. Kaj mia edzo siatempe multe kunlaboris kun li. Prof. Frank verve kaj tre aktive laboris kaj por pedagogia kibernetiko kaj por la internacia lingvo - kun multaj ĉiam novaj ideoj. Kondolence mi virtuale premas la manojn de Vera Barandovska-Frank kaj de la infanoj.
sincere
Ina Tautorat

21.
Ronaldeto je 2013-12-20 17:01:49

Per tio mi kondolencas al granda homo kaj esperantisto. Mi bedaŭrinde neniam sukcesis renkonti lin persone, sed liaj eldiroj kaj sciigoj akompanis min longtempe.
Lia forpaso ŝiras grandan truon en nian movadon.

20.
ilonaesp je 2013-12-20 13:42:35

La scienca, instrua, lingvopolitika agado de prof. Helmar Frank grave kontribuis al la prestiĝo de esperanto, kaj la rezultoj restos grava parto de la historio de eo.
Elkore ni kondolencas al lia familio
Ilona Koutny kaj Zbigniew Galor

19.
RoSartoro je 2013-12-20 02:23:22

Niajn kondolencojn nome de argentinaj esperantistoj, kiuj konis lin kaj lian edzinon...Se mi ne eraras almenau tri foje D-ro Frank vizitis nian landon, prelegis kaj organizis centrojn de "Kibernetiko" en Bonaero kaj Rosario-urboj. Nia S-ino Alicia Tofi, tradukadis la prelegojn el esperanto al la hispana... Iam D-ro Frank deklaris ke "li nombras nur en UNU Asocio de la Movado. li estIs “Honora membro” de "Rosario Esperanta Asocio"....Ni dezirus rememori lin dum la 99-a UK-Bonaera. RIP.-

18.
Vojacek je 2013-12-19 21:30:30

Mi havis eblecon pli bone ekkoni profesoron Frank dum mia doktoriga studado, kiam mi estis studento en kelkaj liaj kursoj kaj ankaŭ dum mia studado ĉe AIS. Lia energio kaj laboremo estis admirinda. Mi esprimas sinceran kondolencon al liaj familianoj.

17.
Lingvo je 2013-12-19 15:11:48

Sincerajn kondolencojn al la familianoj de Prof. Frank, kiu tiel amikeme kaj helpeme bonvenigis min en Paderborn kiam mi vizitis esplorcele. Lia laboro restas kerna elemento por la estonta agnosko de la propedeŭtika valoro de Esperanto cele al lernado de aliaj lingvoj. Aparte kortuŝis min la admiro de la filino al sia patro, kaj espero ke ŝi havos la okazon studi kun li kiam ŝi studentiĝos en la universitato, malgraŭ tio ke li ne atendis povi plenumi tiun deziron.
Duncan Charters (antaŭa prezidanto kaj vicprezidanto de ILEI)

16.
Mikaelo je 2013-12-19 14:57:13

Mi havis feliĉon dufoje renkontiĝi kaj paroli kun s-ro Frank, kio donis al mi helajn kaj agrablajn rememorojn. Restu li en niaj memoroj por ĉiame... Mikaelo Lineckij, Kievo, Ukrainio.

15.
testudo je 2013-12-19 14:52:14

Kun ega bedaŭro kaj sincera kortuŝo mi ekscias pri la forpaso de d-ro Helmar Frank. Li estis eminenta persono, ĉiuflanke, kiel homo kaj kiel sciencisto. Tio kion li faris dum sia tuta vivo por Esperanto restos por ĉiam gravurita en la koro kaj menso de la esperantistoj, kiuj konis lin kaj aprezis lian imponan aktivadon. Ripozu Li en paco! Elkorajn kondolencojn al liaj vidvino Vera kaj filino! Elda

14.
Monika je 2013-12-19 12:34:57

Ankaŭ mi elkore sendas miajn simpation kaj kondolencon al la familianoj de profesoro FRANK kaj la plej sincerajn kaj elkorajn pensojn al Vera.

13.
bujdoso je 2013-12-19 12:29:08

Profesoro Frank estis inspira sciencisto. Kondolenco al la familio.

12.
goberiko je 2013-12-19 12:06:53

Kun tristeco mi ricevis hodiaŭ la informo pri la forpaso de grava homo, ĝuste dum la lasta Zamenhofa tago. Lia laboro influis mian Esperantologian aliron, kaj mi memoras nian ununuran personan renkontiĝon kun li kelkajn jarojn antaŭe en Milano kun ĝojo.

11.
herzbergcentro je 2013-12-19 11:59:00

Tre multflankan verkiston, scienciston perdis ne nur la germana sed ankaŭ la internacia Esperanto-mondo. Liaj valoraj verkoj restos kun ni kaj daŭre servos nin. Dankon pro ĉiuj liaj faroj, kondolencon al la familio. Estimplene: Zsófia Kóródy, vicprezidanto de ILEI, prezidanto de AGEI, kunlaboranto de Germana Esperanto-Centro en Herzberg am Harz

10.
Lins je 2013-12-19 11:53:04

La forpaso de profesoro Frank estas tre malgajiga. Mi konis lin de eble kvardek jaroj kaj ĉiam admiris lin pro lia impona laborkapablo.

9.
Brescia je 2013-12-19 11:48:54

Itala Esperanto Federacio kondolencas pro malapero de Helmar Gunter Frank - granda persono, fama esperantisto, kaj dividas la doloron de liaj familianoj. Tio estas granda perdo por esperantistaro. Sekretariino de IEF O.Vdovychenko

8.
maelto je 2013-12-19 11:46:24

Kiam oni legas pri esperantisto tiel aktiva kiel Profesoro Frank, oni (almenaŭ mi) tute miras kaj tuj admiras tiujn homojn, kiuj estis tiel lertaj, farante dum sia vivo tian favoron al la Esperantista movado. Nia mirinda lingvo, kreita de Zamenhof, estas honorata de tiaj homoj.

7.
Leonardo je 2013-12-19 11:22:40

Brakumon al la edzino kaj al la filino, kiujn mi renkontis dum la U.K. de Florenco. Mi estas tre malgaja...

6.
perfectgoja je 2013-12-19 10:37:08

Mi elkore esprimas mian simpation kaj kondolencon al familianoj de Helmar Gunter FRANK.

5.
autuno je 2013-12-19 10:06:54

La forpaso de profesoro Frank estas granda perdo por la monda esperanta komunumo. Mi esprimas mian elkoran kondolencon al lia edzino kaj liaj familianoj.
autuno el Vjetnamujo

4.
vmel je 2013-12-19 09:06:07

Mi memoras profesoron Frank dum la Rusa sesio de AIS en Moskvo, komence de 1992 - mi tie estis sinkrona tradukisto inter E-o kaj la rusa. Li dankis pro mia laboro kaj donacis broŝuron kun sia aŭtografo, kiun mi gardas. Vere inteligenta persono, kun vasta erudicio, ĉiam akurata, senlace laborema, preta respondi ajnan demandon. Lia laboro por AIS, por disvastigo de scioj pere de la Internacia Lingvo estas nesubtaksebla. Ni daŭrigu la aferon de lia vivo, pluportu la torĉon!

3.
Katalin je 2013-12-19 08:44:11

Mi ĵus ricevis la malĝojigan novaĵon pri la forpaso de profesoro Frank.
Ni esprimas niajn kunsentojn al la familianoj, el kiuj la edzino Vera Barandovska-Frank estas kunlaborantino de nia paĝaro en la kursaro de Klerigejo.
Katalin Kovats, redaktoro

2.
fejfi je 2010-12-14 23:41:22

Kara Profesoro,
ĉu vi rememoras, ke iam mi preskaŭ dungiĝis ĉe vi? Bedaŭrinde (aŭ dank´ al Dio?) niaj vojoj tiatempe disiĝis. Ĝuste pro tio mi ĝojas, ke mi revidas vin en ĉi paĝaro. Korajn salutojn al vi kaj speciale al via edzino de
Fejfi

1.
Katalin je 2010-12-14 21:09:02

Bonvenon en nia Panteono kaj korajn gratulojn pro via multflanka kaj valora agado por la disvastigo de nia lingvo.
Katalin Kováts, redaktoro (15an de decembro 2010, en la tago de la 9a naskiĝtago de la retejo)

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.