Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo:Ilona KOUTNY
Edukado-ensalutnomo:ilonaesp
Vivtempo:1953 -
Devenlando:Hungarujo
Agadlando(j): Francujo, Germanujo, Hungarujo, Pollando, Svislando, Usono
Prezento:KOUTNY Ilona (Hungario/Pollando)

Naskiĝis en Budapeŝto (Hungario) en 1953, ekde 1997 vivas en Pollando. Ŝi diplomiĝis pri matematiko, franca filologio kaj esperantologio en Eötvös Loránd Universitato, Budapeŝto en 1977 (esperantlingva temo: Grandaj matematikistoj kaj la lingvomodeligo, ĉe István Szerdahelyi), poste studis ĝeneralan kaj aplikatan lingvistikon kaj doktoriĝis pri lingvistiko same en ELTE en 1990 (hungarlingva temo: Aplikado de parolsintezo en la komputila instruado de la lingvoj hungara kaj esperanto, habilitiĝis pri lingvistiko en Adam Mickiewicz Universitato, Poznan (PL) en 2009 (anglalingva libro kun temo: Naturlingva prilaboro por la hungara parolsintezo).

Unue ŝi laboris en komputika tereno en esplorinstitutoj, poste kiel redaktisto, ankaŭ ĉe la iama Scienca Eldona Centro de UEA, en Budapeŝto (1983-85), estis kunredaktoro de la revuo Interkomputo. Ekde 1986 ŝi okupiĝis pri parolprilaboro kunlabore kun la Budapeŝta Teknika Universitato, kunevoluigis la esperantan parolsintezan sistemon ESPAROL enkadre de plurlingva parolsinteza sistemo, kaj laboris pri parolantaj instruprogramoj PAROLERN. Ŝi kunlaboris ankaŭ kun la maŝintraduka DLT-projekto, pretigante la hungaran modulon kun hungaraj kolegoj.
Post la morto de prof. István Szerdahelyi en 1987, ŝi transprenis la instruadon de e-aj lingvo kaj lingvistiko en la Esperanto-fako ĉe la Lingvistika Katedro de Eötvös-Universitato. Kunfondis la internacian Esperantologian fakon, kiu dum kelkaj jaroj funkciis kaj donis magistran diplomon pri esperantologio al la diverslandaj finstudintoj. Ŝi prelegis ankaŭ pri komputa kaj aplikata lingvistiko. Ŝi prezidis la Ekzamenan komisionon de HEA, kaj instruis kadre de la tiamaj C-kursoj.

En 1997 ŝi transloĝiĝis al Pollando (ŝia edzo estas pola esperantisto, Zbigniew Galor), kie ŝi instruas en la Lingvistika Instituto de Adam Mickiewicz Universitato en Poznan hungarajn lingvon kaj lingvistikon. Ekde 2010 ŝi gvidas la Finno-ugran Katedron. En 1997 ŝi fondis tie kaj gvidas la internaciajn postdiplomajn Interlingvistikajn Studojn, prelegas pri esperanta gramatiko kaj internacia kaj interkultura komunikado. Dum la lastaj jaroj la Studoj kunokazis kun ILEI kaj partopreno de Edukado.net Instruistan trejnadon. Ekde la studjaro 2009/10 kun kolego Michael Farris gvidas anglalingvan kurson pri Internacia komunikado – internaciaj lingvoj por la studentoj de la Lingvistika Instituto kun prartopreno de kelkaj eksterlandaj Erasmus/gestudentoj.

Membro de la Akademio de Esperanto ekde 1998, docento ĉe la Akademio Internacia de la Sciencoj, San Marino ekde 1986, membro de UEA, ILEI, CED. Ŝi ofte prelegas pri sciencaj temoj en diversaj forumoj (IKU, Esperantologia konferenco, AIS-sesioj, KCE, GIL-konferencoj ktp.), gvidas esperantajn kursojn en diversaj niveloj (ekz. dufoje en Usono en la somera universitato) kaj publikigas artikolojn en kelkaj lingvoj.
Ŝi kunredaktis la Hungaran-Esperantan vortaron (1996 kun I. Szerdahelyi, ĉ. 65 mil leksikaj unuoj kaj signifa faka materialo) kaj la Hungaran-polan temvortaron (2000 kun koleginoj, ĉ. 26 mil leksikaj unuoj).
Ŝi laboras pri la plurlingva projekto Strukturita Esperanta Temvortaro, kies 3 volumoj kun leksikaj kaj komunikaj ekzercoj jam aperis: Angla-Esperanta-Hungara etvortaro pri Lernado kaj Laboro (2002), Lingvo kaj Komunikado (2003), Homa vivo kaj Loĝado (2005). Aldoniĝis la Angla-Esperanta-Litova versio de Lernado kaj Laboro (2005), poste la Germana-Esperanta-Pola versio de Lingvo kaj Komunikado en 2008. Jen ligo al la laŭtemaj etvortaroj.

HEA donis al ŝi honorinsignon en 1989, UEA Grabowski-premion en 2008.
Post la festado de 10-jariĝo de la Interlingvistikaj Studoj per interlingvistika simpozio ŝi estis elektita Esperantisto de la jaro 2008 far la revuo La Ondo de Esperanto. Bv. legi la koncernan intervjuon.
En septembro 2010 ankaŭ Pola Radio publikigis intervjuon kun ŝi pri la interlingvistikaj studoj.

Verkis: Ilona Koutny por la Panteono de www.edukado.net, 13an de decembro 2010.
Foto: Maria Mickle

Rimarko de la redaktoro: Ilona Koutny en 2018 ricevis la FAME-Kulturprmion en Aalen. Legu la raporton ĉi tie.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 10; | Aldoni propran komenton

10.
Ronaldeto je 2018-10-25 18:37:28

Kara Ilona,
mi jam ĉiam admiris vian entuziasmon kaj agademon. Apenaŭ iu al mi konatoj meritas tiun premion kiel vi!
Estis longa vojo kaj mi certas, ke via edzo estus estinta tre fiera pro tiu premio.
Ĝis la sekvonta renkontiĝo!

Ronaldo

9.
Monik je 2018-10-24 20:55:04

Kara Ilona,
Mi tre ĝojas vidi ke vi ricevis tiun prestiĝan premion kaj tutkore gratulas vin !
Sanon, pluan sukceson kaj multajn lernantojn deziras mi al vi.
Amike
Monika05

8.
Raita je 2018-10-24 04:22:51

Sukceson, sanon, fortojn al la aktiva antaŭeniganto de la internacia lingvo Esperanto! Vi meritas famon kaj FAMEn.
Saliko

7.
kolombisto je 2018-10-22 18:25:26

Kara Ilona ! Ankaŭ mi gratulas al vi, el nia lando Hungario, por FAME-kulturpremio. Estas ĝojo vidi vin kune kun Katalin sur la fotoserio.

6.
Esperant_Krakow je 2018-10-22 12:22:07

Elkoran gratulon al vi pro ricevo de la FAME-kulturpremio,
Maria Majerczak

5.
emilia je 2016-12-17 19:28:47

Ilona: Gratulon!

4.
Forigita uzanto je 2011-10-09 10:14:21

Kara Ilona,
Mi gratulas vin pro la distingo. Vi faras ege gravan laboron por Esperanto.
Mi deziras ege bonan sanon, multe da gestudentoj por daŭrigi vian fakon,
kaj ankaŭ multe da sukcesoj.
Elkore kaj plej amike,
Anjo

3.
blazio je 2011-10-08 20:32:11

"Per pacienco kaj fervoro sukcesas ĉiu laboro!" - Kara Ilona, mi gratulas, kaj deziras al vi pluajn sukcesojn en sciencaj esploroj, redaktado, eldonado, scienc-organizado, instruado! Laboru, kunlaboradu sukcese en Akademio de Esperanto kaj ekster ĝi, kontribuadu al konservo kaj evoluigo de lingva kaj faka nivelo de Akademio Internacia de Sanmarino! - Trovu ekvilibron inter la postuloj de la finnugristika kaj esperantologia partoj de via ĉiutaga universitata laboro. Trovu iam tempon ripozi! Mi scias, ke mia lasta deziro plenumiĝos ne senobstakle.

2.
fejfi je 2010-12-14 23:15:15

Kara Ilona,
mi ĝojas, ke mi povis konatiĝi kun vi kaj mi estas tre danka al vi, ke vi klopodas fari el mi pli klerigitan homon. Mi deziras al vi (kaj al mi!) ke vi sukcesu! Dankon por ĉio, kion vi faras por nia grupo dum la porinstruistaj poznanaj studoj!
Sincere kaj amike
Fejfi

1.
Katalin je 2010-12-14 21:18:51

Bonvenon en nia Panteono, Ilona kaj korajn gratulojn pro via multflanka kaj valora agado por la disvastigo de nia lingvo en Poznan kaj nia multjara kunlaboro. Mi speciale dankemas al vi pro la "puŝoj" al la direkto de mia doktoriĝo. :-)
Katalin Kováts, redaktoro (15an de decembro 2010, en la tago de la 9a naskiĝtago de la retejo)

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.