Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo:Renato CORSETTI
Edukado-ensalutnomo:Renatocorsetti
Vivtempo:1941 -
Devenlando:Italujo
Prezento:Renato Corsetti naskiĝis en Romo, la 29-an de marto 1941. Li aktivas en la Esperanto-movado ekde la fino de la 60-aj jaroj de la pasinta jarcento. Dum la unua parto de sia vivo li laboris en banko kaj poste en la Universitato de Romo.

Li havis jenajn ĉefajn postenojn en la Esperanto-movado:

- Prezidanto de TEJO 1971-1973
- De la jaro 2000 ĝis la jaro 2006 estrarano de UEA, vicprezidanto de 1998 ĝis 2001 kaj
prezidanto de 2001 ĝis 2007.
- Ekde 1999 sekretario de la Akademio de Esperanto.
- Estrarano kaj prezidanto de Itala Esperanto-Federacio dum pluraj periodoj.

Scienca agado:
Post la unua doktoriĝo en 1964 pri Ekonomio en la Universitato de Romo, “La Sapienza”, per disertacio pri internacia ekonomio, kaj post kromaj studoj en la Universitato de Torino pri organizado, ekde la jaro 1974 li okupiĝis pri lingvaj studoj, kaj aparte pri soci-lingvistiko, lingvo-planado kaj lingvo-politiko kunlabore kun Profesoro Giorgio Cardona, de la katedro por lingvistiko, en la fakultato de Humanismaj Studoj (Lettere e Filosofia) de la universitato de Romo, “La Sapienza".
Ekde la jaro 1980 li faris esplorojn pri infana dulingveco kunlabore kun profesorino Traute Taeschner de la Fakultato pri Psikologio de la sama universitato. Ekde la jaro 1993 li ankaŭ okupiĝas pri instruado de fremdaj lingvoj..
De la universitata jaro 1991-92 ĝis la jaro 2009 Renato Corsetti kunlaboras kun la Fakultato de Psikologio, (poste Fakultato de Psikologio 1.) de la universitato "La Sapienza" kun instru-taskoj por la subjektoj: Observado de la Infana Konduto, Laboratorio pri Lingvo kaj Komunikado, Psikolingvistiko, kaj fine kiel profesoro pri Psikopedagogio de Lingvo kaj Komunikado.

Jene elŝuteblas la listo de Publikaĵoj de R. Corsetti, eltiraĵo el Informolo por Interlingvistoj (76) 2011/1. p.12-19.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 26; | Aldoni propran komenton

26.
Katalin je 2016-03-29 09:24:02

Kara Renato, nome de la membroj de edukado.net kaj la KER-komisiono mi kore gratulas vin okaze de via 75-a datreveno. Estu plu tiom aktiva, helpema kaj ŝatata. Bonan sanon al vi, amike, Katalin kaj Sylvain

25.
mjb_edukado je 2011-04-02 13:20:19

Bonan 71-an kaj multajn pluajn jarojn!

24.
Bernardo je 2011-03-30 19:05:55

Kara Renato,

Iom malfrue, sed des pli elkore, mi gratulas okaze de via 70a naskiĝtago. Mi deziras al vi sanon kaj multe da forto, por ke vi ankorau longe povas batali por Esperanto.

Bernhard Maurer, en Esperantujo nomita Bernardo
http://www.fen-net.de/~ea1448

23.
Boris je 2011-03-30 16:39:40

Kara Renato! En la jaro 1989-a mi sugestis al grava persono en UEA, ke vi estu konsiderota kiel prezidonto de UEA. Tiam oni akceptis mian sugeston skeptike. Sed poste oni atente konsideris vian agadon kaj iom post iom promociis vin ĝis la posteno de Prezidanto de UEA. Mi ĝojas, ke mia opinio estis prava kaj ke vi alportis multe da utilo al Esperantujo per via tempesta agado. Restu sana kaj aktiva ĝis 120 jaroj! Amike, Boris Kolker

22.
hetinjo je 2011-03-30 02:09:24

Feliĉan naskiĝtagon, sinjoro Corsetti! Kaj multajn dankojn pro ĉion . hetinjo.

21.
herzbergcentro je 2011-03-30 01:27:59

Kara Renato! Korajn salutojn, longan, sanan vivon, bondezirojn nome de kunlaborantoj, klubanoj, amikaro de Interkultura Centro Herzberg: Peter Zilvar kaj Zsófia Kóródy

20.
Monika je 2011-03-29 22:21:54

Kara Renato,
Mi deziras al vi tre belan naskiĝtagon! Vivu longe kaj feliĉe! Amike, Monika

19.
Gizela je 2011-03-29 21:17:21

Korajn Bondezirojn por Via Naskiĝtago
Ni deziras al Vi ĉion bonan, precipe Dian Benon, sanon, feliĉon kaj
ĝojon
Gizela kaj Waldemar Sklorz

18.
penivos je 2011-03-29 20:51:50

Vi estas vere mirinda, kara Renato. Nekredeble, vi estas ĉiam preta helpi min, kvankam mi scias ke mi estas nur unu de la tutmonda Esperantistaro kiu ankaŭ alvokas vin.
(Sekrete, mi kredas ke vi fakte estas teamo de Renatoj, por ke vi povas fari tiom multon sendorme kaj tutmonde :-))
Feliĉon je via jubileo, kaj ĉion bonan ĉiam, estimatega amiko.

Penny Vos
www.mondeto.com

17.
Monik je 2011-03-29 20:40:29

Mi gratulas vin pro la 70-a reveno de via naskiĝtago kaj deziras al vi longan, agrablan fruktodonan vivon.
Estis interesa sperto kaj plezuro trapasi "Ker-ekzamenon" kun vi !"
Amikajn Salutojn el Francio (Suda parto .)
Monika A.

16.
Ina je 2011-03-29 17:50:09

kara Renato,
ankau mi tutkore gratulas kaj deziras chion bonan al vi , speciale ke la sekvonta jardeko estu tiel kiel vi dezirus travivi ghin.
Do chion bonan por tiu chi tago kaj agrablan kunestadon kadre de via familio.
amike salutas
Ina

15.
Forigita uzanto je 2011-03-29 14:53:55

Kara Renato,
Mi gratulas vin pro la 70a reveno de via naskightago.
La vivperiodo kiun vi nun eniras estu - se imageble - ankorau pli fruktodona ol la antauaj.
Mi chiam ghojas kunlabori kun vi.
Varman saluton ankau al viaj familianoj.
Johan Derks

14.
verdulino je 2011-03-29 12:52:41

Korajn bondezirojn okaze de Via jubilea naskiĝdatreveno kaj ĉion plej bonan pro via laboro en Esperantujo. Estime. Silvia Garnero. (verdulino por la retpaĝo edukado.net)

13.
Vojacek je 2011-03-29 12:43:00

Firman sanon, multe da feliĉo kaj sukcesoj, ĉu privataj aŭ en laboro por Esperanto, deziras Josef.

12.
Mike59 je 2011-03-29 12:04:28

Estimata Renato,
Feliĉan naskiĝtagon mi tutkore deziras al vi.
Plej amikan saluton el Francujo (Nordo).
Vivu Esperanto!

11.
Renatocorsetti je 2011-03-29 12:01:45

Dankegon al ĉiuj, kiuj sendis siajn salutojn kaj bondezirojn! Kaj dankegon al Katalin, kiu bonvolis enmeti min en la panteonon! Mi estos nun vere devigata fari ion en la venontaj sepdek jaroj por meriti tion!
Amike
Renato

10.
ansardom je 2011-03-29 11:40:44

Tre estimata sinjoro Corsetti, ricevu miajn plej korajn bondezirojn okaze de via naskiĝtago. Mi gratulas kaj dankas vin pro via merita laboro en la esperantomovado. Ĉiam antaŭen kaj kunhelpu pluporti la torĉon!

9.
jodipinto je 2011-03-29 11:25:56

Kara samideano Renato Corsetti,
Mi elkore deziras al vi -- por via bono, tiu de via familio kaj de Esperanto -- longan, sanan kaj fruktoplenan ankoraŭan vivon.
Estime
Kovito

8.
bea je 2011-03-29 08:47:57

Elkorajn gratulegojn pro via naskiĝdatreveno kaj panteoniĝon ĉe edukado.net! Mi neniam forgesis, kiel ĝentilan poŝtkarton vi sendis, kiam mi petis sendadon el la tuta mondo por plenigi mian dosierujon pruvontan, ke Esperanto bone funkcias kiel tutmonda komunikilo. Tio estis en 2005, kiam mi estis tute freŝbakita esperantisto - kaj venis inter la unuaj poŝtkartoj tiu de la tiama prezidanto de UEA: imagu kiel fiera mi estis! Ĝuu tiun tagon, kaj ĉiujn sekvajn kun viaj familianoj kaj amikoj! Ĉion bonan el Bretonujo, Bea

7.
bujdoso je 2011-03-29 08:44:46

Longan vivon, sanon kaj feliĉon ni deziras al vi
Ivano, Judit, Linda

6.
mariezou je 2011-03-29 07:58:26

Feliĉan naskiĝtagon, sinjoro Corsetti!
Kaj grandan, baldaŭan sukceson al esperanto!

5.
goberiko je 2011-03-29 07:19:46

Kara Renato, unu tagon malfrue mi salutas vin okaze de via naskiĝtago. Mi esperas, ke ni povos daŭre kunlabori por multo da tempo kiel ni nun faras. Ege amike, Federico

4.
gravuristo je 2011-03-29 06:56:39

Feliĉan naskiĝtagon de la frenezaj geavoj. Ĉiu renkontiĝo estas neforgesebla. Ni neniam sufiĉe dankos vin.

3.
RoSartoro je 2011-03-28 23:01:58

Kara Renato, saluton kaj feliĉan datrevenon al la veterana rondo! Nome de viaj argentinaj geamikoj kaj SAMideanoj! Ro.Sartor

2.
Forigita uzanto je 2011-03-28 22:48:08

Kara Renato, Ĝojplenan naskiĝtagon, bonan sanon, multe da sukcesoj, mi deziras al vi!
Elkore kaj plej amike,
Anjo Amika, kantistino

1.
Katalin je 2011-03-28 22:35:25

Kara Renato, belan naskiĝtagon al vi kaj koran dankon pro viaj multflankaj helpoj kaj subtenoj en mia ajna laboro kaj agado. Mi esperas, ke ni povos ankoraŭ longe kaj sukcese kunlabori.

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.