Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo:Madeleine HAUDEBINE
Vivtempo:1899 - 1978
Devenlando:Francujo
Agadlando(j): Barato, Belgujo, Danujo, Francujo, Grekujo, Islando, Japanujo, Nederlando, Svedujo, Svislando
Prezento:ATENTU!
Mankohavaj informoj. Ni serĉos pliajn informojn pri s-ino Haudebine
Bv. skribi, se vi povas kompletigi la prezenton!!!!
..............................................................

M. Haŭdebine lernis Esperanton en la jaro 1932 en sia hejmurbo Parizo, helpis en la organizado de la samjara Esperanto-kongreso en Parizo. En 1933 ŝi partoprenis Cseh-seminaron en Arnhem, fariĝis Cseh-instruisto kaj baldaŭ komencis la instrulaboron. De 1935 ŝi laboris sukcesplene en Nederlando, Svedujo, Belgujo, Danujo kaj Norvegujo, kie ŝi estis honorata per ordeno de la Norvega Esperanto-Ligo. Ŝi instruis ankaŭ en someraj kursoj de la franca Grupo Esperantista de Edukistoj, vojaĝis tra 21 landoj kaj partoprenis en 13 universalaj kongresoj. Ĝis 1955 ŝi gvidis pli ol 150 kursojn por preskaŭ 3000 gelernantoj.
Ekde 1960 Madeleine Haudebine instruis en Hinda Unio.
En 1966 dum sia rondvojaĝo en Japanujo ŝi gvidis kurson en Nagojo (Japanujo).

Kie kiam kaj kion ŝi faris ankoraŭ?

Fontoj: La Praktiko 19, 1955:10, p 143. kaj diversaj mesaĝoj reage al alvoko de la Panteono. Speciala danko al Roy McCoy!

6a de junio 2012. De Clair Mahé nia redakcio ricevis kopion de letero, sendita de s-ino Haudebine al Jacques-Louis Mahé (Lorjak) fine de la jaro 1977. El la "jarraporta" letero ni povas ekscii la eventoplenan agadon de ŝi dum tiu jaro. Kun la permeso de Clair Mahé (kiun ni kore dankas) ni jene publikigas la tutan leteron. Unua paĝo - dua paĝo.
La tuta letero, retajpita fare de Gilda Muñoz.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 6; | Aldoni propran komenton

6.
Mireille je 2012-06-19 13:54:48

2012-06-09

Mirejo intervjuas TAHIRA Masako en Kyoto.

Madeleine Haudebine restadis malpli ol unu jaro en Japanio. Eble pro vizoproblemoj.

Ĉu ŝiaj lernantoj nuntempe ankoraŭ movadumas ? Eble. Povas esti.

Ĉu ŝi estis vidvino? Eble. Noto de Mirejo: laŭ eo.wikipedia, ŝi nomiĝis Madeleine Foing-Haudebine.

Ĉu iu instanco sendis ŝin, subtenis ŝin finance, ĉu UEA?? Povas esti.

Ŝi instruis dum 10 tagoj en Kyushu. En la urbo Kitakyushu. Mi estis en ŝia kurso; tamen mi ne estis komencanto en tiu jaro 1966. Ŝi loĝis ĉe Sinjoro Oba Itaru (forpasis) kaj en la filio de Oomoto tie: Ĉikuŝi. La klasoĉambro estis en iu publika domo. Inter 20 kaj 30 partoprenantoj komencis la studadon. Ŝi instruis ĉiun tagon dum po du horoj. Estis tre densa instruado. Pro tio kelkaj kursanoj ne povis partopreni ĉiutage pro profesiaj kialoj. Do la grupo malkreskis.
Ŝi kutimis instrui per rekta metodo. Ŝi venis al la klasoĉambro kun objektoj, ŝi montris ilin por instrui la esperantan vorton. Ekzemple BANANO. Aŭ ŝi venis kun ludiloj en formo de elefanto aŭ rozo...

Ŝi estis malgranda. En Kyushu ŝi iris al frizisto kun sia gastiganto Sinjoro Oba Itaru. Okazis miskompreno inter ŝi kaj li pri tio, kion ŝi volis pri siaj haroj. Eble la miskompreno estis inter la gastiganto kaj la frizisto. La frizisto fuŝis. Post reveno hejmen Madeleine vidis la fuŝon kaj petis, ke oni reiru al la frizitsto por grumbli. Ĉu ŝi postulis novan frizadon? Ĉu la ondoj estis tro maraj aŭ ne sufiĉe maraj? Neniu scias...

Post la kurso okazis trejnado de instruistoj. Mi partoprenis. Ekzemple: Ŝi kritikis la fakton, ke mi skribis al tabulo tenante la viŝilon en mia alia mano. “Tio kaptos la atenton de viaj lernantoj. Ne faru tion!” Ekzemple: Ŝi postulis, ke oni skribu super si mem aŭ apude, ke la korpo de la instruisto ne kaŝu la skribaĵon.

Se japanoj lernas per rekta metodo de ne –japanoj, tio povas alporti bonajn rezultojn. Eble. Japanoj ne instruu tiel al japanoj. Ili havas aliajn kutimojn. La kaŭzo estas, ke japanoj uzas ideogramojn. Estas diversaj legmanieroj por unu ideogramo. La signifo, la preciza signifo, estas en la ideogramo. Pro tio japanoj ligiĝas al la skriba lingvo pli ol al la parola, sona lingvo. Japanoj ne kutimas lerni lingvon per aŭdado. (Beboj jes.) Tion oni devas konsideri en la instruado.

5.
Mireille je 2012-06-15 22:44:47

2012-06-09

Mirejo intervjuas AIKAWA Setsuko el Kyoto en Toyonaka.

Mi konatiĝis kun ŝi kaj samtempe kun Cseh metodo. Ŝi montris fotojn, objektojn, artefaritajn florojn ekzemple. Por klarigi la signifon de la adjektivo GRANDA, ŝi venis kun faldita papero, ŝi malfermis ĝin subite kaj rapide kaj vidiĝis granda papero kaj ŝi diris: GRANDA!! Ŝia kurso estis treege interesa.

Japanoj bezonas longan tempon por lerni lingvon. Japanoj lernas pli facile, pli rapide, se oni klarigas la gramatikon. Eble la Cseh metodo ne estas adekvata metodo por japanoj.

Eble nuntempe en la urbo Takatsuki kelkaj memoras pri ŝi. En Kyoto multaj forpasis. En ŝia klaso estis inter 10 kaj 50 homoj, eble 30.

4.
Mireille je 2012-06-15 13:10:17

Mirejo intervjuas HARADA Hideki en Okayama.
2012-06-15
Ŝi estis la unua alilanda esperantisto, kiu vizitis min en mia hejmo. Laŭ mia memoro ŝi vizitis la tombon de Profesoro Yagi, kiu estis prezidanto de UEA ekde 1964 kaj mortis du jarojn poste.

3.
Mireille je 2012-06-08 12:27:34

2012-06-08
Mirejo intervjuas Fujimoto Tatsuo en Kyoto.

Ĉu Madeleine Haudebine partoprenis en UK en Tokyo en 1965 aŭ ne, mi ne scias.
Ŝi venis al Japanio el Barato en tiu jaro.
Ŝi cefe instruis en Kyoto kaj en Takatsuki apud Oosaka.
En Kyoto jam ekzistis Esperanto-grupo.
Ŝi fondis Esperanto-grupon en Takatsuki.
Ŝi instruis en tiuj du lokoj. En Kyoto partoprenis pli ol kvardek personoj, komencantoj. Ankoraŭ pli en Takatsuki.
En Kyoto ŝi instruis en ĉambro en banko, ĉar en tiu banko laboris Sinjoro Aoyama, esperantisto.
Ŝi uzis Cseh metodon. La gestudentoj lernis diligente, kun entuziasmo. Ŝi estis pozitive akceptita de japanoj.
Ŝi loĝis ĉe Oomoto en Kameoka.

Mi ne sekvis ŝiajn kursojn ĉar mi jam konis Esperanton en tiu jaro.

Kiel estis decidita ŝia restado en Japanio, mi ne scias. Jam eble en 1960 estis decidite, ke UK 1965 okazos en Tokyo, unua UK en Azio. Ĉu lige al tio oni (UEA?) klopodis kreskigi la nombron de esperantistoj en Japanio? Povas esti. Jam UEA sendis al Azio Simo Milojeviĉ kaj Victor Sadler. Eble ŝin same? Eble Tibor Sekelj ankaŭ?
Ĉu ŝi iel misiiste venis al Japanio por propagandi pri Esperanto? Povas esti.

Sinjorino Haudebine profesie zorgis pri beleco de ungoj. Ŝi do konstante laboris klinite al la manoj de la klientoj. Pro tio ŝi paŝis neniam starante rekte. Ĉiam kliniĝante.

Ŝi kolektis kartonajn skatolojn. Fujimoto Tatsuo vidante tian skatolon kutimis diri al ŝi: “jen skatolinda skatolo!”

2.
Mireille je 2012-06-07 11:47:19

Mi jam aŭdis pri ŝi en Japanio. Mi lanĉos enketon per la japana retlisto.

1.
johanadua je 2011-03-11 14:31:04

hierau mi proponis skanoj de kovertoj de leteroj senditaj al s ino Haudepin. chu interesas vin ?

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.