Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo:Alois Josef ALLINGER
Kromnomo:Ajo
Vivtempo:1904 - ?
Devenlando:Germanujo
Agadlando(j): Danujo, Germanujo, Svedujo
Prezento:ATENTU!
Mankohavaj informoj. Ni serĉas pliajn informojn pri Ajo.
Bv. skribi, se vi povas kompletigi la prezenton!!!!


Ajo estis Cseh-instruisto el Karlsruhe, Germanujo.
"En 1931 li iris al Danujo kaj en multaj urboj prelegis kaj gvidis Cseh-metodajn Esperanto-kursojn.
La unua Cseh-metoda kurso en Danlando okazis en 1930 en Odense gvidate de Tiberio Morariu. En 1931 venis Ajo (Josef Allinger) el Karlsruhe (Germanujo) al Danlando por gvidi Cseh-metodajn kur¬sojn je propraj kostoj kaj risko. Tion li tre sukcese faris en pluraj urboj kiel Sønderborg, Lunderskov, Kolding, Aarhus, Alborg kaj Randers. Por ke Ajo ne restu sen¬labora dum la somera periodo, Lorenz Friis (1904-1985) en 1932 en Silkeborg organizis la unuan fojon 10-tagan someran trejnkurson por Cseh-instruistoj, kiun partoprenis 30 personoj el kvar landoj: Danlando, Norvegujo, Svedujo kaj Germanujo. Ĉar Ajo forlasis Danlandon en la printempo 1933, lian laboron daŭrigis Margarete Saxl (1889-1938)".(KOVÁTS, Katalin: Stelsemantoj en la ora nordo. 2011.)


Lokoj de lia agado estis i.a. Sönderborg, Lunderskov, Kolding, Aarhus, Aalborg kaj Randers.
Sekve de lia sukceso multaj kluboj fondiĝis.

En 1933 Ajo forlasis Danujon kaj poste vivis en Svedujo.Ankaŭ tie li propagandis kaj instruis Esperanton, ekz. en 1935 en Östanbo, Sandarne, Ljusne kaj Söderhamn. En gazetartikola raporto pri lia tiama laboro oni foje priskribis lin kiel "idealan esperantoinstruiston" kaj "ĉarman preleganton, kiu scias entuziasmigi la aŭskultantojn".

Kiam Ajo en 1949 elmigris al Brazilo, perdiĝas lia spuro.

Fontoj:- Biografio de Lorenz Friis
- Enciklopedio de Esperanto, 1-a eldono 1933
- Svenska Esperanto-Tidningen, 1935
- Naturistens Handbok, Svedio 2008, www.naturisten.se

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 5; | Aldoni propran komenton

5.
pwierzbowski je 2019-03-09 08:06:02

Laŭ naskiĝlibro el Karlsruhe, Josef Alois Allinger, filo de Ludwig kaj Theresia Allinger, naskiĝis la 6-an de julio 1904 en Karlsruhe.

4.
Villa je 2014-07-25 11:37:45

Ajo loĝis en Malago (Hispanio) en 1933. Lia nomo estas menciita de Hispana Esperanto-Gazeto en du okazoj:
N-ro 25 majo 1933: "La 15an de aprilo alvenis al la Malaga haveno la ŝipego Polonia, kie atendis kaj akceptis la eminentan polan samideanon D-ro Odo Bujwid ĉefinstruisto Serafeno Baudin, propagandisto Ajo, parlamentano Azorin kaj multaj lernantoj de la kursoj de Ajo kun flirtanta verda flago".
N-ro 26 junio 1933: "La estraro de Hispana Esperanto-Asocio dum Kunsido la 8an de majo 1933, akceptis la proponon de s-ano Francisko Azorin, delegito en Andaluzio, asigni la sumon da 500 pesetoj por helpi la situacion de la germana propagandisto Ajo, kiu en Malago faras grandan laboron".
Mi ne scias ĝis kiam li restis en Malago, ĉu nur en 1933 au parto de ĝi.
Amike,
Villa.

3.
kolono je 2011-03-30 08:08:24

Ha!Mi unu foje scias liajn detalajn informojn

2.
Katalin je 2011-03-19 19:07:22

Mi ie legis, ke el Nordio li iris unue al Hispanio au Portugalio. Ĉu tion iu povas konfirmi?

1.
landano je 2011-03-19 18:28:16

Mankas ekz. informoj, kiam/kie/ĉe kiu li fariĝis Cseh-instruisto, kaj ĝenerale pri liaj vivo kaj agado en Germanio. Kio estis lia sorto en Brazilo, ĉu li pluagadis por Esperanto, kie li vivis, kiam li mortis?
Ĉiaspeciaj informoj bonvenas, ankaŭ rilate al lia neinstruista/neesperantista vivo.

Frank Huber, Karlsruhe

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.