Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo:Johano KIRSCH
Vivtempo:1961 - 2012
Devenlando:Hungarujo
Agadlando(j): Hungarujo
Prezento:Post longa malsano forpasis la 22an de majo 2012 hungara esperantisto, diplomita instruisto de Esperanto, patro de 6 infanoj en kies familia vivo ankaŭ Esperanto havis gravan rolon.

Johano Kirsch naskiĝis en 1961 en Mezőtúr, hungara provinca urbo. Lia patro estis terkultivisto kaj la patrino okupiĝis pri la eduko de iliaj kvar infanoj.
Post la studoj en la elementa lernejo Johano frekventis la mezlernejon de Piaristoj en Kecskemét, laboris kiel instruisto de teologio pri kio sian diplomon li akiris post studoj en Eger kaj Budapeŝto.
Li estis fervora esperantisto kaj studis en la esperantologia fako de la Pedagogia Altlernejo de Szombathely, sub la gvidado de Katalin Kováts (inter 1991-1994) kaj diplomiĝis kiel instruisto pri Esperanto.
Johano kiel preĝeja direktoro, mezlerneja instruisto kun sia edzino Ágota Rojik (teologo kaj pedagogo) same esperantisto vivis kaj agadis en diversaj urboj en la departemento Tolna. Ili havis 6 infanojn kun kiuj ankaŭ enfamilie uzis Esperanton.
Johano estis ankaŭ poeto, publikigis en pluraj antologioj, speciale pensigaj estis liaj meditadaj artikoloj.
Johano Kirsch kun sia familio partoprenis plurajn Renkontiĝojn de Esperanto-Familioj (REF), instruis Esperanton, organizis renkontiĝojn, laŭbezone predikis ankaŭ en Esperanto. Li konsideris sin "Ŝtatano duobla: kaj de la tera kaj de l' ĉiela patrio". En la verko SUR LA SOJLO DE L' KATEDRALO legeblas liaj pensoj, konfesoj, vivsaĝeco, pluraj eroj ankaŭ en Esperanto.

Legu fragmenton Maria kaj Marta el la libro.

En la nomo de la iama studenta grupo en Szombathely, sincere kondolencas al la edzino kaj 5 infanoj kaj deziras forton por elteni la grandan perdon.
Ni ĉiuj konservu en nia memoro lian karan personecon, liajn saĝajn vortojn kaj malferman koron por ĉio kaj ĉiu homa. Ripozu en paco, kara Johano.

Katalin Kováts, por la Panteono

La entombiga celebro okazos en la preĝejo de Szekszárd-Újváros la 25an de majo ekde la 10-a horo.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 4; | Aldoni propran komenton

4.
peterm je 2012-05-25 19:30:38

Estas malfacile trovi vortojn. Ni studis kune en la E-fako en Szombathely. Johano ĉiam ĉiujn taskojn faris perfekte, temu pri gramatiko, literaturo, movadhistorio ktp. Eble ni, aliaj membroj de la grupo, ne trovis tempon kaj energion, sed li ĉiam, li povis fari ĉion nur perfekte, kaj certe restis tia dum tuta vivo. Li estis la plej bona homo, kiun mi konis, kaj mi estas feliĉa, ke mi povis vidi lian ekzemplon, kaj nun mi ne trovas konsolon.
Kara Johano, restu en paco, ni ne forgesos vin.
Petro Murányi

3.
kuniklo je 2012-05-24 17:12:10

Unue mi volas honori la forpasinton pro siaj meritoj por nia afero.
Estis rimarkinda homo kun valida idealo.
Domaĝe ke li tiom juna nin forlasis.
Ne multaj ni estas, ni esperantistoj, ni atentu nian sanon, tiel ke kiom ni mankas en nombro de adeptoj, tiom ni kompensu per nombro
de vivojaroj.
Vi, restos en mia memoro, eĉ kvankam mi ne persone vin konas.
Kurt Fischer

2.
tiderat je 2012-05-24 17:10:11

Grandega perdo, grandega doloro kaj por la familio kaj por esperantistoj. Li restos en nia memoro, en nia koro. Ni povis lerni de li paciencon, trankvilon, bonkorecon. Dum kelkaj REF-oj ni havis eblon pasigi kune pli da tempo, foje babili, ludi kun la infanoj, kanti kune ktp. Ankaŭ liaj poemoj, verkoj restos por ni kiel donacetoj. Ni funebras kaj kondolencas: familio Slezák el Mosonmagyaróvár

1.
jozefonemeth je 2012-05-24 10:23:28

En la nomo de hungaraj E-instruistoj kaj la iamaj lernantoj de la E-fako en Szombathely mi profunde kondolencas al la familio de Johano Kirsch.
Kara Johano, ripozu en paco!
Via amiko: Jozefo

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.