Regularo

 

Ĝenerala regularo de retaj kursoj de E-duKati ĉe edukado.net

1. Aliĝo: por aliĝi al reta kurso necesas sendi petmesaĝon al la redaktoro. Post tio la kursgvidanto kontaktos la kandidaton kaj sendas informojn pri la kurso, fakturon pri la kostoj. 
La studperiodo de la koncerna kurso komenciĝas plej frue nur post la pagkonfirmo, post kiu la studanto rete estos informita pri la interkonsentita startotago. Tiu studeblo estas personligita, ligita al konto kaj membreco ĉe la retejo www.edukadonet kaj ne povas esti transdonita al alia persono.

2. Respondecoj de E-duKati: E-duKati, kiel liveranto de la reta studeblo, respondecas pri ĝia bona liverado ekde la komenco de la skribe interkonsentita studperiodo. Se pro iu ajn kialo – teknika, homa aŭ alia – la servo ne estas atingebla dum iu difinita periodo, E-duKati devas plej rapide averti la studantojn kaj plilongigi ilian studperiodon tiom longe, kiom daŭris la neatingeblo, kies finon E-duKati same devas anonci. 
E-duKati respondecas pri rapida reago al inform- aŭ helppetoj de studantoj.
E-duKati devigas sin trakti ĉiujn personajn datumojn kaj rezultojn de la kandidato konfidencaj kaj neniel transdoni ilin al tria persono.

3. Respondecoj de la studanto: la studanto respondecas pri la propra aliro al kaj funkciado de la necesaj teknikaĵoj kiel priskribitaj en Kondiĉoj. Ne atingeblo aŭ ne funkciado de la teknikaĵoj ne rezultas en plilongigo de la studebla periodo, krom se estas skriba interkonsento pri tio inter la studanto kaj E-duKati. Same, decido ne daŭrigi la studadon, aŭ persona evento, kiu malebligas la studanton tion fari, ne donas rajton pri kotizrepago, nek plilongigo de la periodo de studeblo. Kompreneble, ĉiam eblas skribi al la studdirektoro, Katalin Kováts, por klarigi la cirkonstancojn. Ŝi estas tiam libera fari aŭ ne proponon.

4. Pago de la kotizo: la studanto respondecas pri la bona alveno de la pagenda kotizo laŭ unu el la ebloj indikitaj en Pago, kaj mem pagas la eventualajn monajn tranferkostojn.

5. Kopirajtoj: ĉiuj materialoj elŝutitaj de la koncerna kurso-retejo estas kopirajtigitaj posedaĵoj de E-duKati kaj ties aŭtoroj. Estas leĝe malpermesate kopii kaj/aŭ dissendi ilin, aŭ uzi ilin por iu ajn alia celo ol la individua studado. Se klare evidentiĝas, ke studanto tion faras aŭ faris, E-duKati havas la rajton tuj haltigi ties studeblon sen repago de la kotizo, ĝis eventuale montriĝas ke la misuzo ne okazis kaj laŭ propra decido fari pliajn paŝojn por protekti la kopirajtojn.

6. Atestilo: Post sukcesa fino de la kurso kaj ekzameniĝo (vidu la parton Procezo) la studinto ricevas dokumenton kiu atestas la rezultojn de la ekzameno kaj indikas la detalojn de la faritaj studoj inklude ties enhavon kaj la akiritajn poentojn.

7. Reklamacioj: eventualaj reklamacioj estu direktitaj al Katalin Kovàts (klerigejo@edukado.net ), kiu provos plej bone kontentigi la studantojn kaj solvi la problemojn. La valida jursistemo estas ĉiuokaze la nederlanda.

Hago, Nederlando, la 25a de novembro 2011. 

Katalin Kováts, direktoro

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.