Celoj

RITE celas doni eblon spertiĝi pri metodiko, teoria kaj praktika kaj akirigi instruspertojn al tiuj kolegoj, kiuj ne povas frekventi ĉeestan kurson kaj trejnadon aŭ pere de la reto volas refreŝigi siajn konojn kaj sub gvidado riĉigi sian ilaron kaj teknikojn por interese kaj moderne gvidi Esperanto-kursojn.

Kadre de la studoj RITE disponigas ne nur metodikajn konojn kaj spertojn, sed la kursanoj studos kaj ekzameniĝos ankaŭ pri aliaj, komplementaj studobjektoj, ligitaj al pedagogio, al la internacia lingvo kaj al ties kulturo. Al la temaro apartenos konoj kaj praktikaj agoj rilate al aktivado en la movado kaj partopreno en la Esperanto-socio.
Necesas substreki, ke RITE ne donos oficialan institucian diplomon.
La finstudintoj de RITE, post sukcesaj ekzameniĝoj kaj prezento de du provlecionoj (filmitaj aŭ antaŭ ĉeesta komisiono prezentitaj), ricevos atestilon, subskribitan de RITE-gvidanto kaj reprezentanto de alia partnera organizaĵo aŭ instituto.

RITE neniel celas anstataŭi la ĉeestajn kursojn (ekz. tiun de Poznan, kiuj ĝuste pro la fizika kunesto kaj konstanta uzo de lingvo en amika kaj kolega etoso ebligas ne nur sciojn, sed ankaŭ kreon de kontaktoj kaj personaj rilatoj) sed pro bezono de multaj esperantistoj ebligos fakan formadon en plifaciligita formo kaj propra ritmo por tiuj, kiuj troviĝas geografie for de ĉeestaj kursoj kaj en finance malavantaĝaj situacioj. La formado en RITE kaj la ĉeestaj trejnadoj komplementigas unu la alian. Ilin kombini estas ĉiam profitige kaj utile tiugrade, ke la finekzamenoj de RITE por tiuj, kiuj povas fari vojaĝojn, estos okazigataj kunlige kun aliaj ĉeestaj trejnadoj kaj ĉefe porinstruistaj Esperanto-aranĝoj.

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.