Kotizo

Kurstarifoj


Por la kursokotizoj ni difinis la prezojn laŭ la kutima laŭlanda diferencigo.  

Kategorio Unufoja pago Duparta pago    >>>> Motivita pago         >>>>      >>>>    >>>>    >>>>
 

 

1a parto

2a parto

Pagenda

Rericevota sumo

Fina prezo

1a parto

2a parto

Baza

460

255

220

500

80

420

260

255

A-landoj

300

155

155

330

50

280

170

170

B-landoj

180

100

90

210

40

170

115

100

Subvenciitoj*  

40*

-

-

-

-

-

-

-

 La prezoj estas en eŭroj.

La kurskotizo inkludas la aliron al la 100-era lecionaro de RITE dum du jaroj, elŝuteblon de la kursmaterialo, testadon kaj retan konsultiĝon, sed ne inkludas la kotizon de la fina ekzameno kaj de la atestilo, kies kotizoj – depende de la ekzamenformo – estos inter 30-50 eŭroj.

* Nepra, minimuma propra kontribuo, de ajna subvenciito, kiu kompletigendas de subtenontoj ĝis la propralanda sumo de la kandidato. 

  Atentu, ke ĉe duparta pago la fina sumo estas ĉiam pli alta ol ĉe la unufoja pago.

Pagotipoj

Unufoja pago: la kotizo pagendas antaŭ la komenco de la studoj, en unu fojo.
Duparta pago: ebligas pagi la kotizon en du partoj; la unuan antaŭ la komenco de la studoj, la duan ĉe la transiro de la meza leciono de ajna studobjekto. (Ekzemple la studobjekto Movadhistorio konsistas el 9 lecionoj, la 5an oni povas komenci nur se oni pagis la duan parton de la studkotizo.)
Motivita pago: per tiu sistemo ni volas stimuli la partoprenanton kaj psike kaj finance al la diligenta laboro kaj finfaro de la studoj. Vi investas iom pli altan sumon ol la vera kotizo, sed se vi finis la studojn kune kun la atestilo vi rericevos la premimonon kaj tiel la studkostoj fariĝas malpli altaj. Ankaŭ ĉi tie eblas pagi en du partoj, kaj la sistemo similas al la supre klarigitaj.
Subvenciitoj: Ni provas lanĉi subvencisistemon, kolektas subtenantojn. Tiuj, kiuj nur tiel povas studi en RITE, devas korespondi al la starigitaj kondiĉoj kaj kandidatiĝi por stipendio. Pri la aljuĝo kaj grandeco de la subvencio decidos komisiono, konsistanta el la teamo de RITE kaj reprezentantoj de la sponsoroj. Por ili validas la prezoj de la koncerna lando, kie ili vivas, laboras. Ĉiu subvenciito devas mem investi sumon, kies minimumo estas 40 eŭroj.

Laŭlandaj kategorioj
La ekzamenkostoj pagendas laŭ la lando, kie la kandidato loĝas kaj laboras de almenaŭ unu jaro.

Baza prezlisto valida por la loĝantoj de la landoj:
Aŭstralio, Aŭstrio, Belgio, Britio, Danio, Finnlando, Francio, Germanio, Greklando, Hispanio, Irlando, Islando, Italio, Japanio, Kanado, Luksemburgio, Nederlando, Norvegio, Nov-Zelando, Svedio, Svislando kaj Usono

A-tarifo valida por la loĝantoj de la sekvaj landoj:
Ĉeĥio, Estonio, Hungario, Honkongo, Israelo, Kipro, Korea Respubliko, Latvio, Litovio, Malto, Pollando, Portugalio, Singapuro, Slovakio, Slovenio, Sud-Afriko kaj Tajvano

B-tarifo: valida por la loĝantoj de Brazilo kaj Rusio kaj ĉiuj supre ne listigitaj landoj.

                                                                                                                                                                                      Vidu plue la pagmanierojn.

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.