Prezento

RITE – kio ĝi estas ?
Reta Instruista Trejnado ĉe Edukado.net estas reta studeblo pri instruado kaj metodiko, kreita por instruistoj kaj instruontoj de Esperanto. La kurso havos modularan strukturon kun libera lerno-ritmo.
La studoj estas malfermitaj al ĉiuj esperantistoj, kiuj plenumas la partoprenkondiĉojn kaj pagas la kursokotizon.
La kursaron funkciigas kaj pri ĝi respondecas E-duKati, oficiale registrita, nederlanda edukcela entrepreno, direktita de Katalin Kováts.

La partneroj de E-duKati en tiu formado estas
· Fondaĵo edukado.net
· Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI)
· Akademio Literatura de Esperanto (ALE)
· Esperantologia fako de Universitato Adam Miczkiewicz (UAM)
· Esperanto Studies Fondation (ESF)

La supre listigitaj partneroj morale subtenas la projekton, pere de siaj membroj partoprenas la formadon aŭ donacis stipendion por ontaj, nepagipovaj partoprenontoj, sed ili jure kaj finance ne respondecas pri la kurso kaj rilataj aferoj.
La virtuala platformo de RITE funkcios kadre de la retejo www.edukado.net, sur kies riĉa materialo kaj moderna tekniko baziĝas la disvolviĝo de la formado. E-duKati mem konstruigis kaj pagis la RITE-programon, financas la kunlaborantojn kaj pagas al la Fondaĵo edukado.net pro la uzo de la reteja spaco.

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.