Forumo

TemojEŭropa Tago de LingvojHungara lingvo

tukero
afiŝita je 2013-10-12 21:42:09

Sylvain skribis:

afiŝita je 2010-10-24 09:31:21
drusza [drusa] - nomfrato
Tra la malfacilaĵoj de la vivo, (ge)fratoj kutime helpas unu la alian. Tial, en multaj kulturoj, nomi nefamilianon 'frato' estas signo de granda fido kaj amikeco. Ekzistas ankaŭ la sangofratoj, kiuj tranĉas sian pojnon kaj miksas sian sangon por ĵuri unu la alian eternan subtenon, kaj la batalfratoj, kiuj fratiĝis pro kuna transvivo de teruraĵoj. Sed la hungaroj uzas la vorton 'drusza' por indiki alian fratecon, la nomfratecon. En tiu tradicio kie la nomtago estas pli publike celebrata ol la naskiĝtago (familia festo), renkonti iun, kiu nomiĝas same estas bona signo, kaj kreas ligon. Estas tute alia reago ol mi konas en mia kulturo, kie oni ĝeniĝas senti sin neunika...
Tial mi ŝatas la vorton!
En la usona angla nigruloj ofte uzas la terminon „brother“ por pri- aŭ alparoli aliajn afrikdevenajn usonanojn. Ekde la movado por civitanaj rajtoj ili uzis ĝin por aludi aŭ paroli al blankhaŭtaj simpatiantoj. La vola-nevola, justa-nejusta militservo kunĵetis soldatojn de ambaŭ „rasoj“ tiel intime ke eĉ verkiĝis kanto pri tiu kamaradeco. Nigra soldato pene portanta blankan kamaradon vunditan aŭ mortigitan konstatas: „He ain’t heavy, he’s my brother“ (Li ne estas peza, li estas mia frato).

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.