Forumo

TemojMovadoEsperanto kiel eduka movado

blazio
afiŝita je 2010-10-29 16:00:13

Kiel oni prjuĝu lernantojn de Esperanto? Ofte kursgvidantoj ĝojas, se entute kursano aktive lernadas.
Varme kursestroj laŭdas ĉiun etan fortostreĉon. Poste, aliforume, ĉe ne-movadaj ekzamenoj la tono kaj la
poentado estas pli malvarma. Ĉu entute, pri prjuĝo de plenumoj oni havas ĝeneralajn principojn? Ĉu ĉe edukado-net estis similtema diskuto?

Katalin
afiŝita je 2010-10-29 19:36:03

blazio skribis:
Kiel oni prjuĝu lernantojn de Esperanto? ... Ĉu ĉe edukado-net estis similtema diskuto?
Ne, Blazio, ĝis nun ne okazis diskuto pri tio.
Bedauxrinde la plimulto de la kursoj estas movadaj, kaj ili preskau neniam finixgas per taksado. En Hungario la kursanoj pagas altajn sumojn por lerni Esperanton. Ilia taksado okazas ne dum kursoj, sed antaŭ la ekzamenaj komisionoj, sendependaj de la lernolokoj. Kaj la kandidatoj eĉ por tio pagas.
Kiel vi bone scias, tie fiaskas pli ol la duono de la kandidatoj. Tion mi nomus industria instruado de la lingvo.
La revo, nia komuna revo, estas libervola instruado al vere interesuloj, kaj kursoj kiuj finiĝas per dudirektaj "taksadoj": per DANKO al la instruisto kaj GRATULOJ al la direkto de la kursanoj.

Ramsgatano
afiŝita je 2010-10-29 23:06:57

Mi ne kaptis precizan nocion de tio kio estu en ĉi tiu fadeno, sed eble ĉi tie mi povus diri mian opinion (ju pli mi pensis pri tio des pli mi konvinkiĝis) ke la sola efika vojo al la fina venko por Esperanto estas prezenti Esperanton ne kiel iun interlingvon sed kiel praktikan studobjekton por ĉiuj lernejanoj (ne nur la plej inteligentaj) cele al la instruo de fremdlingva lernado.

Je unu flanko, por multaj, tio ŝajnas absurda ke Esperanto povus uzurpi la rolon de la Angla sur la interlingva kampo, kaj aliflanke, en multaj kazoj, se oni instruas nacian lingvon, la lernantoj neniam progresas multe preter la nivelo de la ĝangalo de gramatikaj komplikaĵoj - kaj tute ne atingas la edukan valoron de ekkompreno ke estas diversaj manieroj en kiuj la homoj povas enklasigi la mondon kaj enkorpigi siajn pensojn.

Por paroli konkrete, apenaŭ donas edukan perspektivon sur la mondon la lernado de la absurdaĵoj de konjugacioj, genro kaj pluraloj de la Franca. Por angla lernejano tiuj estas perceptataj kiel stulta malŝparo de tempo - kaj efektive tiel estas se tio ne kondukas al apreco de Franca kulturo kaj Franca literaturo, kaj al la legado kaj parolado kun plezuro en la Franca (kio plej parte estas la kazo post nur 5 jaroj de lerneja studo).

Nur kiam oni mastras la bazan gramatikon de fremda lingvo oni povas komenci senti kiel estas esprimi sin ne uzante la ŝablonojn de la gepatra lingvo, kaj la bedaŭrinda fakto estas ke la antaŭlaboro (se temas pri nacia lingvo) necesa por paŝi al tiu etapo estas tro granda peno por la plejmulto.

Ramsgatano
afiŝita je 2010-10-30 11:29:18

Se vi ne estas persvadita ke ni devas ŝangi komplete nian propagandon aŭ nian politikon for de la konstanta gurdaĵo de Esperanto kiel solvo de la lingva problemo, tiam vi metos al vi la jenan demandon.

Kio estas la plej ofta kaj plej ne-rebatebla argumento kontraŭ Esperanto? Sendube vi konsentus ke tiu estas la malkomforto aserto ke ne valoras lerni lingvon kiun neniuj parolas.

Anstataŭ roli kie Davidoj kontraŭ la Goliato de la Angla (ne kun la sama sukcesa rezulto), ni Esperantistoj devus esti pli Makiavelaj.

En la Anglaj lernejoj antaŭ iom da jaroj oni forte subtenis la instruadon de la Latina lingvo (tiam tute morta kaj ne parolata de kiu ajn) pro ĝia eduka valoro - pro tio ke gi instruas gramatikon al la povraj Angloj kiuj uzas vortojn en sia gepatra sen apartaj konsistaj indikoj ĉu temas pri verbo aŭ substantivo aŭ adjektivo, kaj ankaŭ pro tio ke ĝi klarigis la sencon kaj faras pli memoreblaj pli rafinitajn (kaj abundajn) vortojn de la Angla kiuj devenas el la latinidaj lingvoj.

La samaj argumentoj kiujn oni utiligis por la pravigo de la instruado de la Latina estas eĉ pli facile aplikeblaj al la instruado de Esperanto, kiu lingvo submetigas la lernejanon al eĉ pli strikta mensa disciplino.

Sed la enkonduko de Esperanto en la lernejojn pro ties eduka valoro estus nia Troja Ĉevalo survoje al fina venko de nia kara lingvo kiel praktika komunikilo en vizaĝ-al-vizaĝ-aj renkontoj kun alilanduloj. Ĉar post unu generacio, oni subite konstatus la praktikan valoron de Esperanto sur la interlingva kampo ĉar tiel multaj ĝin lernis al parolkapabla nivelo en la lernejo.

valer
afiŝita je 2010-10-31 14:43:57

Certe esperanto estas bona edukilo ĉar ĝi havas edukan kaj propedeŭtikan valoron. Tamen mi dubas pri la ebleco enigi ĝin en la eduk-sistemo. La instruistoj kaj la gepatroj estas ege konservemaj pri instru-metodo... Almenaŭ en mia lando (franca Belgio).

Mark Fettes prelegis pri la titolo de la fadeno "Esperanto kiel eduka movado". (Vi povas revidi la prelego ĉe http://www.ipernity.com/doc/97850/8079267/)
Laŭ li la ĉefa demando estas : Por kio ni havas esperanton?

Li analizas tri historiajn movadajn respondojn :
- Zamenhofa respondo : por ke ĉiuj homoj povus interkompreniĝi kun kun-homoj. La celo ne estas esperanto sed interkompreno kaj kreado de internacia, pacema kaj egaleca kulturo. Estas la idealismo : dank'al esperanto militoj ne plu okazos, ktp...
Taksoj de la movado : kreskigi la kulturon de esperanto kaj agi por paco kaj interkompreniĝo.
- okcidentaj intelektoj : por efike komuniki. Esperanto estas nur praktika rimedo. La komparo inter esperanto kaj telefono venas el tiu flanko de la movado.
Taksoj de la movado : nur praktikaj celoj (Pasporta Servo, koresponda servo, reto de delegitoj...)
- Ivo Lapenna : Por solvi la mondan lingvan problemon.
Taksoj de la movado : agi sur politika kampo por malkaŝi al la popoloj la lingvan problemon kaj prezenti esperanton kiel la solvon. UEA devus okupiĝi nur pri lingvaj problemoj.
El tio ideo venas la tri ŝtupa lingva modelo (dialekto - nacia lingvo - esperanto).

Pensante ke lingvo kaj edukado ne estas dise, Mark Fettes proponas kvaran respondon : esperanto kiel eduka movado. Sed mi pensas ke en sia prelego Mark Fettes parolas pri eduka movado (nur) por plenkreskulo.

Katalin
afiŝita je 2010-11-01 09:20:18

valer skribis:

Pensante ke lingvo kaj edukado ne estas dise, Mark Fettes proponas kvaran respondon : esperanto kiel eduka movado. Sed mi pensas ke en sia prelego Mark Fettes parolas pri eduka movado (nur) por plenkreskulo.
Kara Valer, mi ne tute konsentas pkun vi pri tio, ke la eduka valoro rilatas nur al plenkreskuloj. Eble ni ne estas en la situacio, ke Eo povu eniri la lernejan sistemon, ĉefe en la rolo de enkonduka lingvo. Sed eksterklase, en familiaj kaj libertempaj cirkonstancoj ĝi povas havi tre grandan edukan valoron, kiun ni ne petervidu.
Mi pensas pri la konsciigo pri la lingvaj strukturoj, funkcioj kaj konsciigo pri la propra lingvo. Same gravas eduko pri geografio, politiko, historio, pri solidareco, amiceo kiujn infanoj spertas uzante Esperanton, eĉ se ili formas parton nur de familio, kie la geptaroj uzas Esperanton. Kaj certe sukcese funkcias roloj de Eo kadre de internaciaj projektoj, kie eĉ se la lingvonivelo ne vere estas granda, la larĝiĝo de konoj kaj spertoj okazas pere de la internacia lingvo.
Ekz. ĝuste Mar Fettes pasigis ĉ-jare kun sia familio plurajn manatojn travojaĝante Eŭropon, gastis ĉe multaj E-familioj, partoprenis aranĝojn. Mi certas ke tiuj spertoj influis multe al la eduko de liaj gefiloj.
Grandegan rolon povus ĝi havi kiel transportanto de kulturaj valoraĵoj, sed por tio ankorau ne estas sufiĉe da tradukitaj modernaj porinfanaj libroj, dublitaj modernaj filmoj ktp.
Do, estas nur kelkaj ekzemploj, kiuj subite venis en mian kapon, kaj kelkaj taskoj, por kiuj ni povos labori!

blazio
afiŝita je 2010-11-01 15:39:49

Mi komprenas kaj subtenas la aspiron de Katalin, ke instruado de Esperanto ne estu kvazaŭ industria, kaj la konstaton, ke (nun? ĉiam?) la taksado povas kaj eble ankaŭ devas esti reciprokaj gratulo (fare de kursestro) kaj danko (fare de kursanoj al la instuanto).

Tamen taksadon oni vaste aplikas. Se ne dum kursohoroj, la diversaj konkursoj de la Esperanto-movado tamen
intencas stimuli kreante ian hierarĥieton (iu ekhavas unuan premion, iu nur trian aŭ nur laŭdan mencion). Kaj tiam oni jam mezuras kaj taksas: ĉu verko sen gramatika eraro estas pli bona, ol verko kun interesa intrigo, tamen kun kelkaj eraroj, aŭ inverse?

Ĉu tio estas ĝusta, jes, tio povas esti aparta demando, sed iagrade tiajn aferojn oni ĉiam havis, havas, en kulturo, sporto, Esperanto-movado, dekomence ĝis nun. Mi mem ja tendencas al ŝato de aferoj pro "memvaloro", sed mi ne povas esti tute konvinkita, racie, ke mia spontanea prefero estas ĝusta.

- Tre ofte oni sentas streĉojn inter esperantistoj, ĉar ili ne konsentas pri taksado. Pensu pri la eble tradicia diskuto, ĉu estrarano de klubo/asocio, organizo devas regi Espetranton (kiom), aŭ devas (eble nur) kapabli kalkuli (kiom). Kaj ankaŭ movadaj ekzamenoj taksas, ne nur ŝtataj - eĉ se ne sammaniere. Mi demandas ne por sugesti respondon, mi mem hezitas. Sed ofte oni sentas (dum instruado, komuna laboro alia aŭ nur post la laboro komuna aŭ instruado) ke instruatoj mem "deziras", deziris esti pli distingataj. Tre povas esti, ke tion iu instruanto ne rimarkas, ĉar ŝli taksas en tiom spontanea maniero (per amindaj gestoj ktp.), ke tion ŝli mem ne rimarkas, ne konsciigas al si. Do por mi la demando iagrade restas demando, preter danko kaj gratulo.

mfettes
afiŝita je 2010-11-01 19:27:34

Mi konsentas kun Blazio, ke taksado estas grava parto de la lernado. En kanadaj lernejoj nuntempe oni multe parolas pri "taksado por lernado" kaj "taksado kiel lernado" - do pri taksado kiel procezo, kiu ne okazu nur post la lernado, simple por konstati la rezultojn, sed kiel parto de la lernado mem, utile por intruistoj same kiel lernantoj.

La laboro de Katalin (kaj kelkaj aliaj) por adapti la europan referenckadron al Esperanto estas bona pasho al integrado de taksado en nian kulturon de instruado kaj lernado, sed multo devas ankorau shanghighi.

Mi cetere ne intencis argumenti nur por plenkreskula edukado kiel kerna dimensio de la Esperanto-movado; infanoj ja povas same profiti de la eduka potencialo de la lingvo kaj ghia komunumo. Sed mi ja pensis chefe pri neformala edukado, do edukado ekster la devigaj programoj de publikaj lernejoj. Char fakte, kiam io estas deviga, ghi perdas grandan parton de sia liberiga povo. Au ech de sia eduka povo, kiel Katalin konstatis, komentante pri la "industria" instruado en Hungario.

blazio
afiŝita je 2010-11-01 21:08:56

Dankon, Mark, dankon al ĉiu el la komentintoj. Ĝis nun ni pridiskutas, 1) je kio, per kio eduki kaj 2) ĉu taksado estas grava. Mi krome kaj baze demandas, kiel ĉiu el vi ŝatas aŭ povas dumkurse taksadi. Nun mi mem havas nur la ideon, ke eble povas funkcii kiel taksado ankaŭ regula prezentado de ĝustaj solvoj kaj eraroj de la kursanoj. Mi povasja ne dirante, ke "iu havas dudek poentojn", diri, kiu havis kiom da eraroj kaj ĝuste kiujn. - Ĉe Ipernity - vaha.n.s. wacha nun mi montras tre simplan taskon, kie (malgraŭ la simpleco de la tasko: skribi nekonatan, sed simplan tekston, kun parte konataj elementoj, laŭ diktado. La kursanoj faris forte diferencajn (multajn) erarojn. Tuja konsciigo kaj "enkursa publikeco" de tiuj eraroj eble kondukos al tuja aŭ rapida venko de la malfacilaĵoj, sukcesa alproprigo de la ĝusta skribmaniero.- Estas interese, ke kursanoj faras erarojn pri aferoj, kiujn ili mem taksas aferoj ege facilaj, apenaŭ pri-ekzercendaj speciale... (krom ke oni ne tute glate alproprigas supersignon, oni faras erarojn eĉ ĉe vortoj, kie la Esperantan skribmanieron subtenas eĉ supozebla pozotiva transfero. Hungara k ne estas skribata kiel c, sed "kleraj" kursanoj imitas ne la hungaran, sed eble francan modelon...(mi racontos).

Ramsgatano
afiŝita je 2010-11-02 13:01:19

Kiel ajn oni rigardas la aferon, la Esperanto-movado estas politika movado. Ni volas ŝanĝi la mondon. Kaj la komuna ideo kiu unuigas ĉiujn Movadanojn (kiel ajn ili imagas la estontecon) estas ke ni volas pli da parolantoj de Esperanto.
La tradiciaj propagandaj argumentoj evidente ne montris sin efikaj. La sola ŝanco estas 'vendi' Esperanton surbaze de ĝia eduka valoro.
Tre interese, sur tiu kampo, estas la lastatempa agado de la Aŭstralianoj - pri kio vi povas legi plu ĉe Mondeto.com. Ili kreis ensemblon de materialoj kiuj permesas al ĉiu instruisto en primara lernejo instrui Esperanto, sen ke tiu instruisto sciu ion ajn pri Esperanto antaŭe.

Vi povas legi tre persvadan argumentadon pri la edukaj kialoj por lerni Esperanton ĉe la sekva ligo.

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.