Forumo

TemojTipaj lingvaj erarojFranca lingvo

Katalin
afiŝita je 2010-11-04 12:04:27

En tiu ĉi fadeno mi konsilas kolekti la tipajn erarojn de francoj, por ke niaj kolegoj povu konscie atenti pri ili kaj doni pli da ebloj dum siaj kursoj je la ĝusta instruo kaj ekzercado pri la koncernaj gramatikaĵoĵ kaj leksikaĵoj. Estus bone amikiĝi kun la "falsaj amikoj".
Jen ekzemplo.
promeni - promenigi (ofte oni malĝuste uzas la vorton kaj uzas promeni kiam necesus la faktitiva formo, promenigi.
Mia franca amiko promenis sian hundon. ERARO!!! :-(
Bona frazo: Li promenIGis sian hundon.

Katalin
afiŝita je 2010-11-04 19:29:11

Francoj ofte havas malfacilaĵon elparoli en la Esperanto-vortoj la vortkomencan "ho" (evidente, ĉar tion ili ne prononcas en la propra lingvo). Do, ili aŭ tute ignoras tiun sonon kaj anstataŭ Hotelo diras nur otelo, aŭ franca Horo fariĝas oro.
Ĉar mi ofte gvidas kurson por francoj, mi kreis fonetikan ekzercon HA-HA-HA. Bone legu la instrukcion!

mat956
afiŝita je 2010-11-05 18:35:56

"Mi dankas vin por..."

Kompreneble la ĝustas esprimo estus "Mi dankas vin pro...". Malfeliĉe, ĝi estas sufiĉe ofta eraro, kiun francoj dissendas eksterlanden. Fi al ni!

mat956
afiŝita je 2010-11-05 18:46:00

Katalin skribis:
Francoj ofte havas malfacilaĵon elparoli en la Esperanto-vortoj la vortkomencan "ho"
Ja tiu sono estas fremda por francoj, sed ankaŭ "ro" estas. Kvankam la litero ekzistas, ĝi estas prononcita kvazaŭ kiel "ĥo" (sed iomete pli milde). Cetere ankaŭ "ĥo" estas malfacilaĵo por francparolantoj. Strange, ĉu ne? Tamen francoj regas tiun sonon, kiam ili plendas. Ekzemple: "ooooooĥĥĥĥĥ, ĉu ankoraŭ striko?" ;)

Mike59
afiŝita je 2010-11-10 22:48:46

Francoj havas duoblan negacion (ne...pas/ ne... jamais/ ne ... rien/ ne... personne, ktp). Ni emas traduki ekzemple : ne... neniam/ ne... nenio, ktp. , kaj devas multe atenti pri tiaj eraroj. Tamen, multe da francoj NE uzas la duoblan negacion en la ordinara ĉiutaga (kaj nepolurita) franca parola lingvo! (tial la francaj instruistoj devas pli kaj pli korektigi tiun ĉi eraron!)

Ankaŭ granda malfacileco por ni estas la akuzativo - ne nur por la francoj, sed ankaŭ por personoj de aliaj landoj, kie ne ekzistas deklinacioj. Mi mem devas tre atente relegi kaj kontroli, ĉu -N estas bezonata aŭ ne!!!

blazio
afiŝita je 2010-12-29 20:35:38

Oni permesas danki iun pro io kaj danki iun por io... Ni estas iom liberaj... Kaj la listo de la ebloj ne estas finita.
mat956 skribis:
"Mi dankas vin por..."

Kompreneble la ĝustas esprimo estus "Mi dankas vin pro...". Malfeliĉe, ĝi estas sufiĉe ofta eraro, kiun francoj dissendas eksterlanden. Fi al ni!

(Eksmembro) Diantino
afiŝita je 2010-12-31 11:01:45

En la franca ni diras: je pense à vous
kaj emas traduki :
mi pensas al vi : eraro!
anstataŭ :
mi pensas pri vi.

laszlo
afiŝita je 2010-12-31 11:21:48

La hungara versio estas eĉ pli humura:

”Rád gondolok.” (mi pensas pri vi) = [laǔvorte :-) ] = ”Mi pensas sur vin.”
”Rájöttem.” (mi divenis tion) = [laǔvorte :-) ] = ”Mi alvenis sur ĝin.” - ĉi tiun lastan ”perlon” mi trovis en mesaĝo de iu hungara E. instruanto... :-)

Un
afiŝita je 2011-04-20 19:52:00

mat956 skribis:
"Mi dankas vin por..."

Kompreneble la ĝustas esprimo estus "Mi dankas vin pro...". Malfeliĉe, ĝi estas sufiĉe ofta eraro, kiun francoj dissendas eksterlanden. Fi al ni!
Mi sentas nuancon inter la "pro" kaj la "por" versioj.
1. Mi dankas vin pro via respondo = Mi dankas vin pro la respondo kiun mi ricevis de vi.
2. Mi dankas vin por via respondo = Mi dankas vin por la respondo kiun mi ŝatus ke vi sendos al mi = Mi antaŭdankas vin.
Kompreneble, la unua versio estas la pli ofta.
Eble mi eraras, do kion vi opinias pri tiu vidpunkto?

Katalin
afiŝita je 2011-04-20 20:01:15

Jes, ankaŭ mi rimarkas, eĉ uzas mem ambaŭ formojn kaj pli-malpli same distingas inter la jamaj aferoj kaj la estontaj.
Mi dankas vin pro.... (kiam io jam okazis) kaj mi dankas vin por... (kiam io venos).

Atentu UN: Mi dankas vin por la respondo kiun mi ŝatus ke vi sendos al mi
Devus esti: kiun mi ŝatus se vi sendus al mi... au kiun mi deziras ke vi sendu al mi...

 Aldoni novan mesaĝon

1 2 3 4 5

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.