Forumo

TemojTipaj lingvaj erarojHungara lingvo

Katalin
afiŝita je 2010-11-04 12:17:29

En tiu ĉi fadeno mi konsilas kolekti la tipajn erarojn de hungaroj, por ke niaj kolegoj povu konscie atenti pri ili kaj doni pli da ebloj dum siaj kursoj je la ĝusta instruo kaj ekzercado pri la koncernaj gramatikaĵoĵ kaj leksikaĵoj. Estus bone amikiĝi kun la "falsaj amikoj".
Jen ekzemplo:
ĝis - ĝis ne Pro la influo de la hungara oni uzas ĝis ne, kiam devus esti nur ĝis.
Patrino: Vi ne povas ludi ĝis vi ne faris viajn hejmtaskojn. :-( (amíg meg nem csinálod)
Kaj se vi daŭrigas malobei, vi devas sidi ĉe via tablo ĝis via patro ne venas/venis hejmen. (amíg haza nem jön)

Ne, ne!!! Vi ne povas ludi ĝis vi faris, kaj post kiam vi faris, vi povos ludi.
Vi devas sidi ĝis (la momento kiam) la patro alvenas. Post eble li "savos" vin" :-)

laszlo
afiŝita je 2010-11-15 19:32:00

Krucigo

”Ĉu vi aǔdis? Oni krucis cikonion kun la pego?”

Pluse, en la supra vico oni krucigis ankaǔ Esperanton kun la hungara lingvo. :-)
(Sed ne Иван Владимирович Мичурин kulpas :-) )

En la hungara lingvo, pere de siaj formoj, verboj povas porti informojn krom ago/stato kaj verbotempo ankaǔ pri subjekto kaj eĉ pri objekto!
hallok = mi aǔdas (mi povas, mi estas kapabla aǔdi)
hallasz = vi aǔdas (vi povas, vi estas kapabla aǔdi)
hallom = mi aǔdas (tion)
hallod = vi aǔdas (tion)

Sed en lingvoj kiel Esperanto, angla, ktp. verboj portas neniajn pluajn informojn krom ago/stato kaj verbotempo. Por, ke la frazo ne iĝu erara, necesas aldoni objekton: ”Ĉu vi aǔdis la famon?
Por kompreni tiajn miĉurinajn frazojn, oni devas koni la patrinlingvon de la aǔtoro.

laszlo
afiŝita je 2010-11-18 18:18:56

Jen citaĵo el instruverkaĵo por komencantoj, verkita fare de iu hungara Esperantisto:

”Ĉiam li volis fari kaj havi pli multe, kaj pli multe.”

Nu, ne pensu pri konkurado malgraǔ tio, ke post ”ĉiam” ne estas komo! :-)
Temas pri ekzemplo de erara lingvaĵo, kiu formiĝis pro akuta manko de reguloj en Esperanto por tiaj vortoj, kiuj donas sencon al frazo funkcie de vortordo:

Bv. kompari la du malsuprajn frazojn, kiuj konsistas el tute samaj vortoj, sed kompilitaj laǔ diferencaj vortordoj:

”Ĉiam li volis fari kaj havi pli multe, kaj pli multe.”
”Li ĉiam volis fari kaj havi pli multe, kaj pli multe.”
”Li volis fari kaj havi ĉiam pli multe, kaj pli multe.”

La du lastaj frazoj similas laǔ kompreno, sed la unua donas okulfrape apartan komprenon.
Kie troviĝas en Fundamento unusenca regulo (aǔ klarigo) pri la uzo de vortoj, kiel ekz. ”ĉiam”?

jen alia misinstrua frazo:
”Tuj li volis ion pli novan, ion pli grandan.” - do, ekz. ne tuj ŝi, sed tuj li! (post ”tuj” ne estas komo)

korekte:
”Li tuj volis ion pli novan, ion pli grandan.”

Se instruistoj ne atentas pri siaj lingvaĵoj, ne miru pri eternaj komencantoj!

laszlo
afiŝita je 2010-11-29 07:50:02

Jen tute freŝa ”fiŝkaptaĵo” el la ”lago de hungesperantistoj”! :-)
tradukaĵo de iu hungara ŝerco:
”Du ebriuloj foriĝas de la diboĉejo tiel 150--200 metrojn.”
Nu, en la hungara lingvo, simile, kiel en ceteraj etnolingvoj, vortoj povas havi krom la baza senco ankaǔ iajn aliajn, eĉ tute nekutimajn.
Ekz. la koresponda hungara vorto por ”tiel” estas ”úgy”, sed ĝi ofte estas uzata ankaǔ loke de la vortoj ”ĉirkaǔ”, ”proksimume”.
Do kompreneble, la vorton ”úgy” ne eblas traduki laǔvorte al Esperanto per la vorto ”tiel”, ĉar ĝiaj korespondaj vortoj (laǔ tiu senco) estas ”ĉirkaǔ” kaj ”proksimume”.

Katalin
afiŝita je 2010-11-29 15:37:31

Dankon pro la bonaj ekzemploj, László!

laszlo
afiŝita je 2010-11-30 16:52:06

”En medicina fakultato okazas ekzameno.
- Kion vi preskribos, por ke la paciento ŝvitu?
. . . . . . . . . . . . . . . . . . .
- Amidopirinon.
- Kaj se tio senrezulta?
- Tiam mi sendos lin al via ekzameno, sinjoro profesoro.”

Jen alia ”perlo”, frazo el ŝerco prenita ĝuste desur la portalo www.lernu.net (portalo destinita por instrui, sed ne por misinstrui Esperanton...) :-)
En tradukaĵo eblas klare distingi hungarecan, laǔvortan tradukmanieron:
”Kaj se tio senrezulta?”

En hungaraj frazoj la verbo ”esti” (kiam ĝi ne indikas ekziston) ofte mankas, ĉar ĝi estas alkomprenita:
”És ha az eredménytelen?” = ”Kaj se tio estas senrezulta?”
”Az eszperantó tervezett nyelv.” = ”Esperanto estas planita lingvo.”

Simile, ne eblas traduki la suban hungaran frazon al Esperanto forlasante la verbon esti:
”A város nagy és szép.” al: ”La urbo granda kaj bela.”, sed al: ”La urbo estas granda kaj bela.”
En Esperanto ne eblas forlasi verbon, krom kelkaj ”unuvortaj frazoj”, kaj esprimoj.
Fundamento ne certigas regulon pri la forlaso kaj alkompreno de la verbo esti.

laszlo
afiŝita je 2010-12-01 19:42:32

La suban tradukaĵon pri ŝerco mi trovis sur la ĉefpaĝo de www.lernu.net (ne en forumoj, kaj sen aǔtora signo, do aperigita fare de redakcio):

”En aviadilo oni anoncas per interna komunikilo:
- Ĉu estas kuracisto inter la pasaĝeroj?
Unu viro ekstaras kaj iras en pilotejon.
Post iom da tempo nova anonco:
- Ĉu estas inter la pasaĝeroj piloto?”

Ĝia tradukinto povas esti ekz. hungaro, kiu tradukis laǔvorte hungaran frazon, ĉar en la hungara lingvo la numervorto ”unu” (”egy”) funkcias ankaǔ kiel nedifina artikolo. :-)
Sed en Esperanto ne ekzistas nedifina artikolo - Fundamenta Gramatiko: ĝuste la unua alineo pri reguloj!
Se oni nepre deziras emfazi nedifinitecon, eblas uzi tiacele la nedifinan pronomon ”iu”:

/Iu viro ekstaras kaj iras en pilotejon./

Malpli grava rimarko: instrucele tamen ne estas konsilinde uzi la verbon ”esti” anstataǔ ”ĉeesti”, ”troviĝi” aǔ ”ekzisti”. Lernu.net ja celas esti lingvo-instrua portalo, ĉu ne? :-)

laszlo
afiŝita je 2010-12-03 18:14:15

Jen alia strangaĵo prenita el www.lernu.net (denove ŝerco sur ĉefpaĝo):

”. . . . . . . . . . . .
Onklino Edna, kiu ne havas edzon kaj gefilojn, komentas:
- Kia bela uleto... Mi ankaŭ volus tian bebon!”

Kion signifas la emfazita frazo? Ĉu:
a ) ŝi ne nur imagus, sed ŝi pluse volus havi tian bebon.
b ) ne nur aliuloj, sed pluse ŝi volus havi tian bebon.
c ) ŝi ne nur imagus, sed pluse volus vidi tian bebon.
d ) ne nur aliuloj, sed pluse ŝi volus vidi tian bebon.
ktp.

Ŝajnas, ke la aǔtoro de ĉi tiu strangaĵo povas esti denove iu hungaro, kiu ne sukcesas pensi fremdolingve (ĉi-kaze: Esperante).
La manko de la verbo ”havi” post la verbo ”voli” estas hungarlingva specifaĵo. T.e. ĉar en la hungara la verbo ”voli”, per siaj diversaj formoj povas indiki, ĉu estas, aǔ ne estas alkomprenenda la plua verbo ”havi”.
Sed en Esperanto, kiel mi jam ofte menciis (ĉar multegaj Esperantistoj eĉ ĝis nun ne scias tion), verboj indikas nur agon/staton kaj verbotempon, sed nenion plu!
Cetere, post la verbo ”voli” povas stari eĉ iu verbo, kiu indikas ne posedon, sed alion: ”Ŝi ne nur deziras, sed ankaǔ volus vidi tian bebon.”

Ĉu Esperantistoj povos iam ajn firme scii tion, ĉu ”ankaǔ” al kiu vorto rilatas: al la antaǔa, aǔ al la posta?

Katalin
afiŝita je 2010-12-04 10:09:50

Jes, jes, László, tiu ĉi eraro ankaŭ min ĝenas. Mi kreis ekzercon pri ĝi:
http://edukado.net/instrumaterialoj?iid=23385

Tamen ne estas tipa hungara eraro.... multaj aliaj nacianoj diligente faras ĝin!

laszlo
afiŝita je 2010-12-04 19:21:45

Jes, vi pravas. Fakte mi ĉiam povus pluse mencii, ke: ”ankaǔ en tiuj ceteraj etnolingvoj, en kiuj tiu uzkutimo estas simila” :-)

 Aldoni novan mesaĝon

1 2 3 4 5 6

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.