Forumo

TemojTipaj lingvaj erarojPortugala lingvo

Katalin
afiŝita je 2010-11-04 13:44:07

En tiu ĉi fadeno mi konsilas kolekti la tipajn erarojn kiujn faras portugallingvanoj en Esperanto. Ni ŝatus listigi ilin por ke niaj kolegoj povu konscie atenti pri ili kaj doni pli da ebloj dum siaj kursoj je la ĝusta instruo kaj ekzercado pri la koncernaj gramatikaĵoĵ kaj leksikaĵoj. Estus bone amikiĝi kun la "falsaj amikoj".

Belmiro
afiŝita je 2010-11-04 21:41:23

Atentu tiuj ĉi vortojn de la portugala lingvo:
Estadia ( tempo de restado de ŝipo en haveno.
Estada ( tempo de restado de homo por ferioj ktp )-
Multaj el miaj samlandanoj uzas “estadia” anstataŭ “estada”.

Katalin
afiŝita je 2010-11-04 21:44:39

Tute bone, Belmiro, sed mi pensis ĉi tie kolekti la erarojn faritajn en ESPERANTO, fare de portugallingvanoj. Ĉu vi konas ankaŭ tiajn ekzemplojn?

Belmiro
afiŝita je 2010-11-04 22:22:38

Pardonu min! Mi ne bone komprenis tion kion vi celis. ( tio pruvas ke mi ne bone parolas Esperanton).
Mi pripensos la aferon sed fakte mi nur povas paroli pri miaj eraroj kaj kompreneble ili estas tres bone kaŝitaj ĉar mi tre malfacile vidas ilin!
Amike - Belmiro

avellar
afiŝita je 2011-07-04 00:39:18

En portugala lingvo la vortojn tempon kaj veteron ni tradukas al tempo. Do mi jam aŭdis kelkfoje brazilanoj diri: "La maja tempo estas tre malvarma en Brazilo."

Ni povas legi kelkajn ekzemplojn en la retpaĝo:
http://eo.wikipedia.org/wiki/Listo_de_falsaj_amikoj#Portugala_lingvo

 PDF Alkroĉita dosiero: 6662_1309741331.pdf

pnascentes
afiŝita je 2011-07-07 15:41:49

Fonetike, amplekse konstateblas tio, ke multaj brazilanoj misprononcas vortojn, kie aperas postvokale la literoj m kaj n. Tiel en la antaŭa frazo certe aŭdeblos nazaligite kelkaj tiaj vortoj.

Sintakse, konstateblas tendenco ne korekte uzi frazojn kun akuzativo. Aŭ mankas aŭ troas la morfemo -n. Ekzemple: Konstateblas tendencon ne korekte uzi frazoj kun akuzativo...

tukero
afiŝita je 2011-07-13 22:13:50

Ni certe konstatos ke la problemo de la akuzativo estas sufiĉe universala en ĉi tiu fadeno. Eĉ la anoj de lingvoj, kies lingvo havas tian kazon, faras erarojn.

pnascentes
afiŝita je 2011-07-15 02:36:55

54 - Rekorda nombro de ekzameniĝintoj en São Paulo
Estis honoriga por mi la okazo kunekzameni plurajn kandidatojn al la KER-ekzamensesioj, kaj de Braziljo kaj de San-Paŭlo, gvide de Katalin kaj partnere kun Josias Barboza, Duncan Charters kaj Ivan Collings, ĉi lasta tiam trejniĝinta. Menciindas ankaŭ la laboro de Petra, kompetenta sekretariino. Espereble pluraj sesioj okazos nialande, ĉar nemalhaveblaj estas tiom agrablaj - eĉ se iom lacigaj - tiaj sesioj. La akiritaj spertoj estas ege valoraj kaj certe ne sufiĉe dankitaj. Do, koran dankon al la menciita teamo.

pnascentes
afiŝita je 2011-07-15 02:44:45

Ĝustatempe pri mia antaŭa mesaĝo, kaj por ne perdi la teman fadenon, menciindas tio, ke mi intencas, plejeble baldaŭ, prepari se ne artikolon almenaŭ raporton pri kelkaj oftaj rimarkindaj erartipoj de portugallingvanoj.

Sobrinho
afiŝita je 2011-12-16 11:59:02

Ofte miaj gelernantoj(komencantoj)verkas tiele:
NÃO SEI SE OS LIVROS CHEGARAM.
MI NE SCIAS SE LA LIBROJ ALVENIS.
TIU grafemo havas tri signifojn en la Portugala(Brazila)lingvo, nome:
1. Integra konjunkcio: Não sei se ela virá.
2. Refleksiva pronomo: Ele se cortou.
Li sin vundis.
3. Subjunkcio: Virei se ele vier.
Mi venos se li venos.

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.