Forumo
Temoj / DUA VIVO / Nova kurso komenciĝos en Dua Vivo
|
anna_lowenstein
Jam de tri jaroj funkcias kurso por komencantoj en la virtuala mondo Dua Vivo, gvidata de kunlaboranto de edukado.net, Beatrice Allée. Ĉar la kurso okazas en tiel nomata "reala tempo", la horo ne estas oportuna por azianoj, kiuj devas vekiĝi je la 4a aŭ 5a matene por partopreni.
La 9an de novembro komenciĝos alternativa kurso, gvidata de DV-ano Dorina Landar. La horo estos taŭga precipe por azianoj (18.30 en Delhio, 22.00 en Tokio kaj Seŭlo), kaj ankaŭ iugrade por aŭstralianoj (la horo varias inter 21.00 kaj 0.00, depende de la regiono). La kurso okazos ĉiumarde. Por partopreni, necesos aliĝi al Dua Vivo. Por pli da informoj, vidu: http://duavivo.webs.com. Mi kaj Beatrice volonte respondos demandojn pri Dua Vivo kaj pri virtuala instruado. |
|
Altebrilas
Mi jam aŭdis pri tiu afero, kaj mi opiniis, ke temas pri junulaĵo, kiu postulas bone koni la modojn, esti ĉirkaŭata de aliaj gejunuloj kiuj povas malbloki vin, kaj disponi pri moderna kaj funkci-fidebla komputilo. Tial mi dezirus scii:
- kiuj estas la antauwkondiĉoj: jam instalita softvaro, mikrofono, kamerao, ktp. - kiom da tempo tio postulas por instaligi la aferon - kiom da tempo tio postulas (tio ja dependas, sed meze) normala uzanto bezonas por "due vivi"? Antaŭdankon Amike, YA. |


