Forumo

TemojRevuoj, ĵurnalojĈu "sinprezento" estas taŭga?

Ĉu "sinprezento" estas taŭga?

Altebrilas
afiŝita je 2010-11-08 10:07:57

Mi opinias, ke "sinprezento" malinstigas homojn, kiuj volas paroli pri revuoj, fari tion. Oficialan prezenton devas aperi en oficialaj paĝoj.
Prefere oni diru " parolu pri la revuoj, kiujn vi legas; kion vi opinias pri ili?; kial? "
Amike
YA.

Katalin
afiŝita je 2010-11-08 10:15:26

Mia ideo estis ke la revuoj prezentu sin ĉi tie kaj poste oni povu diri sian opinion pri tiuj revuoj. Sed kompreneble ni povas malfermi ĝeneralan fadenon por proponi unu al la aliaj revuojn, legaĵojn sendepende de tio, ĉu la revuo jame estas prezentita aŭ ne.

pwierzbowski
afiŝita je 2010-11-08 12:51:56

Jes, mi opinias same kiel Katalin.

verdeca3
afiŝita je 2010-11-09 10:37:46

ankaŭ mi tute konsentas kun katalin pri sinprezento .

klaŭdjo
afiŝita je 2010-11-10 11:31:37

Mi konsentas kun la vidpunkto de Katalin...

BertSchumann
afiŝita je 2010-11-11 00:09:40

Ne klaras la demando.

1) Ĉu oni demandas ĉu la vorto estas ĝusta laŭ sintakso kaj gramatiko? Mi pensas ke ne devus esti akuzativa 'n' meze de vorto. Se eblas 'sinprezento' tiam konsekvence eblas ankaŭ 'minprezento' kaj 'revuonprezento'. Sed 'prezento de revuo' iĝu 'revuprezento/revuoprezento' kaj 'prezento de si' iĝu 'siprezento' sen meza 'n'. Ni fanfaronas pri senesceptas reguloj, sed kutimiĝas pri tiuj, ĉar iu aŭtoritatulo ekuzis misan forman.

2) Ĉu oni demandas ĉu la vorto 'sinprezento' taŭgas por prezenti revuon al leganto. Mi pensas ke ne. Kutime homo prezentas sin, poste oni legas lian sinprezenton. Sed revuoj ne prezentas sin mem. Sufiĉus uzi 'prezento de revuo' aŭ 'revuprezento'.

Altebrilas
afiŝita je 2010-11-16 22:33:04

La demando estis ja dubsignifa.

Laŭ gramatiko, oni jam konstatis la formadon de vortojn per sin- (sindeteno, ktp.). Sed preferindas "memprezento".

La celo de mia demando koncernis la prezenton de la temo, ĉar neniu jam skribis en tiu fadeno. Prefere oni "malaltigu la stangon" por ke iu ajn sentu sin libera skribi tie.

kristof
afiŝita je 2010-11-18 19:09:59

Altebrilas skribis:
Mi opinias, ke "sinprezento" malinstigas homojn, kiuj volas paroli pri revuoj, fari tion.
Kiu malpermesas ilin esprimi sian opinion, ekz. en alia fadeno de tiu ĉi forumo???

Altebrilas skribis:
Oficialan prezenton devas aperi en oficialaj paĝoj.
Kial ĝi ne aperu ankaŭ ĉi tie aŭ aliloke se oni invitis fari tion?

Altebrilas skribis:
Prefere oni diru " parolu pri la revuoj, kiujn vi legas; kion vi opinias pri ili?; kial? "
Amike
YA.
Tion vi povas mem fari en tiu ĉi forumo: kreante alian fadenon.

laszlo
afiŝita je 2011-01-23 19:32:16

”Iu ŝtelisto ŝtelis iesan monujon. Li mem metis la monujon al en sia poŝo.
Kiam policisto demandis: 'Prezentu sin tiu, kiu ŝtelis monujon!', la ŝtelisto mem prezentis sin (sinprezentis), agnoskante la kulpon.”


Sed revuo ne povas prezenti sin (sinprezenti)...
Revuon oni tamen povas prezenti, aǔ premier-prezenti (se temas pri tute nove lanĉita revuo).

laszlo
afiŝita je 2011-06-30 08:08:28

Mi pensas ke ne devus esti akuzativa 'n' meze de vorto. Se eblas 'sinprezento' tiam konsekvence eblas ankaŭ 'minprezento' kaj 'revuonprezento'. Sed 'prezento de revuo' iĝu 'revuprezento/revuoprezento' kaj 'prezento de si' iĝu 'siprezento' sen meza 'n'.
- - - - - - -

Por ne resti afero neklarigite, indas klarigi la uzon ĉi-loke de akuzativo.
Nun mi ne al tio aludas, ke nevivulo ne povas prezenti sin. Mi tiel pensas, ke tio estas klare.

Sed sinprezento (temas pri vivuloj!) ja postulas por si akuzativon, ĉar si estas rekta objekto: ”Li prezentas sin” -- ”prezenti sin” -- ”sinprezento”.

La refleksiva pronomo si por la tria persono tial aperis en lingvo, ĉar kaze de la tria persono, ne eblas unusence scii, kiun/kion rerezentas la pronomo.

Sed en la unua kaj dua persono tia malcerteco ne povas estiĝi:
a) ”Mi prezentis min.”
b) ”Vi prezentis vin.”
c) ”Mi prezentis vin.”
d) ”Vi prezentis min.”

dume:
”Ŝi prezentis ŝin.”; ”Li prezentis lin.” - jam ne donas unusencan komprenon.

Tial necesas uzi refleksivan pronomon:
”Ŝi/li prezentis sin.” ; ”Ŝi/li sinprezentis”

Por la unua kaj dua persono, tia ago estas kutime substantivigita per mem:
- mi faris memprezenton
- vi faris memprezenton
Sed ”memprezento” dismetite je konsistigaj elementoj jam donas alian komprenon:
”mem prezenti ion”

Por la tria persono, pro la menciitaj miskomprenoj necesas uzi refleksivan pronomon, do estas neprudente diri ekz.:
”Revuo ĝinprezentis, do faris revuonprezenton.” - ĉar ne scii, ĉu la revuo prezentis sin, aǔ prezentis alian revuon. Krom tio, revuo ne estas vivulo por povi prezenti sin.

Kvankam estas nekutime, tamen ja eblas diri ankaǔ tiel:

”Mi prezentis min, do mi minprezentis.”
”Vi prezentis vin, do vi vinprezentis.”
”Mi prezentis vin, do mi vinprezentis.”
”Vi prezentis min, do vi minprezentis.”

Se diferenco de sekso helpas komprenon, ankaǔ en la tria persono eblas diri:

”Li prezentis ŝin, do li ŝinprezentis.”
”Ŝi prezentis lin, do ŝi linprezentis.”

Racio ja ne povas malvalidigi tian vortumadon, sed nur uzkutimo.

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.