Forumo

TemojMetodikotradukemo kontraŭ kreemo

kristof
afiŝita je 2010-11-16 10:21:38

Saluton,

antaŭ kelkaj monatoj, gvidante la 2an nivelon de staĝo mi frontis malfacilaĵon. Verdire, tiun problemon oni sufiĉe ofte renkontas: temas pri tiu misa inklino de kategorio de lernantoj, kiuj ĉiam volas traduki ekzakte ĉiun vorton de sia lingvo al la cellingvo. Kompreneble ili malsukcesas, plendante ke ilia "vortostoko estas tro malvasta". Miaflanke, mi klopodis komprenigi ke ili devas revortumi sian penson tiel, ke ili esprimu ĝin per simplaj rimedoj. Kelkaj komprenis kaj pli malpli ekaplikis tiun konsilon, sed unu estis absolute nekuracebla: spite al ĉio, li insiste volis konstrui frazojn nekredeble malsimplajn, kun tro nuancaj vortoj. Rimarkigite pri tio, ke li unue klopodu esprimi sin per la vortoj, kiujn li jam konas, li protestis, ke "ne eblas esprimi fidele sian penson tiel"… kvazaŭ li atendis la miraklon ekparoli Esperanton kiel la francan. Kvankam tiu lernanto reprezentas ekstreman ekzemplon, vi scias ke tiu tendenco ekzistas iagrade en multaj lernantoj. Ĝi forte bremsas ilian lernadon.

Ĉu vi konas, en edukado.net aŭ aliloke, aktivaĵon dediĉitan al tiu problemo? Kiel vi klopodas solvi ĝin?

amike

Ramsgatano
afiŝita je 2010-11-16 14:25:52

Tiu problemo certe ne limiĝas al la lernado de Esperanto. Anglalingvano lernante la francan rapide konstatas ke tiuj francoj kiuj tiel fieras pri la beleco de sia lingvo kaj sia kapablo trovi 'le mot guste' devus eklerni iom da modesto. Ĉar la angla kun ĝia tre granda vortaro kaj multaj fajnaj distingoj ŝajnas multe pli bone ekipita por preciza esprimo.

Dum la angloj ne povas atendi ke la francoj 'korektu' sian lingvon (tamen pli kaj pli la franca pruntas de la angla), almenaŭ en la kazo de Esperanto vi povas argumenti ke ĉiu Esperantisto havas la rajton pli-rafini Esperanton provante novajn kombinojn aŭ novajn vortojn kaj la nuna stato de Esperanto esta ja rezulto de tiu procezo kaj daŭre estos tia.

Sed finfine, necesas diri al la lernantoj ke Esperanto ne estas kiel aliaj lingvoj, kaj estas ne-realisme atendi de ĝi la saman riĉecon al kiu ili alkutimiĝis en la gepatra. La esenca rolo de Esperanto estas esti facila lernebla interlingvo kaj ĝi ne ekzistas por esti iu anstataŭanto de nacia lingvo.

Se multaj verboj en Esperanto korespondas al (4 aŭ pli da) verboj en la angla (aŭ en alia lingvo), oni tamen aliflanke povas montri ke la vortkonstrua sistemo de Esperanto foje permesas tre subtilajn signifo-distingojn kiuj ne povas esti elegante esprimitaj en tiu aŭ alia nacia lingvo.

La eduka valoro de Esperanto konsistas el tio ke ĝi trejnas la lernanton en la reformuligado de pensoj (necesa lerto por la lernado de ĉiu alilanda lingvo) sen la teda ŝarĝo de la lernado de multaj sensencaj gramatikaĵoj - ekz. ke ĉio en la franca havas sekson senrilate al la rondeco aŭ anguleco de la koncerna afero. Tiu lasta aspekto de la franca prezentas la francojn al anglalingvano kiel primitivajn sovaĝulojn. Kaj plej ridinde estas la vortoj pri kiuj la francoj eĉ ne povas interkonsenti pri la sekso (kiel termoso)

kristof
afiŝita je 2010-11-17 12:20:39

Tio, kion vi diras ne kontentigas min pro la jenaj kialoj:
  • tiu problemo ne pli koncernas francojn aŭ esperanto-lernantojn. Temas pri problemo de lerno-strategio, kiu koncernas ĉiujn lernantojn de ia ajn lingvo.
  • ne sufiĉas klarigi al lernantoj kion ili faru. Necesas ekzercigi ilin por konsciigi pri tiu problemo kaj igi ilin ŝanĝi sian strategion. Mi do petas konkretajn, metodikajn solvojn -- ni estas en la foruma fadeno pri metodiko, ĉu ne?
  • [*] viaj konsideroj pri la franca malmodesteco kaj pri la ridindeco de ilia lingvo ne trovas sian lokon ĉi tie. Afiŝu ilin en la fadeno pri naciaj antaŭjuĝoj.

    Katalin
    afiŝita je 2010-11-17 12:35:37

    Mi - kiel unuan kuracilon - konsilus krei, uzi multajn tiajn taskojn kie oni devas aŭ parigi nociojn kun simplaj vortumoj, ekvivalentoj, aŭ serĉadon de esprinmoj en vortaroj, au krucenigmojn, kie la personoj mem renkontas jam facilajn vortigojn kaj alkutimiĝas al ili. Alia eblo estas fari grupkonkursojn kaj alterne kreigi al ili nociojn por ke la alia grupo divenu ilin.

    Bona helpo povas esti ofta foliumado de la porkomencanta baza radikaro:
    rigardu ĝin ĉi tie: http://edukado.net/biblioteko/libroj?iid=21302

    Aŭ la ĵus aperinta libro kun eĉ pli simplaj vortumoj, devenantaj el la famaj Cseh-kursoj.
    http://edukado.net/biblioteko/libroj?iid=23389
    Se vi provos miajn konsilojn kaj kreos novajn materialojn, mi volonte vidus kaj publikigus ilin.

    Ramsgatano
    afiŝita je 2010-11-18 14:17:56

    Pardonu, mi supozis ke via mesaĝo ĉefe koncernis franclingvanojn en Esperanto-kurso. Kaj mi tuj pensis ke ili ne havas rajton tro plendi pri la esprimkapablo de Esperanto.

    Kerne, temas pri psikologia problemo - ŝanĝo de sinteno rilate la fremdan lingvon. Unu aliro estas montri ke la antaŭkredo (ke la gepatra estas tiel supera) ne havas la validecon supozitan. Alternative, oni povas agnoski ke ne ĉiuj lingvoj estas egalaj kaj ili ĉiuj havas diversajn fortojn kaj feblojn, kaj la lernantoj devas akcepti kelkajn limigojn.

    Specife, en la kazo de Esperanto, eble helpus modifi la sintenon de la lernantoj, se oni prezentus listojn de vortoj kiuj ne facile tradukeblas per unu vorto en la gepatran.

    Mi bone memoras kiel stumblis mia interpretisto kiam mi faris paroladon en Germanujo kaj komencis per 'Karaj gelernontoj de Esperanto'. Kaj laŭ mia scio ni ne havas netajn ekvivalentojn en la angla por 'skribilo' aŭ 'elangligis' - certe ne por 'krokodilanto', kiu en la angla postulus dek-vorton klarigon. Foje (tamen malofte) okazas ke angla verbo kovras apartajn sencojn kiuj estas distingitaj en Esperanto. La angla 'to try' estas peni, provi, kaj klopodi.

    Tiu kiu absolute rifuzas akcepti fremdan lingvon pro diferenco de la gepatra, simple neniam sukcese parolos tiun fremdan lingvon.

    Ramsgatano
    afiŝita je 2010-11-18 14:31:21

    Aldone vi povas demonstri, sufiĉe facile mi pensas, kiel frazoj kiuj estas dusencaj en unu lingvo ricevas du apartajn tradukojn en la fremda lingvo. 'Johano elektis Karlon kiel prezidanto (aŭ kiel prezidanton)' povas korespondi al unu ambigua angla frazo.

    kristof
    afiŝita je 2010-11-18 18:13:40

    Vi ja nenion komprenas pri la problemo!

    Ramsgatano skribis:
    Kaj mi tuj pensis ke ili ne havas rajton tro plendi pri la esprimkapablo de Esperanto.
    Ili absolute ne plendas pri la esprimkapablo de Esperanto. Ili tute simple dubas pri sia esprimkapablo, kaj haltigas ĝin ne serĉante kiel vortumi tion, kion ili deziras esprimi, per la vortoj jam akiritaj.

    Ramsgatano skribis:
    Kerne, temas pri psikologia problemo - ŝanĝo de sinteno rilate la fremdan lingvon. Unu aliro estas montri ke la antaŭkredo (ke la gepatra estas tiel supera) ne havas la validecon supozitan. Alternative, oni povas agnoski ke ne ĉiuj lingvoj estas egalaj kaj ili ĉiuj havas diversajn fortojn kaj feblojn, kaj la lernantoj devas akcepti kelkajn limigojn.
    Tio efektive estas psikologia problemo, sed vi tute miskomprenas ĝin. Temas nek pri sento de supereco de sia lingvo, nek pri sento de limigiteco de la lernata lingvo. Temas pri manko de kapablo solvi komunikproblemon ĉirkaŭirante ĝin.

    Ramsgatano skribis:
    Specife, en la kazo de Esperanto, eble helpus modifi la sintenon de la lernantoj, se oni prezentus listojn de vortoj kiuj ne facile tradukeblas per unu vorto en la gepatran.
    Mi opinias, ke tia ekzerco estus taŭga se mi dezirus ekzercigi la komprenkapablon; sed en tiu ĉi kazo, la problemo koncernas la parolkapablon.

    Ramsgatano skribis:
    Tiu kiu absolute rifuzas akcepti fremdan lingvon pro diferenco de la gepatra, simple neniam sukcese parolos tiun fremdan lingvon.
    Tio estas vera.

    kristof
    afiŝita je 2010-11-18 18:57:43

    Katalin skribis:
    Se vi provos miajn konsilojn kaj kreos novajn materialojn, mi volonte vidus kaj publikigus ilin.
    Tio ja estas mia celo! Dankon pro viaj konsiloj.

    Ramsgatano
    afiŝita je 2010-11-19 12:17:52

    Se mi finfine komprenas la ĝenon, ni ne estas tro for de la franca koncepto de 'la ĝusta vorto' kiam temas pri sinesprimo je la vorta nivelo.

    Je la fraza nivelo, la kogna lerto kiu permesas rapidan reformuladon de la penso estas aspekto de la inteligenteco. En la grado ke tio veras, oni eble ne povus atendi grandan pliboniĝon per la ekzercado.

    Tamen oni ĉiam povas provi. Kaj eble estas provindaj, parigaj ekzercoj en kiu oni devas elekti frazon kiu plej similas en signifo al alia frazo (aŭ eĉ vorto)- konduke al (poste) ekzercoj en kiu la lernanto devas mem krei sinonimajn frazojn el donita limigita radikaro.

    En Esperanto, pro ĝia tre fleksebla vortkonstrua sistemo, la distingo inter kreado je la vorta nivelo kaj je la fraza nivelo ne estas tiom akra kiel ĉe aliaj lingvoj.

    Estus tre interese vidi la reultojn de via laboro sur tiu kampo

    kristof
    afiŝita je 2010-11-21 07:04:15

    Ramsgatano skribis:
    Je la fraza nivelo, la kogna lerto kiu permesas rapidan reformuladon de la penso estas aspekto de la inteligenteco. En la grado ke tio veras, oni eble ne povus atendi grandan pliboniĝon per la ekzercado.
    Bonvolu ĉesi. Vi evidente havas nenion dirindan pri la temo, krom stultaĵoj.

     Aldoni novan mesaĝon

    Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
    Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.