Forumo

TemojPri edukado.netRSS ĉe edukado

fejfi
afiŝita je 2010-11-23 17:06:24

Bedaurinde, mi estas komputilece edukita simio, sekve tute ne scias, kio estas RSS-fluo, kaj plej vershajne nenie mi uzas ghin. Sed se post ghia enigo al edukado.net iu ege klare konsilos kiamaniere labori per ghi, mi pretos lerni tion kaj komenci uzi, malgrau ke kun la nuna sistemo de anonc-mesaghoj mi estas tute kontenta.

kijxote
afiŝita je 2010-11-23 17:46:52

Jes mi konas RSS-fluon,sed mi ne kutimas uzi

Bergino
afiŝita je 2010-11-23 18:17:00

Jes, mi scias kio estas RSS-fluo. Ne, mi ne uzas ĝin, pro tio ke ĝi donus al mi tro da legindaĵoj. La plej legindajn aferojn mi "hazarde" trovas alimaniere, ekzemple per Twitter.

Algoviano
afiŝita je 2010-11-23 20:46:06

Ankaŭ mi ne scias kio estas "RSS-fluo" ???
Mi serĉis nun tiu retejo por klarigo kaj nur trovis mult-foje "RSS-fluo" kaj "RSS-fluoj", sed nenie iu klarigo. Se la ĉi-tiea retejestro estas tro aroganta por klarigi al ni tiun vorton, mi certe neniam uzos tiujn "fluojn".

kolombisto
afiŝita je 2010-11-23 21:02:28

Mi pardonpetas ke mi ne respondis tuj pri via demandojn. Jes, mi tralegis kaj ekkonis la eblecojn ke pri temas la RRS fluoj. Ĉefe necesas kaj utila al instruistoj.
Mi estas nova uzanto ĉi tie sur Edukado.net.kiel mi enaliĝis mi ne estas instruisto, nek lingvisto, nur progresanta esperantisto. Mi povas utiligi, uzi la paĝojn kaj ĉefe interesas min la novaĵoj kaj eventoj en la esperanto movado. Tre interesan diskuton ankoraŭ estas konsiderinda en la Forumo paĝo pri la gramatika reguloj, en la rilato la Fundamento de Esperanto kiel la heredaĵo de Zamenhof.
En la nuna formato de edukado.net plene havas mian pretendojn.Mi dankas vian paciencon
kaj rekonas viajn laborojn. Amika saluto János Horváth.

sventhe
afiŝita je 2010-11-23 21:15:21

- Cxu vi konas la funkcion de la RSS-fluo?
Jes.
- Cxu vi uzas gxin cxe aliaj pagxaroj?
Jes.
- Cxu apud aux anstataux la abonsistemo vi sxatus havi en edukado.net (ankaux) tiun servon ?
Apud la abonsistemo.

Katalin
afiŝita je 2010-11-23 21:32:33

Algoviano skribis:
Ankaŭ mi ne scias kio estas "RSS-fluo" ???
Mi serĉis nun tiu retejo por klarigo kaj nur trovis mult-foje "RSS-fluo" kaj "RSS-fluoj", sed nenie iu klarigo. Se la ĉi-tiea retejestro estas tro aroganta por klarigi al ni tiun vorton, mi certe neniam uzos tiujn "fluojn".
Kial tiu kolero, Algoviano?
Tute ne temas pri aroganteco de la redaktoro, sed pri enketado.
La unua celo estas scii kiuj konis la funkcion de RSS-servoj kaj kiuj uzas ĝin.
Kompreneble poste sekvas klarigo pri ĝi kaj tutcerte eĉ pli detala instruo pri la uzo, se ni lanĉos ĝin en la retejo.
Bonvolu esti pacienca. Vi certe ekscios ĉion necesan, kiam venos la tempo kaj bezono koni la aferon.

Sed por tiuj, kiuj ne povas atendi nian RSS-lecionon, jen iom da informoj el vikipedio: http://eo.wikipedia.org/wiki/RSS

Ranieri
afiŝita je 2010-11-23 22:40:44

Mi konas; mi ne uzas; sed mi emas uzi Rss estonte, eksciinte - el la vortoj de arbofeo en mesagho afiŝita je 2010-11-22 16:06:51 - ke per netvibo eblas mastrumi lauplache diversajn Rss-abonojn el pluraj fontoj.

minosun
afiŝita je 2010-11-24 06:41:10

Mi ne konas RSS-aferojn kaj neniam uzis ilin. Chu estos agrabligulo, kiu faris klarigon. Koran dankon!

Sed mi subtenas la uzadon de RSS-fluoj, char en kiuj oni povos lerni novan teknikon per kaj por Esperanto. Kuraghe marshu!

Larisa
afiŝita je 2010-11-24 07:09:28

Eble mi scias pri la RSS , tamen mi ne scias kion signifas la literojn R,S,S .
Larisa Kuzmenko el Rusio

 Aldoni novan mesaĝon

1 2 3 4 5 6 7 8

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.