Forumo

TemojMetodikoTabelo de ofteco de vortoj

Arek
afiŝita je 2010-11-22 17:13:06

Saluton,
Kompreneble por bona preparado de kursoj aŭ instruado de ili estus, ke ie estus publikiga la tabelo de ofteco de vortoj. Ekz. se iu volus fari malgrandan kurseton por aliaj aŭ mem-lernatoj volus havi tian tabelon.
Mi uzante de enhavo de Vikipedio faris tian tabelon sed kompreneble Vikipedio ne estas bona fonto de kutima lingvo. Do mi volus demandi ĉu laŭ vi estas aliaj pli bonaj fontoj, kiuj? kaj ĉu ekzistas ie jam publikigita la tabelon? Se mi bone memoras la tabelon faris Zlatko Tiŝnar

Katalin
afiŝita je 2010-11-22 17:57:34

Jen por viaj celoj unu el la rete alireblaj vortolistoj. Tiun ĉi KONTAKTO uzas por verkigi facilajn artikolojn por siaj legantoj. http://edukado.net/instrumaterialoj?iid=10493

kristof
afiŝita je 2010-11-22 19:20:18

Katalin
afiŝita je 2010-11-22 22:08:19

Jen plia listo de oficiala baza radikaro:
http://edukado.net/instrumaterialoj?iid=11598

Katalin
afiŝita je 2010-11-22 22:17:52

Katalin
afiŝita je 2010-11-23 11:47:30

Kaj ankorau unu plia verko ĉi-tema:
Baza Esperanta Radikaro de Pilger. kiu ĵus reeldoniĝis.
En mia Katalogo estas prezentata la antaŭa eldono.
http://edukado.net/biblioteko/libroj?iid=9330

Altebrilas
afiŝita je 2010-11-24 13:12:57

Altebrilas skribis:
Ĉu tia listo ekzistas en xls formato?
Mi iam (dum la '80aj jaroj) kompilis 1000 vortan liston kun (vorto, kategorio, frekvenco, vico) sed mi ŝatus havi iun pli rigoran kaj oficialan.
La idealo estus (vorto, vico en la frekvenclisto, frekvenco, kategorio, grupo)

Arek
afiŝita je 2010-12-20 00:32:01

Dankon al ĉiuj pro respondoj.

Mi nur volas sendi al Vi mian laboron pri vortofteco de Vikipedio.
Jen kelkaj statistikoj:
(% aperoj de vortoj) - (vortoj)
50% - 117
60% - 280
70% - 655
80% - 1 620
90% - 4 759
95% - 10 290
98% - 21 265
100% - 97 166
surbaze de 22 602 985 aperoj de vortoj.

 Alkroĉita dosiero: 10603_1292805121.txt

bajanisto
afiŝita je 2013-08-01 09:09:06

bajanisto skribis:
Vortlisto de Juna amiko.
Ankaŭ la listo de Sl. Ivanov estas utila:

Remuŝ
afiŝita je 2013-08-10 12:18:46

Ankaŭ vidu vortoListo

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.