Forumo

TemojPri ĉio ceteraTradukpeto en la germanan kaj la hungaran

kristof
afiŝita je 2010-12-13 20:50:14

Saluton,

mi nuntempe realigas enketon kadre de mia trejnado en la Poznana universitato, kiu temas pri la "lernmotivoj kaj -kutimoj de la uzantoj de lernu.net".

Cele al tio, mi kreis demandaron en esperanto. Danke al la helpo de diversaj amikoj, mi tradukigis ĝin en la ĉefajn lingvojn uzatajn sur la retejo. El tiuj lingvoj mankas la germana kaj la hungara, kiuj estas la 7-a kaj 8-a plej uzataj lingvoj.

Mi serĉas volontulojn, kiuj akceptus traduki la demandaron el Esperanto en la germanan aŭ hungaran. La demandaro estas 6-paĝa, sed ĝi estas sufiĉe rapide tradukebla ĉar ĝi ĉefe konsistas el aro de demandoj kaj elekteblaj respondoj.

Tiu traduko estas grava por mia enketo, ĉar ĝi unuarange celas komencantojn.

Tiuj pretaj helpi min povas rekte kontakti min per mia profilo ĉe lernu.net. La enketilon vi povas elŝuti de tie.

Antaŭdankon pro via helpo!

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.