Forumo

TemojPri edukado.netNova strukturo de la paĝaro

Ĉu vi ŝatas novan strukturon de la paĝaro?

Jev
afiŝita je 2010-02-01 17:12:01

Kion vi pensas pri la nova strukturo de la paĝaro? Ĉu vi ŝatas ĝin? Kompreneble kutime ĉio nova unuavide aspektas iom fremde kaj bezonatas tempo por alkutimiĝo. Via opinio pri la temo estas ege bonvena. Voĉdonu kaj skribu vian opinion.

Katalin
afiŝita je 2010-06-16 20:44:32

Dankon, Jevgenij al vi kaj al via teamo pro la grandega laboro, kiun vi faris tre diligente kaj respondece, plenumante laŭeble ĉiujn miajn revojn kaj petojn por rekrei la novan paĝaron.
Mi tre esperas, ke la komunumo same ŝatos kaj aprecos nian laboron kaj ni povas bone servi la celojn de ĉiuj instruistoj en la mondo.

Monika
afiŝita je 2010-10-02 23:05:36

Ĝi estas tre bela kaj tre bone uzebla! Dankon!!!

pwierzbowski
afiŝita je 2010-10-03 01:55:23

La paĝaro tre belas, mi aparte ŝatas la parton "biblioteko" kun trarigardeblaj librokovriloj!

Katalin
afiŝita je 2010-10-03 07:36:08

Dankon, Przemek.
Jen la ligo al via kaj mia preferata paĝo, la Biblioteko.

pwierzbowski
afiŝita je 2010-10-03 16:02:18

Kaj jen la nova, granda komenco! :)

fejfi
afiŝita je 2010-10-03 16:13:01

Kara Katalin,
via/nia pagharo nun estas moderna, tre belaspekta kaj uzant-amikeca.
Mi gratulas vin kaj chiujn, kiuj engaghighis pro via grandioza laboro - kaj laboremo.
Momente mi havas sentojn de jarŝanĝo - mi sidas kun la glaso da vino en la mano kaj tostas omaĝe de la (re)naskiĝo de nia edukado.net!
Do, vivu ghi kaj plu-prosperu!!!
Je ĝia sano!
Elkore
Fejfi

edmond
afiŝita je 2010-10-03 17:58:50

Kun emocio ni komencas uzi la novan edukado.net. Chi-matene ni sendis al Katalin bondezirojn al la novnaskito, ni imagas la tutan familion Kovats kaj Lelarge kun Martin tostante pro naskigho de edukado.net kaj pro la naskighdatreveno de Martin. Longan vivon al ili! "Sto lat!" Gratulon kaj dankegon pro la persistemo de Katalin kaj de la tuta teamo!
Arlette kaj Edmond PLUTNIAK

margaretha
afiŝita je 2010-10-03 21:04:52

Kun granda plezuro mi ĝuis pri la tute freŝbakita formo de nia edukado.net, plenplena da trezoroj.
Koran dankon al la teamo kaj gratulon al Katalin, por ŝia persistemo!

(Eksmembro) retnula
afiŝita je 2010-10-04 11:42:10

Unue mi komplimentas pro la nova prezento, kiu funkcias tute glate.
Due mi havas rimarketojn. Se mi havas malgrandajn rimarkojn, tio signifas ke la ĝenerale prezento ne pekas. Jen miaj rimarketoj.
Kiam mi petis la nomon "Spomenka Ŝtimec" en la rubriko "biblioteko de lerniloj" ,mi konstatis ke "método 11" kaj "metodo 12" ne estas enskribitaj en la listo de zagreb-metodoj apud la aliaj naci-lingvaj variantoj. Ili estas en alia rubriko, kvankam ili ja estas ĉefe la franca versio de la zagreba metodo. Ĉu tiu manko povu esti
korektita?
Ĉu libro povas esti enskribita en plurajn listojn, kiam ĝi havas plurajn ecojn?
Gravas ke la homoj trovu librojn, kies ekziston ili eĉ ne suspektas, pro rigardo en la taŭga listo.
Verŝajne malmultaj homoj scias, ke "metodo 11" kaj "metodo 12" ne estas miraklaj kreaĵoj, sed kopio de la zagreba metodo por la francoj.

 Aldoni novan mesaĝon

1 2 3

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.