Forumo

TemojPri edukado.netNova strukturo de la paĝaro

Ĉu vi ŝatas novan strukturon de la paĝaro?

Katalin
afiŝita je 2010-10-04 11:48:12

Kara Ginette, dankon pro viaj rimarkigoj.
La tuta rekalsifiko de la bibliotekaj libroj ankoraŭ ne finixis, fakte mi apenaŭ komencis tion. Unue ni traktis la ekzercojn kaj redifinis iliajn nivelojn. Fine de oktobro, post la gravegaj strukturaj ŝanĝoj ni atakos la librojn. Mi devos unuope "remaĉi" ĉiun prezenton kaj jes ja nun jam eblos doni plurajn etikedojn pro la unuopaj libroj, do, ĉiu povos aparteni al pluraj temoj. ĝis nun tio ne eblis.

Dankon ankaŭ pri la informoj rilate la metodo 11 kaj 12. Mi kun granda honto konfesas, ek mi ne tute kosnciis pri tiu parenceco akj nun tuj iros kaj modifos la prezenton.
Bonvolu ne reteni vin de pliaj helpaj, kaj bonvolaj (!!) rimarkigoj. Ĉion bonan al vi. Katalin

Katalin
afiŝita je 2010-10-04 12:01:51

Kara Ginette, mi ĵus kontrolis, ĉar memoris pri la libroj METODO 11 kaj 12 ke mi ne trovis la aŭtorojn.
Kaj jes, Esperanto-France eldonis ilin sen la mencio de aŭtoroj, adaptintoj, kaj eĉ ne unu vorto (kaj certe ne frazo) alludas al tio, ke la materiao rilatas al la Zagreba metodo. Ĉu vi trovos tion justa? Mi miras, ke la Zagrab-metodanoj ne protestis ankoraŭ.

(Eksmembro) retnula
afiŝita je 2010-10-05 06:50:39

Dankon Katalin, pro via rapida respondo.
Mi ĝoje ekscias, ke vi zorgos pri la katalogo de libroj fine de oktobro.
Mi faras hodiaŭ alian sugeston.
Mi ne vidis en la katalogo la libreton de Mauro La Torre kaj Renato Corsetti "Ĉu vi parolas tendare?".
Ĝi estas Czeh-metodo por skoltoj, kaj laŭ mi sufiĉe grava por esti enlistigata.
Eble kiam libro estas sufiĉe konata de ĉiuj, oni forgesas enlistigi ĝin, ĉar oni kredas ke ĝi jam estis delonge enlistigata.
Pardonu ke mi estas jam tro postulema, sed mi deziris kontroli, ĉu miaj plej ŝatataj lernlibroj estas en via listo.
Amike salutas
Ginette

 JPG Alkroĉita dosiero: 7823_1286261439.jpg

Katalin
afiŝita je 2010-10-05 07:20:27

Kara Ginette, dankon, denove pro la vizito kaj pro la sugesto.
Mi devas skribi baldaŭ la regulojn kaj prezenton de la katalogo kaj el tio eblos ekscii, kion malmultaj imagas: mi prezentas nur tiujn librojn kiujn mi mem havas kaj suckesis aĉetis dum la lastaj 10 jaroj jaroj aŭ kelkfoje ricevis de la aŭtorj, eldonejoj mem. Bedaŭrinde tio malofte okazas (modela escepto estas Stamo Marcek, kiu regula sendas siajn novajn eldonaĵojn kaj tiel faris ankaŭ vi mem pri via libro. :-)).
En nia familia buĝeto mankas mono por ĉion aĉeti. Se mi trovas ion mankantan aŭ bonan kaj prezentindan, mi notas kaj serĉas okazon, oportunon akiri la libron. Estus tre bone se samideanoj, kiuj sugestas aŭ vidas mankantajn libron kaj hazarde havas superfluajn ekzemplerojn, povus sendi al mi por ke mi prezentu la librojn. (tamen, unue demandu, ĉu mi vere ne havas la libron, ja dudeko da libroj kuŝas apud mi kaj atendas prezentiĝon.)
Kial mi ne prezentas librojn kiujn mi ne havas, povas vi demandi.
Respondo: ofte venas demandoj, konkretaj pri la libro, kaj mi devas rigardi ankaŭ tiujn detalojn kiujn la legantoj volas aldone scii. Se mi ne havus la libron, mi ne povus respondi.
Do, ni faru kampanjon kaj kolektu pli da libroj por tiu preskaŭ muzea kolekto mia por riĉigi la Katalogon.
Dankon, ke vi demandis min pri tio kaj mi povis respondi.
Fine: Kiu havas la menciitan libron de Renato kaj Maŭro?

pwierzbowski
afiŝita je 2010-10-06 16:27:45

Ah, jen unu afero, kiun mi malŝatas: se oni volas komenti iun materialon en la biblioteko, oni devas ĝin taksi per noto. Sed ĉu mia komento devas esti recenzo? Ĉu ne povas esti demando, propono ktp?

Katalin
afiŝita je 2010-10-06 16:31:51

Jes, mi komprenas vin, sed ni ŝatus se la homoj taksus la lernilojn kaj se tio estus tute libervola, nenio okozus. Mi tamen pripensos ankoraŭ la aferon kaj eble petos forigon de la devigo.
Certe mi volonte faros, se mi vidos aktivan vivon, aktivan interkomunikadon sur la paĝaro.

pwierzbowski
afiŝita je 2010-10-06 16:36:51

Mi penas montri mian vivecon :)

Ĉu vi ne pensas, ke estas pli bone havi vere sincerajn, pripensitajn notojn de la legantoj, ol devigitajn klakojn sur iujn ajn ciferojn, kiuj ne nepre respegulas la opiniojn? Laŭ mi pli bonas kvalito de rekomendoj ol ilia kvanto.

Katalin
afiŝita je 2010-10-07 07:34:32

pwierzbowski skribis:
Mi penas montri mian vivecon :)

Ĉu vi ne pensas, ke estas pli bone havi vere sincerajn, pripensitajn notojn de la legantoj, ol devigitajn klakojn sur iujn ajn ciferojn, kiuj ne nepre respegulas la opiniojn? Laŭ mi pli bonas kvalito de rekomendoj ol ilia kvanto.
En ordo, Przemek, estu via merito kaj oni benu vin: mi cedas kaj mendas ĉe Jevgenij la ŝanĝon de la funkcio. Li faros, tamen, nur post la gravaj laboroj, kiuj ankoraŭ atendas. Ĉu vi kontentas? Eĉ fariĝos pli vigla?

pwierzbowski
afiŝita je 2010-10-07 10:30:17

Tio estis nur humila propono - laŭ mi ĝi bonos.

blazio
afiŝita je 2010-10-09 16:58:14

Porokaza poemeto post la renoviĝo de Edukado-net
La paĝar-mapo de Edukado.net helpas orientiĝi:
http://edukado.net/prie/pagharmapo
* * * * *
(5 poentoj, maksimumo)

------------------------------------------------------------------------------------------------------------
Porokaza poemeto post la renoviĝo (ĉar renovigo)
de Edukado-net [http://edukado.net/]

Edukado reta - eblas,
kaj eĉ "vebe" ĝi sekveblas
Edukado - nete preta.
ŝajnas tute servopreta.

Mi subtaksi ĝin ne volos,
supertaksi ĝin... ne povos,
laŭ facila antaŭvido,
kaj laŭ kora mia fido.

Ĉu Sentendr-e ĉe Danubo
oni pensas pri l' eduki,
ĉu en Sambathej-univo
maturiĝas jam konkludo?

pri oftec' de enkondkukoj,
plioftec' de l' elkondukoj,
kaj gravec' de l' edukado
dum eterna reformado?

Katalina trovas eblon
ĉiam novan por progreso,
mi iĝantas forgesema,
sed ne regas min forgeso.

Eble sekvas ŝi Andreon
Ĉe, kiun ŝi ja priverkis,
kaj adaptas nun teĥnike
ĉar ŝi ankaŭ tion spertis?

Ĉu Andreo Sankta scias,
ke la Sombathejanino,
nun pripensas retokursojn,
dum fluetas ŝaŭmovino?

GlosojĈe - Cseh, familia nomo interalie de Andreo CSEH
Andreo CSEH - fama instruisto de Esperanto, priverkita ankaŭ de Katalin Kovats.
Andreo CSEH estas unu el la fondintoj de Internacia Esperanto-Instituto:
http://katalogo.uea.org/katalogo.php?
Katalin KOVÁTS [kova:ĉ] verkis kaj eldonis en la jaro 1995 en Sabatejo la libron
Memorlibro omaĝe al Andreo Cseh okaze de loa 100-jara naskiĝdatreveno
koro - 1)simbolo, simbola centro de pozitivaj homaj emocioj en multaj kulturoj (ekz. en Eŭropo kaj
Amerikoj); 2) korpmotoro (trovu la fonton!) 3) pulsocentro
Katalin KOVÁTS [kova:ĉ]: estas fondinto kaj gvidanto de Edukado.net, pedagogino, lingvistino,
verkinto, kunverkinto de instrumaterialoj, attikoloj, esetoj kaj libroj pri la lingvo Esperanto,
pri ĝia historio, ori planlingvoj, metodologio de lingvoinstruado kaj edukado (ankaŭ en superaj
lernejoj) vidu ankaŭ:
http://eo.wikipedia.org/wiki/Katalin_Kov%C3%A1ts
http://edukado.net/
func=find-b&find_code=WRD&adjacent=N&request=kovats&x=0&y=0http://aleph18.onb.ac.at/F/FMLKILX4KIBQIJ7CYE65X66GTXJ8PB6C8Q123FQB3DRBRBGRHS-19591?func=find-
vebo - tuttera teksaĵo (kreskaĵo), "15a-paragrafe"
Sankta Andreo: 1) sanktulo, (kiu ja povus esto, iom lude), patrono de Edukado.net-a
Sanka Andreo 2) urbeto je Sankta Andreo, ĉe Danubo kaj Budapeŝto, Szentendre, elp.
sentendre
Sentendro (lude: ĉar ĝi estas jam grava urbo...) - urbeto Szentendre (sentendre)
Sentendre - (lude... ĉar adverboj rajtas finiĝi je -e...) en urbo Szentendre
Szentendre [sentendre] urbeto ĉe Budapeŝto,
kun multaj artmetioj, norda antaŭurbo de Budapexsto.
http://hu.wikipedia.org/wiki/Szentendre
Szombathely [sombathej], Sombathej - urbo en okcidenta parto de Hungario [Hungarujo},
http://hu.wikipedia.org/wiki/Szombathely
Sombatheja Univo - kvazaŭ-slanga luda nomo de studejo, universitato, kie Katalin KOVÁTS
komence mem studis, poste organizis kaj efektivigis, gvidis Esperanto-fakon por instruistoj de
superaj klasoj de bazgrada lernejo, kaj kie post ŝia malapero la afero ĉesis, la postenon oni ekuzis
alicele, ene de aplikata lingvistiko.
Sombathejo (ĉi tie) - Szombathely, Sombathej (elp. sombathej, eventuale sombothej)
subtaksi {ion} - taksi [ion] maltro, taksi [ion] sub la reala valoro
Trevor STEELE (ĉu sti:l) - E-verkisto venonta hodiaŭ al Budapeŝto
http://aleph.onb.ac.at/F?func=find-b&request=trevor+steele&find_code=WRD&x=6&y=
univo (laŭ Trevor STEELE) - universitato, iom slange, en la romano Neniu ajn papilio (kaj cersajne
ankaŭ aliverke)


Notoj
Kara Kati,
mi unue volis vidi iom da ekzercoj, ĉefe por vidi, ĉu vi ŝanĝis tiun subsistemon. Ŝajne ĝi estas esence simila al la versio pli frua. Mi pensus, ke la konstanta "premo" al poentado ne ĉiam influas emige. Mi ofte ne emas decidi, ĉu io estas eminenta aŭ nur bona: pli grave estus povi diri, ĉu la tasko utilas aŭ malutilas je kiu punkto, al kia uzanto, ĉu la vortoj en ĝi estas konvenaj, ĉu la tasko mem estas facile komprenebla, ĉu ĝi estas prefere amuza aŭ fortoprova ks. Cetere, noti tri, kvar aŭ kvin ne nepre estas pli grava laboro, ol komenti analize (tion vi ja ebligas per la tesktospaco). Alifanle oni povas facileanime mallaŭdi aŭ laŭdi ion, sen sufiĉa propenso. Nu, mi ne supozas, ke tio estus ofta, sed por mi ĉiuokaze ŝajnas maniero pli agrabla priparolado sen nepra kvanteca kvalifiko.
Vi scias, ke en Hungariaj lernejoj oni forigis cerahn notojn kaj nun oni reprenis ilin, eble ĝuste, ĉar infanetoj ne komprenas abstakte formulitajn opiniojn. Sed inter kolegoj la afero verŝajne ne estas tute sama. Mi pensis, ke eble la poentado estas fakultativa, sed la sistemo rifuzis min, kiam mi povis sendi mian opinion formulitan kiel lingva teskto.
Pri la tuto de via laborego: 5 [kvin]
---------------------
Mi vidas, ke la saman temon vi kun aliaj priparolis pli frue, dankon, mi ĝojas pri tiu evoluo.

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.