Forumo

TemojPri edukado.netNova strukturo de la paĝaro

Ĉu vi ŝatas novan strukturon de la paĝaro?

ilonaesp
afiŝita je 2010-10-09 17:35:39

Gratulon pro la paĝaro al Katalin kaj la programistoj!
Mi ĝojas, ke sukcesis akiri ankaŭ intervjuojn el la Pola Radio.
Espereble, ankaŭ la universitata forumo eklaboros.
Nur tiel plu!
Ilona Koutny

esperantomaceio
afiŝita je 2010-10-09 18:46:47

Gratulon pro la belaspekta paĝaro de Edukado.net
Brakumon!
Aristóphio Alves Filho.
Maceió-AL-Brazilo

Katalin
afiŝita je 2010-10-09 18:51:34

Dankon pro viaj gratuloj kaj kontriubuoj en la KURSEJO.

Gizela
afiŝita je 2010-10-09 19:17:08

Gratulon pro la belaspekta paĝaro de Edukado net al Katalin kaj la programistoj!
Mi ĝojas, ke Via laboro sukcesis. Koran dankon.
Amike salutas Vin Gizela

flaviocorrea
afiŝita je 2010-10-11 03:45:46

Saluton Katalin, la nova strukturo de la paĝaro estas mirindebla. Dankon al vi kaj via grupo. ĝis!

Katalin
afiŝita je 2010-11-29 15:47:28

Katalin skribis:
pwierzbowski skribis:
Mi penas montri mian vivecon :)

Ĉu vi ne pensas, ke estas pli bone havi vere sincerajn, pripensitajn notojn de la legantoj, ol devigitajn klakojn sur iujn ajn ciferojn, kiuj ne nepre respegulas la opiniojn? Laŭ mi pli bonas kvalito de rekomendoj ol ilia kvanto.
En ordo, Przemek, estu via merito kaj oni benu vin: mi cedas kaj mendas ĉe Jevgenij la ŝanĝon de la funkcio. Li faros, tamen, nur post la gravaj laboroj, kiuj ankoraŭ atendas.
Mi anoncas nun ke Jevgenij nun aranĝis, ke taksado ne estu deviga ĉe la jenaj moduloj: Katalogo, Dosierujo, Instrumaterialoj.
Mi vere scivolas, ĉu tio instigos homojn lasi opniniojn aŭ ili same simple aŭtomate uzos ĉion, sen pensi iel ajn komenti la ricevitajn materialojn.

pwierzbowski
afiŝita je 2010-11-30 00:00:22

Mi esperas ke tio komentigos la uzantojn. Fakte mi kelkfoje preferis neniel komenti ol misdoni noton, se mi nur volis ekz. demandi pri detaloj - kaj ne nepre recenzi la materialon.

tukero
afiŝita je 2012-12-05 23:07:40

Kara Katalin, kara Mirejo,
mi kore gratulas pro la aldono de la temo (Inter)komunikado. Ĝi estas grava aldono al la didaktika kadro de la forumo. La plejmulto estas salutinda aŭ diskutinda. Mi volonte legos kaj laŭ la disponebla tempo komentos. Dankon!

 Aldoni novan mesaĝon

1 2 3

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.