Forumo

TemojRevuoj, ĵurnalojInternacia Pedagogia Revuo

jozefonemeth
afiŝita je 2010-12-18 14:47:56

Internacia Pedagogia Revuo (IPR), organo de ILEI, aperas kun 40-paghoj kvarfoje jare, prezentas nivelajn fakajn artikolojn kaj Ligajn novaĵojn. Ghia livero estas inkluzivita en la membreco.
IPR prezentas instru-fakajn artikolojn, edukajn novaĵojn, recenzojn de lernolibroj kaj de alispecaj lerno-materialoj, organizajn informojn.
IPR estas ankaŭ ligilo inter bazlernejoj, mezlernejoj, altlernejoj kaj universitatoj, kie Esperanto estas instruata.

Pri la enhavo de IPR 2010/4:

Jozefo NEMETH: Enkonduko……… 3
Zsofia KORODY: Instruado, instruistoj – projektoj, novaj vojoj por ILEI (+foto) … 4
Andrzej PISOWICZ: Esperanto kiel shanco por la Kaukaza regiono? (+foto) … 7
Josef SHEMER: Falsaj amikoj (+foto) … 14
Latifou GBADAMASSI: Projekto Mondo-Rondo kiel Esperanto-lanchilo en la infana mondo en la tria mondo chefe en Afriko (+foto) … 16
Global Commons en Esperanto (Jan Willem van LEENHOFF, Rob MOERBEEK) … 20
Luiza CAROL: „Vojagho en Esperanto-lando” = Vojagho hejmen (recenzo pri la lernolibro de Boris Kolker) … 23
Johano PETIK: Alvoko al instruistaj ges-anoj … 25
Xiaofeng GONG: Raporto pri la seminario de ILEI-Chinio en Taiyuan (+foto) … 26
Kvar klasoj – kvar landoj (+foto) (Stefan MACGILL) … 30
TORPEDO-6 (Zsofia KORODY) … 32
ILEI labortable (Stefan MACGILL) … 33
Oktobra estrarkunsido de ILEI (Radojica PETROVIC) … 34
44-a konferenco de ILEI, Kopenhago 2011 (informoj, alighilo) (Radojica PETROVIC) … 35
Informoj pri ILEI ... 41
Redakciaj informoj ... 42
Kolorfotoj sur la kovrilpaghoj:
Titolpaghe: Partoprenantoj de Comenius-projekto vizitis Budapeshton
Interna dorsa kovrilo:
Supre: Projekto Mondo-Rondo
Malsupre: TORPEDO 6
Dorsa kovrilo: Seminario de ILEI-Chinio en Taiyuan (inauguro/fakkunsido)

La nunan numeron ni sendis al la presejo 3 decembro 2010,
redaktofino por la sekva numero 15 januaro 2011.

La paperaj variantoj de la lasta chi-jara de IPR (2010/4) estas jam survoje al la legantoj.

La mesagho kun la alirvojo kaj pasvorto de la reta varianto estos dissendata la 21-an de decembro. Se vi estas reta abonanto, kaj tiun tagon vi tamen ne ricevus ghin, unue kontrolu la spamujon de via koresponda programo. Se ech tie ghi ne estas, bonvolu tuj informi la Sekretarion de ILEI: margareta.ilei.pollando@gmail.com

Por malfermi la numeron vi bezonas Acrobat Reader 7.0 au pli freshan Acrobat Reader, au alian taugan PDF-legilon, kiu kapablas malfermi PDF 1.6. Se vi ne havas taugan PDF-legilon, au se vi havas alian teknikan problemon pri la malfermo, kontaktu la redaktoron: jozefo.nemeth@gmail.com

Redakciaj informoj:
Respondeca eldonanto (verantw. uitgever): Iwona KOCIEBA, Graaf de Fiennesln 54, BE-2650 Edegem. Presado: Flandra Esperanto-Ligo, Frankrijklei 140, BE-2000 Antwerpen, tel: (+32-3)-234 34 00. Redaktejo: NEMETH Jozsef, HU-8531 IHASZ, Fö u. 41/5, , http://www.ilei.info/ipr/; tel: (+36-89) 356-050. La revuo aperas ankau kasede registrita por leghandikapuloj. Informas: Rob MOERBEEK, Zwaansmeerstraat 48, NL-1946 AE Beverwijk, .

Bonan legadon!
Jozefo NEMETH, redaktoro de IPR

leandro_abrahao
afiŝita je 2015-03-17 16:31:07

Ĉu ILEI iam disponigos ankaŭ siajn malfreŝajn numerojn de IPR?
Estus ege ege bone, ĉu? Dankon.

jozefonemeth
afiŝita je 2015-03-17 17:31:57

Jen ligo al la arkivo de IPR: http://ilei.info/ipr/malnovaj_numeroj.htm
Jozefo Nemeth, redaktoro

haowu123
afiŝita je 2019-09-11 08:18:10

1. Vintro estas, vintro estas tre malvarma.
Kaj printempo, kaj printempo estas ĉarma.
En somero brilas suno.
Ofte pluvas, vento blovas dum aŭtuno.

2. Vintre lernu, vigle lernu Esperanton!
Kaj printempe ĝoje kantu ĉarman kanton!
En somero vi kongresu,
sed aŭtune uzi lingvon ne forgesu!
get a Certificate (Degree) and a transcript from King's College London
3. Vintre vin tre distru en amika rondo,
dum printempo vi vagadu tra la mondo!
Forvojaĝu en somero,
vintre agu kaj ripozu dum vespero!

La kanton mi citas laŭ

jozefonemeth
afiŝita je 2019-09-12 18:07:41

Bone, sed kiel la kanto ligiĝas al IPR?
Jozefo
haowu123 skribis:
1. Vintro estas, vintro estas tre malvarma.
Kaj printempo, kaj printempo estas ĉarma.

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.