Forumo

TemojTipaj lingvaj erarojAjna etnolingvo

tukero
afiŝita je 2011-06-19 16:42:14

Laŭ Laszlo do ni povas senĝene diri "politika korekteco" kaj "politike korekta". Tio signifus ke la asigno de la radiko "korekt" al la verba kategorio flanke de la redaktoroj de (N)PIV estis erara kaj ke la radiko estintus asignenda al la kategorio "adjektivo". Sekve ekzamenoj ne estas korektendaj, sed korektigendaj.

laszlo
afiŝita je 2011-06-19 17:25:41

Kara tukero,

La radiko korekt_ estas baze radiko de la verbo: korekt_i
Ĉiuj aliaj vortospecoj deriviĝas el tiu verba baz-radiko.
Do ne eblas paroli pri ”asigno de la radiko korekt al verba kategorio”, ĉar ĝi baze (laǔ vortaro) estas verbo.
Por scii la ĝustan komprenon de iu derivita vortospeco, nepre necesas scii, ĉu tiu radiko baze (laǔ vortaro) estas verbo, adjektivo, substantivo, aǔ adverbo.
La sencon de iu derivita vorto el alia vortospeco grave influas tiu vortospeco, al kiu la radiko apartenas baze (laǔ vortaro).

Jes, eblas senĝene paroli pri politika korekteco, politike korekta (sed pli reale, pli ofte: politika nekorekteco, politike nekorekte :-) ).

Pri PIV kaj NPIV: tio ne estas hazardo, ke Akademio de Esperanto agnoskis nek PIV-on, nek NPIV-on.
Indas pripensi la kialon...

Pretere:
”Sekve ekzamenoj ne estas korektendaj, sed korektigendaj.”
. . . . . . . .

Ekzamenojn oni ne korektas.
Oni korektas ekzamen-taskojn.
Ekzamenantoj povas ekzameni korekte aǔ ne.
Ekzamenatoj povas respondi aŭ fari la skrib-taskon korekte aǔ ne.

tukero
afiŝita je 2011-07-19 20:07:50

Kvankam ni jam delonge uzadas la esprimmanieron "korekti ekzamenojn", mi konfesas ke ĝi estas ne tute preciza. La supera ekzamena instanco kompreneble kontrolas, do korektigas laŭbezone la ekzamenojn. La kompilintoj de la ekzamenoj sekve korektas ilin. Se la ekzamenaj taskoj estas erarhavaj, ankaŭ ili devis esti korektitaj. La ekzamenantoj kontrolas la plenumon de la taskoj, do la pruvon de la ekzamenitaj kapabloj, ni diru, la pruvendaĵon. Ekzamenantoj povas ekzameni ĝuste aŭ erare. Erar-kaze la ekzamenlaboro estas korektenda. Se ekzamenantoj ekzamenas korekte, ili helpas al la ekzamenatoj, donante al ili malpermesitan avantaĝon. Ili rajtas korekti nur la plenumitan ekzamenon, sen ĉeesto de la ekzamenito.
La uzado de "korekta" en la senco de "ĝusta" rompas la lingvan sistemon kaj ĝia populareco faras el ĝi idiomaĵon sub la influo de alilingva interferenco, subtenata de la internacia tendenco facilanime transpreni nacilingvajn esprimmanierojn - ĉi-kaze, anglo-usonan.

laszlo
afiŝita je 2011-07-28 15:09:01

”La supera ekzamena instanco kompreneble kontrolas, do korektigas laŭbezone la ekzamenojn. La kompilintoj de la ekzamenoj sekve korektas ilin.”
- - - - - - - -

Mi formulas jene:

”La supera ekzamena instanco kompreneble kontrolas, do korektigas laŭbezone la manieron kiel ekzamenoj okazas.”

Neniu kompilas ekzamenojn, sed nur ekzamen-taskojn, do korekte:

”La kompilintoj de la ekzamen-taskoj konsideras/obeas la plibonig-proponojn faritajn de ekzamena instanco.”

Mi ne komprenis klare vian suban frazon:
”Se ekzamenantoj ekzamenas korekte, ili helpas al la ekzamenatoj, donante al ili malpermesitan avantaĝon

tukero
afiŝita je 2011-07-29 13:42:16

Oni, laŭ mia persona 40-jara sperto en tri lingvoj, ellaboras taskaron, el kiu oni kompilas ekzamenon, kiu konsistas el la diversaj taskoj plenumotaj de la ekzamenoto.

laszlo
afiŝita je 2011-07-29 22:03:54

Mi tamen tiel opinias, ke lingva ekzameno estas procezo dum kiu ekzamenantoj pritaksas la lingvoscipovon de ekzamenatoj.
Ekzamenatoj plenumas ekzamenajn taskojn, kiujn kompetentaj instancoj pretigis/kompilis por la parola, respektive skriba ekzameno.
Pretigi ekzamenon (ne ekzamen-taskojn) signifas organizi ĝian okazon (certigi konvenan ĉambron, tablojn, seĝojn, kontrolantajn personojn, ktp.)

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.