Forumo

TemojTipaj lingvaj erarojAjna etnolingvo

laszlo
afiŝita je 2010-12-28 19:29:41

Ĉu la redaktoro(j) de www.lernu.net tute ne filtras la alsenditajn materialojn? - (aǔ, eventuale ne kapablas ilin filtri?...)
Pri la lingvo-ĝusteco de la skribaĵoj publikigitaj sen aǔtoraj signoj respondecas la redaktoro(j) mem:

”- Kaj kiel vi fartas??
- Pli-malpli bone. Nun mi marŝas denove.
- Ĉu vi estis malsana?
- Ne, sed iu ŝtelis mian aŭton.”

Ĉu la redaktoro(j) de www.lernu.net ne konas la diferencon inter piediri kaj marŝi? :-)
Ĉu povas esti, ke tiuj, kiuj ne havas aǔton, nepre marŝas anstataǔ piediri? :-)

blazio
afiŝita je 2010-12-30 12:32:50

Oni ja diras eĉ pri infaneto: la infaneto jam marŝas. Eble tio enhavas iom da ironio. *Piediri* estus tro klariga vorto por ĉi tiu ŝerco (ne estas bone esprimi sin tiom precize, la teksto devas esti ŝveba). *Iri*, aliflanke, estas iom tro vasta, en Esperanto ĝi kelkfoje estas uzata ankaŭ je senco de 'veturi', eĉ se relative malofte (en Esperanto iri kaj veturi ne ekskludas sin reciproke kiel ĥodit'/ezd'it'/ aŭ kiel (eble) ankaŭ gehen/fahren. Iri ne ekskludas, marŝi ekskludas veturadon: tio povas esti la motivo de ĝia uzado. Cetere. marŝado ne estas nepre (preskaŭ devige) soldata marŝado (kiel la hungar masíroz aŭ menetel). Do oni povas iom diskuti, sed mi ne vidas ĉi tie ian teruran eraron.

laszlo
afiŝita je 2010-12-30 13:44:57

Preskaǔ ĉion eblas iel-aliel argumenti, ekskuzi. Sed vi eble ne prijuĝis sufiĉe edukaspekte tiun ŝercon, kiu troviĝas ĝuste sur la portalo lernu.net.

pwierzbowski
afiŝita je 2010-12-30 13:47:48

Mi dubas ĉu vi elektis la ĝustan lokon por rimarkigi ion al la Lernu-teamo. Sed eble temas pri komentado nur por komentado.

laszlo
afiŝita je 2010-12-30 17:05:41

Kara pwierzbowski, tiuj ŝercoj troviĝas ĝuste sur la ĉefpaĝo de lernu.net!
Portalo (fakte ĝia[j] redaktoro[j] ), kiu celas instrui lingvon ja *ne* estu tiom nepretendema, ke tuj sur la unua paĝo diskonigu lingvo-misaĵojn! - se la redakcio ne estas sufiĉe bona lingvoscipovanto, pli bone rezignu pri lingvoinstruado (aǔ petu helpon de lingvoscipovantoj)!
Pli bone silenti, ol misinstrui...

laszlo
afiŝita je 2011-03-13 19:46:00

"Dum pli ol 90% el la leciona tempo la gelernantoj praktikas."
- - - - - -
"Praktiki" estas transitiva verbo, do postulas objekton. Kiu formanĝis la objekton? :-)
- korekte:
"Dum pli, ol 90% el la leciona tempo la gelernantoj praktikas lingvouzon."

terurcxjo
afiŝita je 2011-04-05 21:16:19

verŝajne, mi ne komprenis la ŝercon, sed mi neniam aŭdis aŭ legis aŭ eĉ spertis, ke transitiva verbo nepre postulas objekton.

laszlo
afiŝita je 2011-04-09 20:01:17

"verŝajne, mi ne komprenis la ŝercon, sed mi neniam aŭdis aŭ legis aŭ eĉ spertis, ke transitiva verbo nepre postulas objekton."
- - - - - - - -

Se vi malkovrus vian patrinlingvon, mi povus klarigi tion al vi. T.e, ĉar en certaj lingvoj, verboformoj povas aludi ankau al objekto.

. . . . . . . . . .
"Ĉasisto:
-Vulpo estas tre ruza besto.
-Ĉu ne nur laŭ la fabeloj?
- Ne. Mi spertis. Mi pelis tutan tagon vulpon de mateno ĝis vespero. Kiam mi fine tamen sukcesis mortpafi ĝin, montrigĝs, ke ĝi ne plu estis jam vulpo, sed hundo.
"

En la supra ŝerco aperas la erara frazo: "Mi spertis."
Kion li spertis??? - mankas objekto, aŭ almenaŭ la montra pronomo "tio(n)" !

En la hungara lingvo verboj per siaj formoj povas indiki ankaŭ objekton (kvazaŭ montra pronomo):
látok = mi vidas (mi ne estas blinda)
látlak = mi vidas vin
látsz = vi vidas min
látom = mi vidas tion
látod = vi vidas tion
látja = ŝi/li vidas tion
látjuk = ni vidas tion
látjátok = vi (pluralo) vidas tion
látják = ili vidas tion
ktp.
Hungaroj pretas uzi Esperantajn verbojn kiel hungarajn verbojn, kaj ilin tute ne ĝenas tio, ke la Esperantaj verboj ne havas apartajn formojn por aludi al objekto.

tukero
afiŝita je 2011-06-13 22:21:35

Kion signifas "korekte"?
a) ĝuste
b) ĝustige

laszlo
afiŝita je 2011-06-15 17:47:11

"korekte" signifas "ne erare" aŭ "senerare".
"ĝuste" signifas laŭmezure, oportune, konforme (al vero), taŭge, konvene
"ĝustigi" signifas fari ion pri io, por, ke ĝi iĝu ĝusta, taŭga, konvenva, oportuna, pli bona, ktp.
"ĝustige" precizigas la respektivan agon, kiu celas fari ion taŭga, oportuna, pli bona, ktp.

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.