Forumo

TemojMetodikoPretigi sin por la parola ekzameno

laszlo
afiŝita je 2011-01-07 13:17:15

Parolado havas du gravajn trajtojn (krom laǔteco kaj akcento), kiujn necesas priatenti dum lingvolernado: prononcon kaj kunprononcadon.

Bonŝance, kaze de iuj lingvoj, kiel Esperanto, itala, hispana, ktp. vortojn oni prononcas (eĉ se ne tute same) tamen sufiĉe simile al skribita formo. Tio multe helpas kompreni parolatajn frazojn, sed ne certigas fidinde kompreni aparte la kunprononcitajn vortojn.
Precipe dum rapida parolado oni emas kunprononci najbarajn vortojn, kvazaǔ ili estus kunmetitaj. Tio kaǔzas por lingvolernantoj malfacilecon rekoni kaj distingi vortojn.

Je la unua pripenso ŝajnas, ke lingvolernantojn povas helpi tiaj parolataj tekstoj, en kiuj la parolanto zorgeme atentis, ke prononcu klare ĉiun vorton.
Kvankam oni devas lerni la ĝustan prononco de vortoj dum la kutimaj lecionoj, sed por la parola ekzameno, precipe por la tn. laboratoria tasko necesas kompreni naturece parolatajn frazojn.

Nu, por lernantoj helpas natureca, laǔkutima parolado. Sed tiajn sonregistraĵojn necesas speciale uzi lern-cele. Lernantoj devas disponi ankaǔ pri la skribita, teksta formo de tiu registraĵo. Ili unue marku kelkajn vicojn en teksto, kaj legu tiujn markitajn tekstopartojn multfoje, preskaǔ ĝisparkerige. Kiam la markita tekstoparto jam estas preskaǔ encerbigita, la lernantoj povas komenci aǔskulti la registraĵon tiomfoje, kiom necesas por rekoni senpene kaj korekte frazojn, kaj ene de ili distingi vortojn.
Kiam iu frazo jam estas rekonita, kaj ankaǔ ĝiaj konsistigaj vortoj, multe helpas, se la lernanto skribas ĝin al sur papero.
Post tio eblas preni pluan frazo-pakon por parkerigi, kai agi simile.

Tiu metodo validas por ajna fremda lingvo. Parolado kaj kompreno laǔ aǔdo funkcias per frazo-kliŝoj stokitaj en menso.

blazio
afiŝita je 2011-01-07 15:04:07

Dankon pro la utliaj konsiloj. Mi pensas, ke ekzistas ankaŭ iom "malrektaj" metodoj, eĉ se ne plej gravaj. Tia estas ekzemple, se oni igas gekursanojn voĉlegi tekstojn, kaj oni zorge korehtas tiuj veĉlegantoj. Oni igu la kursanojn anticipe elekti (kaj eble substreki, iel indiki surparpere9 la emfazendajn vortojn aŭ sntiagmonjn en ĉiu el la frazoj. Ne gravas, ke la solvoj estu ssendiskutaj, sed oni perovu pripensi, kio en ĉiu frazo estas nova kompare al la antaŭa teksto, kio ne estas kvauazx-rpeto de konataj elementoj - kaj oni dmfazu (malrapidigu kaj plilaŭtigu tiun parton en maniero rimarkebla). se tion oni faruos aktive, oni kutimiĝos iom ankaŭ rimatki tiajn aferojn, pasive.
laszlo skribis:
Parolado havas du gravajn trajtojn (krom laǔteco kaj akcento), kiujn necesas priatenti dum lingvolernado: prononcon kaj kunprononcadon.

Bonŝance, kaze de iuj lingvoj, kiel Esperanto, itala, hispana, ktp. vortojn oni prononcas (eĉ se ne tute same) tamen sufiĉe simile al skribita formo. Tio multe helpas kompreni parolatajn frazojn, sed ne certigas fidinde kompreni aparte la kunprononcitajn vortojn.
Precipe dum rapida parolado oni emas kunprononci najbarajn vortojn, kvazaǔ ili estus kunmetitaj. Tio kaǔzas por lingvolernantoj malfacilecon rekoni kaj distingi vortojn.

Je la unua pripenso ŝajnas, ke lingvolernantojn povas helpi tiaj parolataj tekstoj, en kiuj la parolanto zorgeme atentis, ke prononcu klare ĉiun vorton.
Kvankam oni devas lerni la ĝustan prononco de vortoj dum la kutimaj lecionoj, sed por la parola ekzameno, precipe por la tn. laboratoria tasko necesas kompreni naturece parolatajn frazojn.

Nu, por lernantoj helpas natureca, laǔkutima parolado. Sed tiajn sonregistraĵojn necesas speciale uzi lern-cele. Lernantoj devas disponi ankaǔ pri la skribita, teksta formo de tiu registraĵo. Ili unue marku kelkajn vicojn en teksto, kaj legu tiujn markitajn tekstopartojn multfoje, preskaǔ ĝisparkerige. Kiam la markita tekstoparto jam estas preskaǔ encerbigita, la lernantoj povas komenci aǔskulti la registraĵon tiomfoje, kiom necesas por rekoni senpene kaj korekte frazojn, kaj ene de ili distingi vortojn.
Kiam iu frazo jam estas rekonita, kaj ankaǔ ĝiaj konsistigaj vortoj, multe helpas, se la lernanto skribas ĝin al sur papero.
Post tio eblas preni pluan frazo-pakon por parkerigi, kai agi simile.

Tiu metodo validas por ajna fremda lingvo. Parolado kaj kompreno laǔ aǔdo funkcias per frazo-kliŝoj stokitaj en menso.

laszlo
afiŝita je 2011-01-07 16:40:44

Ekzistas diversaj metodoj por instrui prononcon, akcenton.
Laǔ miaj ĝisnunaj spertoj, la laboratoria taskoparto estas la plej malfacila el inter ĉiuj ceteraj parol-ekzamenaj taskoj. Mi spertis tion ĉefe en la angla lingvo. Ĝuste tial mi fokusis precipe je kompreno laǔ aǔdo.
Mi ne povis facile kompreni la naturece (flue) parolatajn frazojn, kaj ne povis flue paroli la lingvon, ĝis kiam mi fine ”bonvolis” parkerigi kompletajn modelfrazojn.
Kiam la memorigita ”frazo-stoko” jam superis certan kvanton (kaj diversece, kaj nombre), la parolado kaj la kompreno laǔ aǔdo iĝis signife pli bonaj.

blazio
afiŝita je 2011-01-07 17:05:53

Jes, oni bezonas (finfine) "kliŝojn"-- ankaŭ en Esperanto. László, rilatigu ĉi tion al niaj aliaj temfadenoj. Bone konstrruitaj vortoj helpas lernantojn per sia bone-konstruiteco, tamen plej facile (la plimulto de la parolantoj) uzas "pretajn elementojn" kaj "pretajn blokojn".
laszlo skribis:
Ekzistas diversaj metodoj por instrui prononcon, akcenton.
Laǔ miaj ĝisnunaj spertoj, la laboratoria taskoparto estas la plej malfacila el inter ĉiuj ceteraj parol-ekzamenaj taskoj. Mi spertis tion ĉefe en la angla lingvo. Ĝuste tial mi fokusis precipe je kompreno laǔ ado.
Mi ne povis facile kompreni la naturece (flue) parolatajn frazojn, kaj ne povis flue paroli la lingvon, ĝis kiam mi fine ”bonvolis” parkerigi kompletajn modelfrazojn.
Kiam la memorigita ”frazo-stoko” jam superis certan kvanton (kaj diversece, kaj nombre), la parolado kaj la kompreno laǔ aǔdo iĝis signife pli bonaj.

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.