Forumo

TemojMetiejoKvizludo

laszlo
afiŝita je 2011-01-08 18:55:05

Ne forgesu, opiniojn devas akompani raciaj argumentoj! :-)

1 ) Kion signifas: ekzameniĝi?
a ) ekzameni sin
b ) ekzamenigi sin
c ) iĝi ekzamenita
d ) iĝi ekzamenigita
e ) iĝi ekzaminata
f ) iĝi ekzamenigata
g ) iĝi ekzamenota
h ) iĝi ekzamenigota
i ) iĝi ekzameninta
j ) iĝi ekzamenanta
k ) iĝi ekzamenonta
l ) mi tion ne kapablas konkludi, ĉar la gramatiko de Esperanto estas tro facila! :-)

2 ) Kion signifas: batiĝi?
a ) bati sin
b ) batigi sin
c ) iĝi batita
d ) iĝi batigita
e ) iĝi batata
f ) iĝi batigata
g ) iĝi batota
h ) iĝi batigota
i) iĝi batinta
j ) iĝi batanta
k ) iĝi batonta
l ) mi tion ne kapablas konkludi, ĉar la gramatiko de Esperanto estas tro facila! :-)

3 ) Kion signifas ruliĝi?
a ) ruli sin
b ) ruligi sin
c ) iĝi rulita
d ) iĝi ruligita
e ) iĝi rulata
f ) iĝi ruligata
g ) iĝi rulota
h ) iĝi ruligota
i ) iĝi rulinta
j ) iĝi rulanta
k ) iĝi rulonta
l ) mi tion ne kapablas konkludi, ĉar la gramatiko de Esperanto estas tro facila! :-)

3 ) Kion signifas sidiĝi?
a ) sidi sin
b ) sidigi sin
c ) iĝi sidita
d ) iĝi sidigita
e ) iĝi sidata
f ) iĝi sidigata
g ) iĝi sidota
h ) iĝi sidigota
i ) iĝi sidinta
j ) iĝi sidanta
k ) iĝi sidonta
l ) mi tion ne kapablas konkludi, ĉar la gramatiko de Esperanto estas tro facila! :-)

* * * * * * * * * * *

Ne forgesu argumenti vian opinion! :-)

blazio
afiŝita je 2011-01-10 13:44:16

1) 'esti ekzamenata aŭ ekzamenita, iam senvole, ofte proprainiciate'. Argumentoj: la radiko en Universala Vortaro estas transitiva (ekzameni ion aŭ iun. La sufikso -iĝ- kun transitivaj verboj (ofte laŭkuntekste aŭ depende de konkreta verbo) havas perfektivan aŭ imperfektivan valoron: dum li ekzameniĝis ('ekzamenate';); post kiam li ekzameniĝis ('ekzamenite';). Cxar la radiko en Universala Vortaro estas verboprefera (ekzameni, ne ekzameno), la baza senco laŭ mi estas ĉi tiu. Oni eventuale kelkfoje prenas kiel bazon la substantivon ekzameno: Tiu konversacio iom post iom [i]"ekzameniĝis" [/i] 'Tiu konversacio iom post iom iĝis ekzamenofariĝis ekzameno, transiris en ekzamenon'. Tian okazan interpreton mi ne tute ekskludas (ĉefe en lutaj paroloj), sed (kvankam tio ne estas divigata) estas preferinde uzi sintagmo-nivelan (sintaksan, analizan) esprimon: La konversacio iom post iom iĝis ekzameno. Mia aldono pri la dua ebla (sed certe malofta) signifo ne estas deduktebla el Fundamento, nek el PIV aŭ NPIV. Neniu senco estas Fundamenta, la unua estas pli konforma al Fundamento. La unua senco estas konforma ankaŭ al PIV, NPIV. MPIV 2002, pĝ. 276: ekzameniĝi 'trapasi ekzamenon' Zamenhofa ekzemplo: li ekzameniĝis kaj ne sukceis, iri ekzameniĝi. Multo neFunfamenta estas bona aŭ nediskutata. Fundamento fiksas tion, kio estas en Fundamento, ne tion, kio ne estas en ĝi. -Aliajn planlingvojn - ekzemple Intalojn. Tokiponon, Idon, Interlingvaon - nuntempe Fundamento de Esperanto neniel interlimigas. Mi povas imagi, ke komence - dum Idon oni prezentis kiel version de Esperanto - tio ne estis absolute unusenca, sed nun tio laŭ mi devas esti senduba. -- Kion signifas batiĝi:? - Kion io aŭ iu senkonscie aŭ konscie, intence aŭ senintence aŭ malgraŭintence aŭ sendepende de intenco batas, tio batiĝas: esti batata kaj/aŭ batita de iu aŭ de io ajn, sen insisto pri aganto. I Pli ofta estas la senco kun "objekto batanta": 'Mi falis sur la kuŝantan betonan trabon kaj miaj genuoj forte batiĝis: 'mi falis sur la kuŝantan betonan trabon kaj miajn genuojn (io/tio/supzeble la trabo) forte (dolorige) batis. Por esprimi reciprokecon oni kutime aldonas la prefikse uzatan prepozicion inter gejunuloj interbatiĝas en drinkejo. Tion ne preskribas, sed permesas Fundamento, kaj subt4enas tradicio. Kion signifas ruliĝi? 'esti rulata de io ajn, prefere sen konsidero pri intenco de kaŭzanto, iniciatanto, aganto. (Uzo de pasivo esti rulata preferigis konsideri konscian aganton, rulanton". Fundamento liveras informon pri transitiveco de la radiko rul , do laŭ Fundamento ruli ne havas la sencon 'esti rulata'. Fiksita estas ĉi tiom, la senco kiujn mi formulis supre ne estas speciale formulitaj en Fundamendo, sed ne kontraŭdiras ion ajn en Fundamento kaj estas konataj el longa praktiko de la lingvokomunumo. Snecoj kiel . 'iĝi rulanta, rulinta, rulonta' nek estas prezentitaj en Fundamento de Esperanto, nek konformas al la multjara tradicio, nek aperis laŭ mia scio en normilnfluaj vortaroj, nek estas evidentaj laŭ signifo de la transitiva radiko rul- kaj la klarigoj pri la uzi -iĝ- en Fundamento aŭ en alia normofonto. Ruliĝi kaj ruli sin povas esti pli-malpli soinonimaj, sed ruli sin igas la aŭkultanton supozi intencan agon. - Oftiĝo de iu el eblaj signifoj dependas ankaŭ de historio de konkreta leksemo; aliaj imagataj de vi sencoj (kiel iĝi rulonta) estas ekskludeblaj. - Oni povus ankaŭ demandi, ĉu ruliĝi ne signifas 'iĝi rulo'. tion vi ne demandis. Ekzemple: 'La pasintfoja ĵeto nun ruliĝis[/i] 'igis rulo'. Tia uzo estas malverŝajna, ĉar se la radiko estas verbinklina, estas konsilnde preni kiel bazon la primaran vorton , ĉi foje la verbon, la verbon transitivan [i](ruli), kaj ne ekz. substantivon derivitan el ĝi (rulo). Sed tiun ideon vi ne lanĉis. Fakte, la validaj ĉefaj signifoj parte konkludiĝas el strukturo, parte el tradicio. Fakte, oni ŝarĝas iom pli la tradicion ankaŭ pro tio, ke en Esperanto ne ĉiu derivo-paŝo lasas formajn spurojn ĉe plu-derivado. Tion iel kontraŭbatalis Couturat en sia kritiko de la Esperanta vortoderivado. La instruojn de Couturat aliflanke provis utiligi Wüster, aplikante pluderivilojn. (patro-patra-patrecigi: -ec- konservas -a-). Do kelkaj pli fruaj ideoj estas iel parencigeblaj kun viaj postuloj, kvankam evidente ne temas pri identaĵoj. La kritiko de esperanto fare de Couturat kondukis al akcepto/kreado/ada reformado de Ido. Bataloj de fruaj idistoj kaj esperantistoj - malgraŭ multegaj fortostreĉoj - ne fariĝis reciproka kompreno (ne "kompreniĝis....";) nek iĝis doalogika kunagado (ne "kunlaboriĝis";). verxsajne tiaj aferoj ne povas okai ene de la sama generacio, ja la rolantoj havas la socian bezonon resti apartaj grupoj.
j ) iĝi rulanta
k ) iĝi rulonta
1 ) Kion signifas: ekzameniĝi?
a ) ekzameni sin
b ) ekzamenigi sin
c ) iĝi ekzamenita
d ) iĝi ekzamenigita
e ) iĝi ekzaminata
f ) iĝi ekzamenigata
g ) iĝi ekzamenota
h ) iĝi ekzamenigota
i ) iĝi ekzameninta
j ) iĝi ekzamenanta
k ) iĝi ekzamenonta
l ) mi tion ne kapablas konkludi, ĉar la gramatiko de Esperanto estas tro facila! :-)

2 ) Kion signifas: batiĝi?
a ) bati sin
b ) batigi sin
c ) iĝi batita
d ) iĝi batigita
e ) iĝi batata
f ) iĝi batigata
g ) iĝi batota
h ) iĝi batigota
i) iĝi batinta
j ) iĝi batanta
k ) iĝi batonta
l ) mi tion ne kapablas konkludi, ĉar la gramatiko de Esperanto estas tro facila! :-)

3 ) Kion signifas ruliĝi?
a ) ruli sin
b ) ruligi sin
c ) iĝi rulita
d ) iĝi ruligita
e ) iĝi rulata
f ) iĝi ruligata
g ) iĝi rulota
h ) iĝi ruligota
i ) iĝi rulinta
j ) iĝi rulanta
k ) iĝi rulonta
l ) mi tion ne kapablas konkludi, ĉar la gramatiko de Esperanto estas tro facila! :-)

3 ) Kion signifas sidiĝi?
a ) sidi sin
b ) sidigi sin
c ) iĝi sidita
d ) iĝi sidigita
e ) iĝi sidata
f ) iĝi sidigata
g ) iĝi sidota
h ) iĝi sidigota
i ) iĝi sidinta
j ) iĝi sidanta
k ) iĝi sidonta
l ) mi tion ne kapablas konkludi, ĉar la gramatiko de Esperanto estas tro facila! :-)

* * * * * * * * * * *

Ne forgesu argumenti vian opinion! :-)

laszlo
afiŝita je 2011-01-10 17:23:02

”la radiko en Universala Vortaro estas transitiva (ekzameni ion aŭ iun, -iĝ- kun transitivaj verboj (ofte laŭkuntekste aŭ depende de konkreta verbo) havas perfektivan aŭ imperfektivan valorondon: do li ekzameniĝis (ekzamenate);”
- - - - - - - - - - - - - -

Gramatikon ne eblas difini per la vorto ”ofte”. Necesas regulo, kiu aǔ ĉiam estu valida, aǔ almenaǔ ekzistu iu detala, akurata listo pri ĉiuj esceptoj!

Kiel gvidos sin lingvouzantoj, se ili kreos iun refleksivan verbon per iu verboradiko kaj la refleksiva sufikso ”iĝ”, sed tamen ili ne trovos difinon por tiu refleksiva verbo en Universala Vortaro?
Ekz.: ĉu manĝiĝi signifas ”esti manĝita(-ata)”?

Se lingvaj respondeculoj en Eǔropo Unio (ni almenaǔ imagu tion!) lanĉus la ideon enkonduki Esperanton, ĉu vi respondece kuraĝus aserti tion, ke transitiva verboradiko kun la sufikso ”iĝi” ĉiam signifas ”esti …..-ita(-ata)” (ekz.: ”esti manĝita(-ata)”, ”esti batita(-ata)”, ktp)? Se jes, kiel oni esprimu per -iĝ-: ”esti manĝinta(-anta, -onta)”?

blazio
afiŝita je 2011-01-10 19:57:32

Mi provizore absolute ne komprenas, kial oni devus esprimi "esti manĝinta" "per -iĝi". Esti manĝinta mi esprimas per esti manĝinta. Se preni finitivon: Mi estas manĝinta mi esprimas per : Mi estas manĝinta aŭ per Mi manĝis (kaj mi ne estas ankoraŭ malsata). Certe vi pensas pri io tute alia, sed tio ne estas klara por mi. Ĉu eble vi "serĉas" pasivan ekvivalenton de esti manĝinta? Tio estas: esti manĝita.

blazio
afiŝita je 2011-01-11 04:55:47

Gramatiko, vortaro. Principe oni povus imagi ian unusolan verkon, kiu prezentus ĉion pri tiu aŭ alia lingvo: "Librego de la franca lingvo el kvindek volumoj". Kelkfoje vortaroj similas je tio, sed ankaŭ grandaj vortaroj ne pretendas ĉion enhavi. Gramatiko neniam enhavas ĉion. En gramatiko - laŭ mi - eblas diri: ofte verboj postulas post si rektan objekton kiel devigan komplementon (rektan objekton); aliaj verboj ne povas regi/havi rektan objekton. La unuajn ni noomas transitivaj verboj} la duan grupon ni nomas "netransitvivaj verboj". Nu jes, anstatasŭ "ofte" oni povas diri "konsiderinda parto de la verboj"... tamen gramatikoj kutime ne liveras plenan liston. - Samtempe grandaj vortaroj enhavas gramatikecajn informojn pri ĉiu (individua) vorto: ili indikas, kiam estas eble, la vortkategorion/vortospecon, al kiu la konsiderata vorto apartenas; ili indikas neprajn kaj fakultativajn rekciojn, komplementojn de ĉiu verbo, ekzemple. Fakte, per ŝanĝo de finaĵo en Esperanto oni povas derivi verbon netransitivan (vreda - verdi) kaj verbon transitivan (butono - butoni, asfalto - asfallti). Ekzemplojn similajn gramatiko enhavas, sed apartajn vortojn kutime devas karakterizi (ankaŭ gramatike): vortaro. Sen eĉ konsideri detalojn oni povas diri, ke tre multajn aferojn pri uzo de tiu aŭ alia derivaĵo oni ne povas unusence konstati surbaze de a) iu ajn gramatiko de Esperanto b) precipe ne surbaze de Fundamento de Esperanto. Sed tion ja imagas neniu. Zamenhof mem diris, ke se iu uzas formon, kiu ne estas en Fundamento de Esperanto, tiu ne rajtas diri, ke li uzas tiun formon, ĉar li (Zamenhof) aŭ Fundamento prezentis tian modelon. Se oni diras: "Fero estas metalon", oni ne rajtas diri, ke tiun frazoformon, tiun uzon de akuzativo subtenas Fundamento de Esperanto. Jen ĉio. El Fundamento de Esperanto mi povas preni, ke "ekzameni" estas transitiva: ne el ĝia gramatika parto, sed el Universala Voraro. Mi ne povas diri surbaze de Fundamento, ĉu "patri" estas transitiva aŭ ne (mi scias, ke fyi estas uzata transitive, ja mi memoras frazojn kiel "Couturat partris Idon",sed la aferon me scias el Fundamento. El Fundamento de Esperanti mi nur scias, ke ĝi ne malpermesas tian frazon. Auld [old] en La Infana Raso parolas pri la sek ses permesaĵoj: Fundamenta Gramatiko fiksas vastajn limojn, krome ĝi... permesas multajn aferojn. - László kvazaŭ postulas, ke io aŭ dio estu unusence dedkutebla el Fundamento de Esperanto. Estas eble diri, ke tia Fundamento plaĉus al iu pli, sed nek Zamenhof pensis, nek mi pensas, nek granda nombro da esperantistoj pensas, ke Z havis la intencon verki ion kio fiksas ĉion koncerne la uzadon de la lingvo, inkluzive precizan signifon de ĉiu derivita vorto.

laszlo
afiŝita je 2011-01-11 05:23:58

En la antaŭa mesaĝo, dum kompil-modifado kaj alkopiado misrestis esti anstataǔ ”iĝi”, do ĝuste:

. . . . . . . . . .
Kiel gvidos sin lingvouzantoj, se ili kreos iun refleksivan verbon per iu verboradiko kaj la refleksiva sufikso ”iĝ”, sed tamen ili ne trovos difinon por tiu refleksiva verbo en Universala Vortaro?
Ekz.: ĉu manĝiĝi signifas ”iĝi manĝita(-ata)”?

Se lingvaj respondeculoj en Eǔropo Unio (ni almenaǔ imagu tion!) lanĉus la ideon enkonduki Esperanton, ĉu vi respondece kuraĝus aserti tion, ke transitiva verboradiko kun la sufikso ”iĝi” ĉiam signifas ” iĝi …..-ita(-ata)” (ekz.: ”iĝi manĝita(-ata)”, ” iĝi batita(-ata)”, ktp)? Se jes, kiel oni esprimu per verboradiko kaj -iĝ-: ”iĝi manĝinta(-anta, -onta)”?
. . . . . . . . .

Plue, daǔrigante tiun pensofadenon, kiel oni komprenus kaze de netransitivaj verboradikoj ekz.: ”ripoziĝi”, ”dormiĝi”? - ĉu simile, kiel ”sidiĝi” (”sidigi sin” - ”iĝi sidigita(-ata)”)?

- ĉu ”iĝi ripozigita(-ata)”, ”iĝi ripozita(-ata)” aǔ ”iĝi ripozinta(-anta)”?
- ĉu ”iĝi dormigita(-ata)”, ”iĝi dormita(-ata)” aǔ ”iĝi dorminta(-anta)”?

Tio ne estas negrava detalo.

laszlo
afiŝita je 2011-01-11 08:01:58

”nek granda nombro da esperantistoj pensas, ke Z havis la intencon verki ion kio fiksas ĉion koncerne la uzadon de la lingvo, inkluzive precizan signifon de ĉiu derivita vorto.”
- - - - - - - - - - - - - -

Ĝuste tio estas la plej grava mankhavo, fakte erarego de Esperanto, ke ĝia gramatiko grandparte ne estas profesie difinita, dume difini ĝian gramatikon profesie signifus senvalidigi la ĝistiaman disa-misan lingvaĵon, fanatikece dirite ”tuŝi Fundamenton.”
Temas pri tn. retrokupla fenomeno: sen profesie difinita gramatiko, la nepoliglotaj Eperanto-uzantoj neniam sukcesos ĝin uzi korekte, firme kaj memfide, dume sen fidinda sinesprimo, korekta uzado, neniam vastiĝos la tavolo de bonaj lingvouzantoj. Pro tio, neniun instancon eblos konvinki, ke Esperanton ja eblas vast-skale lernakri je korekta, fidinda uzkapablo.
La baza ideo pri ĝia gramatiko estas akceptebla laǔ la postuloj de facila, skemeca planlingvo, sed ne per neekzistantaj difinreguloj, kaj per reguloj, kiuj instigas onin uzi dise-mise la planlingvon. Ankaǔ la difinojn pri verboj oni devas repensi, profesiigi, por forigi tiun akutan malfacilecon pro nepripensita difinmaniero.

Neniu kredu tion, ke sufiĉos cerbumi, ekagi nur en la lasta momento, pri kiel verki profesie difinitan gramatikon por Esperanto. Se iam instancoj prenos je tagordo la ideon utiligi Esperanton, ili tuj analizos ĝian aktualan gramatikan difinitecon, kaj ĝian praktikan funkciadon. Do ili (por ne perdi tro multan tempon per eksperimentado) kontrolos la nunan lingvaĵ-kvaliton ĉe lingvouzantoj, por konstati, ĉu en praktiko oni povas aǔ ne povas fidinde lernakiri la planlingvon per ĝia aktuale difinita gramatiko. Kaj ili tuj forĵetos la ideon enkonduki ĝin, se ili konstatos, ke dum pli, ol 120 jaroj ne eblis krei por ĝi profesie difinitan gramatikon, kaj la granda plimulto de nepoliglotaj lingvoparolantoj nur erarege kaj balbut-nivele kapablas uzi la planlingvon.

Vendisto neniam sukcesos vendi iun nekontentige funkciantan varon, ekskuzante sin per tio, ke ĝis semajnfine li tamen klopodos ripari ĝin.
Esperanto *jam nun* (por ne diri: jam antaǔ 120 jaroj) devus disponi pri ŝtatlingvo-profesiece, serioze difinita gramatiko.
Neniu prilingva instanco akceptos tiajn difinojn, ke: Z. foje uzis iun gramatikaĵon tiel, foje aliel. Iun alian gramatikaĵon oni kutime uzas tiel, sed oni uzas ĝin ankaǔ aliel. Eĉ pli alian oni uzas ofte tiel, ofte aliel - despli, se diferenca uzmaniero kondukas al diferenca kompreno.
La tuta manko de Akademie deklaritaj regoloj pri vortordo certe tuj forturnos, fortimigos la fakulojn disde la penso enkonduki Esperanton, eble eĉ sen kontroli la ceterajn trajtojn. Lingvaj respondeculoj de ajna instanco postulas klarajn regulojn kaj kompletan liston pri esceptoj.
La Akademio de Esperanto disponis pri 120 jaroj por prilabori tian profesie difinitan gramatikon. Kion ĝi faris dumtempe?

Se Esperanton ne karakterizus tiaj gravegaj mankhavoj, Esperantistoj nun parolus bone la planlingvon je ĉ. 80% aǔ eĉ pli, kaj tiu sukceso kuraĝigus pluan amason de homoj eklerni ĝin. La nombro de bonaj parolantoj kreskus pli kaj pli rapide helpe de uzeblo tra interreto, kaj instancoj trovos sin antaǔ preta situacio, kiel pri la hispana lingvo en Usonlando (nu, jes, tie la hispana lingvo ne tiel disvastiĝis, sed tamen ĝia nuna, jam vasta uzado efikas al registaroj).

Krei ŝtatlingvece profesian difinon pri gramatiko estas pli grava kaj urĝa tasko por la estonto de Esperanto, ol argumenti per tio, ke oni kaj oniaj infanoj jam tiel alkutimiĝis uzi la planlingvon, kaj ke la ĝisnuna literaturo iĝos nevalida.

blazio
afiŝita je 2011-01-11 08:47:22

Vi estas prava, László [la:slo:] postulante detalajn gramatikojn. tiel opinis ankaŭ Kalocsay - Waringhien aŭ Bertilo Wennergren. Eble vi verkis jam aŭ verkos iam pli detalan. Viaj demandoj tamen aspektas kelkfoje, kiel se vi volus, ke Fundamenta Gramatiko estu determininta ĉion unusence. Eble iun interesos fragmento el La infana raso de Auld, mi petas vin, Katalin, se vi volas, forigu gxin poste. William AULD

(ŭiljem old?):

La infana raso

(Dankon al Markus SUNELA, pro la enkomputiligo!)

XVIII

Ne estas fido nur. Subtenas faktoj.
Lingvo estas socia fenomeno,
kreaĵo de sociaj intertraktoj,
kaj ĝin modifas la ŝanĝiĝa sceno.

L' epoko ne maturas. Sed bezonon
jam sentas kelkaj, kaj bezono trovas
sian rimedon, la precizan konon
alprenas. Kiu volas, tiu povas.

Kaj dum ekzistos la bezon', ekzistos
la esprimilo («ne por la futuro» —
ne, tamen eble ankaŭ mi asistos).
Ĝi estis revo pela. Kaj aŭguro.

Li sciis, kompreneble: «post centjaroj» —
ars longa... ho, sed vita estas brevis;
ĝi daŭras tikon de la okulharoj,
kaj ĝi ekzistas nur se oni revis.

La revo estas ĉio. Kaj kuraĝo:
ĉar revas nur la kuraĝul' unika.
Perdiĝas mil kaj mil pro la ĉantaĝo
de l' ĉiutag—a, mora, hermetika.

Li sciis. Kompreneble. Kaj li fidis,
kaj per la fido fakte movis monton.
Miraklo? Ne; faktoroj koincidis,
kaj frua nuno naskis la estonton.

«...post ĝi ne estis plu la sama», sorto
kompensa de l' pelatoj kaj stranguloj,
la sola, lasta spito kontraŭ morto
(la malproksima grako de klanguloj).

Nur tion li ne sciis, en mallumaj
tagoj de Varsovio dummilita;
sed tro malfrue estas, en krucumaj
horoj, bedaŭri pri la kub' ĵetita.

Faktoroj koincidis; nu, ekzemple,
la Proverbaro. La hazardo trafis
detale, certe, kaj, finfine, simple,
kaj dekses permesaĵojn paragrafis.

laszlo
afiŝita je 2011-01-11 10:06:13

Ĉiu etnolingvo havas ”moviĝspacon” certigitan de lingvoreguloj. Ankaǔ Esperanto devas havi tian ”spacon”, sed tute ne rilate al tiaj gramatikaĵoj, kiuj racie ja postulas unusencajn konvenciojn.
Mi esence ne plendas tiom ekz. kontraǔ libera vortordo rilate al adjektivoj (krom nekonvena eleganteco, facileco legi rapide kaj komprene frazojn; krom danĝero foje miskompreni la mesaĝon), sed neniel mi konsideras tion kiel aferon pri grava eraro, mankhavo, malgraǔ tio, ke ankaǔ la senorda uzo de adjektivoj foje povas kaǔzi miskomprenon, dubsencon: ”Enestis en bestoĝardeno granda besto.” - kiu estis granda?
Eĉ la relativa pozicio de adverboj foje povas modifi frazomesaĝon: ”Ofte li legis libron.” - ”Li legis ofte libron.” - la du frazoj ne havas la saman komprenon!

Sed ekzistas multega(j) gramatikaĵoj, kiuj laǔ ajna racia menso ja postulas unusencajn konvenciojn.
La senvortorda lingvaĵo, kombinita kun elipsaj frazoj, generas terurajn frazojn, tekstojn.
Pro tio, ĉar multa(j) Esperantistoj lernis kaj lernas la planlingvon ĉefe kun samlandanoj, estiĝas tn. ”sangparenca” lingvaĵo. La kialo estas la sama patrinlingvo, kiu trompas ilin dum lingvouzo. Estiĝas tia lingvaĵo, ke Esperanto parolantoj preskaǔ tute pensas patrinlingve, kaj konvertas senpere patrinlingvajn frazojn al Esperanto. Pro la sama pens-lingvomedio ili komprenas unu la alian tute perfekte, ĉar malkodas la eraran Esperanto-lingvaĵon per la sama ”malkodilo”. Pro la sukceso kompreni unu la alian, ili kredas, ke la uzata lingvaĵo estas korekta, bona, kaj iuj eĉ verkas literaturaĵojn per tia lingvaĵo, heredigante la eraran frazumadon.

blazio
afiŝita je 2011-01-11 10:38:57

Jes, negativajn transferojn oni devas laŭeble forigi. Mi ja tute ne volas, ke ekzemple hungaraj esperantistoj parolu epseranton je vortordo hungara. Krom vortordo havas rolon ankaŭ (sintaksa, aldona) akcentado, emfazo, ritmo. Tion, fakte, skribo povas perdi. Iuj uzas kursivigon, por evidentigi emfazon, krajone, pli frue, oni - substrakadis vortojn aŭ sintagmojn emfazatajn. Ekzistas aliaj rimedoj, ne uzataj en Esperanto. En Esperanto estas uzata ankaux apartigo en alpa propozicio: Estas li, kiu tion diras plej ofte. Eblas multo. Kelko estas fute fiksa (en ĉambro - xambro en?), aliaj aferoj estas - prefeindaj aŭ malpreferindaj. Triaj aferoj eble estas malgravaj, aŭ nur stil-influaj. Dankon pro prezento de viaj ideoj!

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.