Forumo

TemojRevuoj, ĵurnalojrevuo Kontakto

Kontakto
afiŝita je 2011-01-19 20:49:06

Saluton, mi volas prezenti min:

Kontakto estas revuo por homoj, kiuj interesiĝas pri aliaj landoj, popoloj, kulturoj kaj socioj. "Kontakto"-n legas gejunuloj (kaj ĉiuj, kiuj sentas sin juna) el ĉ. 90 landoj, ankaŭ kunlaborantoj venas tra la tuta mondo. Speciale por komencantoj parto de tekstoj aperas en la lingvoj "facila" kaj "tre facila" laŭ la facila vortolisto de "Kontakto".

Rogener Pavinski estas la redaktoro ekde oktobro 2010. De tiam ĝi havas novan enpaĝigon kaj novajn rubrikojn. Unu el la plej tradiciaj revuoj estas nun tutnove naskiĝinta bebo. La eldonisto estas UEA, kunlabore kun TEJO. "Kontakto" aperas kun 6 numeroj jare kaj enhavas la rubrikojn de Tejo-Tutmonde, kiu nun estas integra parto de la revuo.

Kiel aboni?
Individuaj membroj kaj patronoj de TEJO ricevas "Kontakto"-n aŭtomate. Aliaj povas aboni ĝin pere de UEA-kotizperanto aŭ rekte ĉe UEA (prezoj varias depende de la lando). Eblas ankaŭ kolektivaj abonoj (ekde 6 ekzempleroj) kun rabato ĝis 40%!
Kiel kontakti?

Adreso de la redakcio: Kontakto, Rua José Guidini Jr. 229, Ribeirão Preto/SP, 14093-540 Brazilo. Se vi volas kontakti la redakcion retpoŝte, skribu al kontakto@tejo.org. Pri abonoj kontaktu la administrantojn (UEA): sekretario@co.uea.org.

Por viziti la paĝaron de "Kontakto", bonvolu iri al http://kontakto.tejo.org.

Katalin
afiŝita je 2011-01-25 23:27:35

Mi ĵus legis intervjuon kun la redaktoro en Libera Folio:
Nova KONTALTO jam ne nur por gejunuloj!
Ni gratulas kaj deziras sukcesan renoviĝon!

Kontakto
afiŝita je 2011-01-26 01:47:53

Dankon Katalin!

leandro_abrahao
afiŝita je 2015-03-17 16:12:01

En la retpaĝo de TEJO kaj en la kolofono de la revuo KONTAKTO oni trovas alvokon verki "facilajn tekstojn". Pri tio bonvolu legi en la retpaĝo de TEJO mem. Jen oportuna okazo ekverki Esperante.

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.