Forumo

TemojMetiejoĈu ”vi” aǔ ”vij”, kiel plurala persona pronomo?

laszlo
afiŝita je 2012-06-10 10:30:17

Fundamenta Gramatiko ebligas ankaǔ pluan metodon pri diferencigi pluralon por pronomo de dua persono disde tiu singularo: kvankam ankoraǔ neuzite, tamen formo 'plurvi' estas laǔ-Fundamenta solvo por indiki pluralon por dua persono. Ĝi ne povas kaǔzi miskomprenon, kiel ekz. formo 'vij'.
Jes, mi certas, ke ortodoksuloj tuj elŝiros siajn kapharojn je tiu propono, sed bonŝance estonto ne dependas de rustiĝintaj E-istoj, sed de inĝeniaj posteuloj. :-)

tukero
afiŝita je 2014-05-06 22:15:59

Traleginte denove ĉi tiun fadenon, mi venas al la konkludo, ke la plej oportuna uzado estas:
ci = singularo
vi = pluralo
En la plej multaj de mi konataj lingvoj, alparolo per "vi" estas pli ĝentila ol alparolo per "ci".
Pri tio mi konsentus, kvankam Zamenhof tion evitis, kaj ĉar eĉ anglalingvanoj plurmetode pluraligas sian "you" por plenigi la vakuon postlasitan de la ne plu uzata "thou" (= ci).
Nenio kaj neniu malpermesas uzi "vi" kiel ĝis nun (zamenhofe) por singularo kaj pluralo.

 Aldoni novan mesaĝon

1 2 3 4 5

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.