Forumo

TemojPri ĉio ceteraMalpensemo

laszlo
afiŝita je 2011-01-30 18:55:05

Citaĵo el www.lernu.net :

”Armea oficiro vizitas urbestron de malgranda vilaĝo:
- Mi bezonas dormejon por soldatoj dum la grandaj manovroj. Kiom da viroj povas dormi en la urbodomo?
- Nu, - respondas la urbestro, - kutime dum la tago tie dormas sep oficistoj...”

- - - - -

Nu, ĉi-kaze ne temas pri gramatika eraro, sed pri mensa eraro... :-)

Urbo havas urbestron, kiu deĵoras en urbodomo.
Vilaĝo havas vilaĝestron, kiu deĵoras en vilaĝodomo (sed plej ofte en sia propra domo).

Katalin
afiŝita je 2011-01-30 21:22:13

Mi iom ridis pri via rimarkigo, ĉar mi devas konfesi, ke mi ankoraŭ uzas la vortojn "tana`cselnok" anstataŭ la vorto "polga`rmester". Jen, iom simila malpensemo ...

laszlo
afiŝita je 2011-01-31 11:22:24

Malpensemon kaǔzas ofte aǔtomatismo kaj tio, ke ĝenerale oni parolas pli ofte pri urbestro, ol pri vilaĝestro. Pluse, ekz. en la angla, hungara lingvoj la prinomo de tia estro ne rilatas al prinomo de loĝatejo (urbo, vilaĝo, ktp), sed ĝi havas apartan vorton: angle ”mayor” [meə]), hungare ”polgármester”[polgarme∫ter], kiu rilatas al civitanoj, kaj signifas laǔvorte: majstro pri civitano/civitaneco/aferoj rilatantaj al civitanoj/ktp.
Do, hungaro pretas traduki la vorton ”polgármester” al ”urbestro”, kredante, ke ankaǔ en Esperanto ekzistas nur unu ĝenerala prinomo pri tia estro.

tukero
afiŝita je 2014-04-11 22:25:19

La termino „loĝatejo“ plaĉas al mi, ĉar ĝi estas relative neŭtrala en la senco de politika geografio. La hierarkia oganizo de la diversaj administraj unuoj tiel varias de loko al loko, eĉ interne de la sama lando, ke neniu termino estas pli trafa ol „loĝatejestro“. Mi nur bedaŭras ke la vorto „loĝatejo“ estas tiel malkonciza. Ĉu en iu lingvo ekzistas unusilaba vorto kiu povus servi kiel esperanta radiko por „loĝatejo“?

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.