Forumo

TemojPri ĉio ceteraĈu ekzistas esperantistoj en Hindio?

Cibele
afiŝita je 2011-02-21 23:04:17

Mi estas vere kurioza por scii se ekzistas esperantistoj aŭ esperantmovado en Hindio.
Ĉu iu konas pri tiu afero?
Mi jam serĉis sed trovis neniu.
Dankon.
Cibele

laszlo
afiŝita je 2011-02-22 13:57:19

Jes, ekzistas (indas eviti uzi tiacele estas) Esperantistoj en Barato:

http://www.linguistic-rights.org/probal-dasgupta/

http://www.ipernity.com/home/30108

Cibele
afiŝita je 2011-02-22 22:23:57

Dankon, Laszlo.
Mi dankas vin pro la informo kaj pro la helpo pri la lingvo.
Amike,
Cibele

laszlo skribis:
Jes, ekzistas (indas eviti uzi tiacele estas) Esperantistoj en Barato:

http://www.linguistic-rights.org/probal-dasgupta/

http://www.ipernity.com/home/30108

tukero
afiŝita je 2011-07-26 22:08:31

Mi estas vere kurioza por scii se ekzistas esperantistoj aŭ esperantmovado en Hindio.
Ĉu iu konas pri tiu afero?
Mi jam serĉis sed trovis neniu.
Dankon.
Cibele

Respondi

laszlo
afiŝita je 2011-02-22 13:57:19
Jes, ekzistas (indas eviti uzi tiacele estas) Esperantistoj en Barato:

http://www.linguistic-rights.org/probal-dasgupta/

http://www.ipernity.com/home/30108

Bonege, Laszlo! Mi admiras, kiel vi konfirmas la ĝustecon de "ekzistas", samtempe grandanime akceptante la supre substrekitajn vortojn.

laszlo
afiŝita je 2011-07-27 19:24:05

”Bonege, Laszlo! Mi admiras, kiel vi konfirmas la ĝustecon de "ekzistas", samtempe grandanime akceptante la supre substrekitajn vortojn.”
- - - - - - - -

Kara tukero, kiel vi scias, ke mi akceptas ĉion, je kio mi ne reagas? Mi korektas erarojn laǔ mia klare difinita agadmetodo, sed ne laǔ via pensmaniero. Mi malofte korektas erarojn, kiujn ankaǔ lernantoj povas pli-malpli frue rekoni kaj memkorekti dum lernado. Mi preferas korekti precipe tiajn erarojn, kiajn mi trovas ankaǔ ĉe ”jam ne plu komencantoj”.

Tio estas pedagogia metodo lasi (kiam tio estas saĝe) lernanton mem korekti siajn erarojn. Instruisto helpu nur tiam, kiam memkorektado ne havas ŝancon realiĝi.

tukero
afiŝita je 2011-07-28 22:00:17

Mi preferas permesi ke la lernanto komuniku, korektante nur tiujn erarojn, kiuj endanĝerigas la komunikan sukceson. Ni ja interkonsentas ke la instruantoj kaj korektantoj pli bone regu la lingvon. Tial necesas eviti ke lernantoj legu aŭ aŭdu frazerojn, kiel "kiam tio estas saĝa", sed lernu ke "estas saĝe" eblas nur en nepersonaj fraz(er)oj. Ankaŭ ekspertoj faras de tempo al tempo erarojn.

laszlo
afiŝita je 2011-07-29 17:46:55

Tial necesas eviti ke lernantoj legu aŭ aŭdu frazerojn, kiel "kiam tio estas saĝa", sed lernu ke "estas saĝe" eblas nur en nepersonaj fraz(er)oj.”
- - - - - - -

Kara tukero, ”tio” estas O-vorto, neǔtra pronomo, kiun povas priskribi adjektivo. Verbojn precizigas adverboj.
Sed la verbo esti povas havi plurajn rolojn:
- ĝi povas signifi konformiĝon al:
”Hundo estas besto.”
- ĝi povas prezenti staton:
”Estas tempo labori.”
- ĝi povas anstataŭi ceterajn verbojn:
”En ĉambro estas ŝranko” - ĝi anstataǔas la verbojn ekzistas, troviĝas. Laǔeble oni evitu uzi ĉi tiun rolon.
”Tio estis en lasta semajno.” - ĝi anstataǔas la verbon okazis. Laǔeble oni evitu uzi ĉi tiun rolon.

tio povas indiki ĉu la antaǔan frazon, ĉu la postan:
”La trinkavko estas pura. Tio estas sana afero.” - tio indikas la antaǔan frazon.
”Tio estas sana afero, ke la trinkakvo estas pura.” - tio indikas la postan frazon.
tio povas indiki ion nekonatan, neidentigitan:
”Kio estas tio? Mi ne scias. Tio ne estas identigebla.”
Eblas vortumi ankaǔ sen montra pronomo:
”Estas sane, ke la trinkavko estas pura.”

Oni devas lerni uzi ambau formojn, kaj tiun kun adjektivo, kaj tiun kun adverbo.

tukero
afiŝita je 2011-07-31 18:39:46

Mi intencis citi vian frazon:

“Tio estas pedagogia metodo lasi (kiam tio estas saĝe) lernanton mem korekti siajn erarojn.”
Via respondo konfirmas ke oni evitu "kiam tio estas saĝe".

laszlo
afiŝita je 2011-08-01 12:10:44

Kiam tio ne indikas frazon, sed funkcias nur kiel O-vorto, ĝi povas esti priskribata de adjektivo:
”Kio estas tio? Tio estas bona demando. Tio estas neidentigebla.” - la dua tio indikas la antaǔan frazon, dume la tria funkcias kiel O-vorto priskribita per la adjektivo neidentigebla.

tio povas indiki al antaǔan aǔ la postan frazon, dume eventon povas priskribi adjektivo, respektive agon povas precizigi adverbo:

a) ”Alvenis somero. Tio estas bona evento.” - tio indikas la antaǔan frazon, la adjektivo priskribas eventon.
Normale, se tio ne indikas antaǔan frazon, estas erare diri: ”Tio estas bone” ĉar O-vorton priskribas adjektivo. Sed se tio indikas tutan antaǔan frazon, tio necesas por klara kompreno ĉe ne unuvalentaj verboj:
b) ”Alvenis somero. Tio estas bone.” - tio indikas la tutan antaǔan frazon, kaj adverbo precizigas la agon.
- Kaze de b) la frazo sen tio iĝas mankhava:
”Alvenis somero. Estas bone.”
- Sed kaze de iuj specialaj unuvalentaj verboj klarigo ne estas bezonata:
”Alvenis somero. Estas varme/agrable.”

Eblas vortumi ankaǔ jene:
”Estas bone, ke alvenis somero.” - ĉi-kaze, kontraste al b) tio ne bezonatas.
- Kaze de iuj specialaj (unuvalentaj) verboj:
”Estas varme/agrable, ĉar alvenis somero.”

Estus pli feliĉe, se ekzistus iu aparta rolvorteto anstataǔ tio por indiki frazon.

tukero
afiŝita je 2011-08-08 21:05:26

"Kiam tio ne indikas frazon, sed funkcias nur kiel O-vorto, ĝi povas esti priskribata de adjektivo ..."
Ne povas sed devas[i]!
"Normale, se tio ne indikas antaǔan frazon, estas erare diri: ”Tio estas bone” ĉar O-vorton priskribas adjektivo. Sed se tio indikas tutan antaǔan frazon, tio necesas por klara kompreno ĉe ne unuvalentaj verboj..."
[i]Tio estas bone
rompas la skemisman lingvosistemo de Esperanto, escepte, se sekvas daŭrigo de la frazo, ekz. "Tio estas bone farita." (adverbo ankaŭ determinas adjektivon).
""Alvenis somero. Tio estas bone.” - tio indikas la tutan antaǔan frazon, kaj adverbo precizigas la agon."
Tiu lingvouzo estas malĝusta. Tio signifas la antaŭan frazon, kiu plenumas kiel tuto substantivan funkcion. Sekvas,ke la dua frazo devas esti "Tio estas bona."

 Aldoni novan mesaĝon

1 2 3

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.