Forumo

TemojMetodikoBEK-Kurso de Dennis Keefe

Katalin
afiŝita je 2011-02-27 15:22:59

Jene mi lanĉas novan fadenon kaj invitas Dennis prezenti sian metodon, gvidi diskuton pri ĝi, aldoni siajn raportojn. Lia agado estas tiom valora ke nepras ke ĉiuj instruantoj informiĝu pri ĝi. Antaŭdankon pro la kontribuoj, amike, Katalin

Por la unua orientiĝo mi proponas al ĉiu legi malnovan intervjuon pri la metodo kaj lia laboro. La dokumento legeblas en nia Dosierujo.

alejandro3192
afiŝita je 2015-08-18 10:30:51

Interese! Mi ŝatus iam vidi la metodon praktike. Ĉu iu scias pri video aŭ loko kie oni laŭe instruas?

alejandro3192
afiŝita je 2015-08-18 10:43:09

Ha! Per simpla serĉo ĉe google de "Bekunu kaj" (tiu kaj nur por ricevi esperantajn rezultojn) mi trovis ĉi tiun retejon kun pli da informoj sed tie mi ne trovis videojn.
www.bekkurso.info/index.htm

Per alia gugla trovaĵo mi legis pri kurso en 2007 kie oni filmis... Kaj trovis ĉi tiun filmeton 13minutan kiun mi spektos post ferioj (nun mi nur havas telefonan interreton, videoj tro pezas), do jen por mi kaj ajna spektemulo http://v.youku.com/v_show/id_XMjM3OTQ1NzA0.html

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.