Forumo

TemojPri ĉio ceteraSKAJPO

(Eksmembro) karulino
afiŝita je 2011-03-13 14:47:43

Saluton al ĉiuj! Mi estas novulino ĉi tie kaj ŝatus trovi multajn novajn geamikojn. Mi lernis esperanton unu monton poste mi nur skajpumis. Pro tio ĉar esperanto estas lingvo laŭ mia opinio devas esti parolata kaj uzata plue. Kion vi pensas pri tio? Mi antŭe organizis voĉkonferencon kaj volus daŭri aŭ starigi grupon da personoj kiuj uzas skajpon kaj volas interparoli. Kiam mi komencis uzi la skajpon tio estas neebla misio trovi parolantojn-kial???

pauloppz
afiŝita je 2011-03-17 19:42:59

Saluton, Karulino.
Mi pensas ke oni devas uzi Skajpon kun personoj ke oni konas antaŭen. En mia opinio, vi devas korespondi kun geamikoj por scii pri iliaj vivoj kaj, post tio, vi povas paroli kun ili pere Skajpo.
Saluton el Brazilo,
Paulo

carlosaraujo
afiŝita je 2011-03-17 20:04:48

saluton akikino

mi estas brazilano,52 jarojn mi havas.ĉu vi ŝatas babile en skaypo?
mia skaypo adreso estas araujo5924 mi ĉiam estas ĉi tie.post la sesa vespere
BRAZIL.
MIA E-MAILO ESTAS ARAUJO5924@gmail.com/
Skribu al mi

sia brazilano amiko

carlos araujo

Rubekolo
afiŝita je 2011-03-18 07:22:32

Saluton Karulino,

Ankaŭ mi serĉis samideanojn por korespondi per Skajpo, kvankam mi jam zorgas pri multe da aferoj kaj foje mankas al mi tempo. Via mesaĝo tre interesas min ĉar venontan dimanĉon, la 20an de marto inter la 10a kaj la 16a (franca horo), en Châteauroux, kie mi estas invitita, mi gvidos atelierojn pri "Komputiko utila al Esperanto". Ĉu vi, aŭ aliaj legantoj de tiu ĉi mesaĝo, estus libera(j) momenton dum tiu periodo por komuniki testante Skajpon?
Se ne, mi esperas, ke ni povos komuniki pli poste pri skajpuzo aŭ aliaj aferoj.
Vi povas respondi rekte al mia ĉi-suba retadreso.
Amike.

Claude Labetaa, prezidanto de la Perigorda Esperantista Grupo
17, lotissement de l'aérodrome
FR-24330 BASSILLAC (Francujo)
labetaa.claude@wanadoo.fr
Skajpnomo: rubekolo3
Retejo de nia asocio: http://esperanto-gep.asso.fr

(Eksmembro) karulino
afiŝita je 2011-03-29 18:59:07

Ĉu neniu volas babili???

Remuŝ
afiŝita je 2013-03-11 19:01:23

La plej kompleta listo de skajpanoj troviĝas en
http://remush.be/skype/

manolo_parra
afiŝita je 2019-04-14 17:21:29

Saluton al ĉiuj.
Grupo de lernantoj en hispana urbo Fuenlabrada, apud Madrido, ŝatus kontakti per skajpo kun iu grupo de lernantoj en alia lando, ne hispanlingva. Niaj sesioj okazas ĉiu-marde de la 17a ĝis la 18:30, kaj ni programis tian eventon por la 30a de aprilo. Ĉu tiu tempo konvenas al via lerno-grupo? Se jes, bonvolu kontakti min.
Manolo Parra
manolo.parra@yahoo.es

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.